16 Psiĥo

asteroido
(Alidirektita el 16 Psyche)

16 Psiĥo estas tre granda asteroido de la asteroida zono, plej granda M-tipa (metalhava) konata asteroido.

16 Psiĥo
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 16 Psyche
Aliaj nomoj A852 FA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Psiĥo vd
Malkovro
Malkovrinto Annibale de Gasparis
Dato de malkovro 17-a de marto 1852
Loko de malkovro Napolo (Italio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
436,921 Gm (2,921 AU)
375,958 Gm (2,513 AU)
497,884 Gm (3,138 AU)
Discentreco 0,140
Meza anomaliangulo 323,379°
Klinangulo 3,095°
Periodo 1 823,115 t (4,99 j)
Meza cirkulrapido 17,34 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
150,352°
Argum. de periapsido 228,047°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
357 × 255 × 212 km[1]
253.16 ± 4 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(2,19 ± 0,08) ×1019 kg [1]
(6 490 ± 2 940) kg/m3[1][2]
~ 0,06 m/s2
~ 0,13 km/s
Rotacia periodo 0,1748 t (4,196 h)
Aksa kliniteco ~ 95°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

160  K
280  K (+ 7  °C)
Geometria albedo 0,120
Observaj ecoj
Spektroklaso M
Absoluta magnitudo 5,90
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

12,19
9,22
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,085"
0,29"
vdr

Malkovro redakti

16 Psiĥo estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis, la 17-an de marto 1852.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la legenda princino Psiĥo (greke ψυχή), kies beleco superis tiun de Venuso.

Ĝi estas la unua asteroido katalogita post la enkonduko de la numera kodo de Johann Franz Encke. Ĝia simbolo estis la cirklita numero "16": . Oni desegnis pli malfrue la simbolon:  , sed neniam uzis ĝin.

Ecoj redakti

Ĝi komponiĝas, laŭ analizo per radaro, de sufiĉe puraj fero kaj nikelo kun malgranda kvanto da pirokseno. Oni rimarkas la tutan malĉeeston de akvo aŭ de materialoj entenantaj akvon. Pŝiĥo ŝajnas esti la kerno de pli granda frakasita korpo.

Se 16 Psiĥo estus restaĵo de pli granda astro, oni atendus trovi aliajn asteroidojn sur simila orbito, sed 16 Psiĥo apartenas al nenia asteroida familio[3]: ĉu la aliaj anoj de la familio pulvoriĝis pro alfrapoj, ĉu iliaj orbitoj, pro perturboj tiom ŝanĝis, ke la familio ne plu estas rekonebla.

16 Psiĥo estas sufiĉe mashava, por mezureble perturbi aliajn asteroidojn, tio kio permesis kalkuli ĝian mason. Estimo de ĝiaj grandoj per kaŝado de steloj donas dimensiojn de 214 × 181 km. Ĝia denso kongruas kun tiu de korpo farita el metalo.

Analizo de ĝia luma kurbo montras elipsoidan formon kaj aksan klinecon de ĉirkaŭ 95°.

Iuj maloftaj meteoroidoj, tiel nomataj enstatitaj ĥondritoj estas eble devenaj el 16 Psiĥo.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
15 Eŭnomio16 Psiĥo17 Tetiso