171 Ofelio

asteroido
(Alidirektita el 171 Ophelia)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido Ofelio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Ofelio.

171 Ofelio estas granda sed malhela asteroido de la asteroida zono.

171 Ofelio
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 171 Ophelia
Aliaj nomoj A877 AB vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Ofelio (Shakespeare) vd
Malkovro
Malkovrinto Alphonse Borrelly
Dato de malkovro 13-a de januaro 1877
Loko de malkovro Marsejlo (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
468,877 Gm (3,134 AU)
408,729 Gm (2,732 AU)
529,025 Gm (3,536 AU)
Discentreco 0,128
Meza anomaliangulo 18,110°
Klinangulo 2,545°
Periodo 2026,705 tagoj (5,549 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,75 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
100,598°
Argum. de periapsido 58,478°
Naturaj satelitoj ?
Fizikaj ecoj
Diametro 116,7 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,66 × 1018 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0326 m/s²
0,0617 km/s
Rotacia periodo 0,2777 tago (6,66535 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 159 K
Geometria albedo 0,061
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Absoluta magnitudo 8,31
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita, la 13-an de januaro 1877, de la franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly de la observatorio de Marsejlo (Francio).

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Ofelio, rolulino en la tragedio Hamleto de William Shakespeare. Tiun nomon reicevis ankaŭ, en 1988, la Urana luno Ofelio.

Orbito redakti

171 Ofelio estas ano de la Temisa familio.

Ecoj redakti

Ĝia luma kurbo, en 1979, suspektigis eblan sateliton, kiu neniam estis konfirmita.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
170 Maria171 Ofelio172 Baŭciso