18-a de aŭgusto
dato
(Alidirektita el 18-an de aŭgusto)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 18-a de aŭgusto estas la 230-a tago de la jaro (la 231-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 135 tagoj restas.
Je la 18-a de aŭgusto okazis, interalie:
EventojRedakti
- 1201: Episkopo Albert von Bŭhövden fondis Rigon
- 1227: Fondinto de Mongola Imperio Ĝingis-Ĥano mortis - aŭtoro de mongolaj invadoj kaj konkeroj, konata de La sekreta historio de la Mongoloj
- 1409: En la milito de Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj ties armeo konkeris kaj bruligis la kastelon en Dobrzyń nad Wisłą
- 1587: Unua infano de anglaj gepatroj naskiĝis en la Nova Mondo
- 1655: Sveda diluvo: nobeloj Radziwiłł subigis Grandprinclandon Litovion al la sveda reĝo Karolo la 10-a Gustavo
- 1672: Dum pola-turka milito la turka armeo komencis sieĝon de Kamieniec Podolski
- 1690: Milito de la ligo de Augsburg: venko de franca armeo en batalo de Staffarda (apud Cuneo)
- 1708: Milito de hispana sukcedo: sieĝo de Lille komenciĝis
- 1765: Jozefo la 2-a iĝis romia-germana imperiestro
- 1786: Islando: Rejkjaviko iĝis urbo
- 1812: Franca invado al Rusio: post la Batalo de Smolensk al la urbo alvenis Napoleono Bonaparte
- 1862: Siuoj venkis usonan taĉmenton apud la prama vadejo Redwood
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: kozakoj bruligis polan vilaĝon Jaworówka (distrikto Białostocki) kaj ties loĝantaron forkondukis al Turkestano
- 1868: Franca astronomo Pierre Janssen malkovris heliumon - esplorante elektromagnetan spektron de la suna korono dum eklipso en barata Guntur
- 1877: Asaph Hall malkovris la lunon de Marso - Fobon (6 tagoj pli poste - Dejmon, pli malgrandan)
- 1894: Ĉeĥio: tramtransporto en Ostrava ekfunkciis
- 1914: Sankt-Peterburgo eknomiĝis Petrogrado
- Unua mondmilito:
- 1916: Dąbrowa Górnicza ricevis urborajton (sub aŭstra administrado)
- 1917: Tesaloniko: granda incendio 32% damaĝis la grekan urbon
- 1919: En Kamjanec-Podilskij registaro de Ukraina Popola Respubliko akceptis rimedojn por kontraŭbatali pogromojn de judoj
- 1919: Armeo de Anton Denikin okupis Mikolajivo
- 1919: Unua Silezia Ribelo: venko de poloj en batalo de Godów
- Pola-bolŝevika milito:
- 1920: Venko de pola armeo en batalo de Brodnica - dum tri tagoj okupata de bolŝevikoj, apogataj de germanaj oficiroj, poloj frakasis 7 regimentojn de la malamiko, kio ebligis rapidan konkeron de Lidzbark kaj Działdowo
- 1929: En Dua Pola Respubliko fondiĝis Regiona Asocio de Kaŝuboj
- 1933: En Berlino oni montris radioricevilon Volksempfänger, kiu ebligis aliron al radio kaj nacisocialisman propagandon de la germana ŝtato fare de Joseph Goebbels
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Ĉefa Komandejo de la Asocio de Armita Batalado pere de Budapeŝto ligis kontakton kun Supera Komandanto en Londono; Hans Frank duafoje sendis instrukcion pri subigo de kultura agado al fako pri informado kaj propagando en la registaro de Ĝenerala Gubernio
- Nov-Jorko: en solenaĵoj de la Festo de Pola Soldato en Monda ekspozicio partoprenas ĉirkaŭ 15 mil personoj, en tio 2 mil unifomigitaj ekssoldatoj de la pola kaj usona armeoj; Nord-Afrika kampanjo: sub premo de pli grandaj italaj Armitaj fortoj brita garnizono evakuiĝis de Berbera al ŝipoj - italoj okupis la tutan Britan Somalion; Brita Mediteranea Ŝiparo pripafis Bardia; Nov-Jorkio: prezidento Franklin D. Roosevelt kaj ĉefministro de Kanado Mackenzie King subskribis en Ogdensburg interkonsenton pri la komuna defendo de Nordameriko
- 1941: Germana polico pafekzekutis 26 personojn de diversaj lokoj en Arbaro de Białowieża (distrikto Hajnowski)
- Generalo Władysław Anders iĝis komandanto de Pola Armeo en Sovetunio; al Skotlando per marvojo alvenis de Argentino unuaj polaj volontuloj de Suda Ameriko (el Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo); Orienta Fronto: en Ukrainio germana 1-a Kirasita Grupo atingis Dnepron apud Zaporiĵo; sovetaj oficiroj de NKVD eksplodigis hidroelektran centralon sur Dnepro, kio kaŭzis morton de ĉirkaŭ 100 000 homoj, loĝantoj de apuda regiono kaj soldatoj de Ruĝa Armeo; trupoj de Armea Grupo sur la Suda Fronto evakuiĝis el Ĥersono; Usono: plilongigo de soldatservo ĝis 18 monatoj
- 1942: Germana polico forveturigis de Varsovia enketa malliberejo Pawiak 69 virojn al koncentrejo Aŭŝvico, kie ĉi tage troviĝis 163 sovetajn militkaptitojn; ĜG liveris al bezonoj de orienta fronto 45 mil ĉevalajn veturilojn; germanoj kun helpantaj de Juda Ordiga Servo likvids grandan geton en Radom - preskaŭ 30 mil judoj pereis en koncentrejo Treblinka, el la transporto saviĝis nur unu persono
- Heinrich Himmler deklaris, ke de la distrikto Galicio oni deportis al trudlaboro en Nazia Germanio jam 265 mil laboristojn; Usono: en Nov-Jorko kaj Detroit okazis manifestacioj pri malfermo de la dua fronto
- 1943: Holokaŭsto: germana polico pafmortigis en Bjalistoko 72 judojn; nokte de la 17-a/18-a de aŭgusto de fortikaĵo el Poznań germanoj forveturigis en nekonatan direkton 11 virinojn kaj 54 virojn, arestitajn en Mosin sub akuzo de venenigo de personoj kaj bestoj - plej verŝajne ili estis pafmortigitaj; Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis en Julianów (Volinio) 5 soldatojn de Pola Enlanda Armeo; Pola Rezistomovado: 5 taĉmentoj el areo Opatów detruis 6 draŝmaŝinojn - entute julie kaj aŭguste oni malfunkciigis 40, en areo Sandomierz taĉmento de KB senmovigis 5; taĉmento de Pola Enlanda Armeo apud Lida batalis kontraŭ soveta partizana taĉmento
- Nokte de la 17/18-a de aŭgusto aliancaj aviadiloj unuafoje bombadis armean spacon en Peenemünde sur la insulo Usedom
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): brulbomboj falis sur Malnovan Urbon de Varsovio, germanoj detruis malsanulejon ĉe str. Miodowa kaj la 4-an tagon atakas terenojn ĉirkaŭ Politekniko; dum la bataloj en Malnova Urbo Grupiĝo "Nordo" de Pola Enlanda Armeo nombris 8 mil soldatojn (en tio 1800 armitaj), kaj germanaj fortoj de generaloj Oskar Dirlewanger kaj Heinz Reinefarth - 6500; en ĉiutaga situacia raporto komandanto de germana polico Alfred Spilker notis bruligon de 210 kadavroj, viktimoj de ekzekuto, kaj pafmortigon de 14; taĉmento de Ruĝa Armeo en Szarzyna apud Żmigród ĉirkaŭis kaj senarmigis 400-personan kompanion de infanterio de Pola Enlanda Armeo, kiu iris helpi al ribelanta Varsovio; Ruĝa Armeo konkeris Sandomierz; taĉmento de EA senarmigis en distrikto Opole germanan taĉmenton akirante 59 fusilojn kun militaĵoj kaj bataliono kun kompanio frakasis apud Jasło aŭtomobilan kolumnon de Wehrmacht
- Londono: "Catholic Times" en enkonduka artikolo Warsaw skribis ke la loĝantaro de Varsovio estis traktita de Rusio kiel pionoj sur politika ŝakotabulo por insista premo al pola registaro en ekzilo; ministro pri internaj aferoj Władysław Banaczyk diris per radio: Tio, kion germanoj faras nun en Varsovio estas la plej granda fortiĝo de ilia krimeco en periodo de la 5-jara barbara okupado de Pollando; oni konfirmis audeblecon de radiostacio "Fulmo"; Supera Komandanto atribuis tri Militajn Ordenojn Virtuti Militari: al Antoni Chruściel "pro eminenta batalgvidado en Varsovio" kaj al du koloneloj; Francio: dum batalo kun granda grupo de germanaj ĉasaviadiloj FW-190, 315-a pola Ĉasista Divizio (12 atakaviadiloj) super Beauvais pafalterigis 18, 1 probable kaj 3 damaĝis; liberigo de la Koncentrejo de Drancy, de kie proksimume 65.000 precipe francaj judoj estis forveturigitaj al naziaj ekstermejoj
- 1945: Podlaĥio: Anatemitaj Soldatoj batalis apud Miodusy-Pokrzywne (distrikto Siemiatycki) kontraŭ NKVD, sekreta servo kaj Pola Popola Soldataro - unu el tri la plej grandaj postmilitaj bataloj kun komunistoj
- 1945: Soekarno iĝis unua prezidento de Indonezio
- 1946: Józef Kuraś kun sia taĉmento frakasis komunistan malliberejon en Krakovo liberigante kelkdekon da soldatoj de Pola Enlanda Armeo, Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj Asocio Libero kaj Sendependo
- 1949: Oni proklamis komunistan konstitucion de Hungario
- 1949: Germana Gazetara Agentejo estas fondita en Goslar
- 1949: Herzogenaurach: sporta ŝufabriko Adidas fondiĝis en Germanio
- 1958: Usona eldono de la romano Lolita de Vladimir Nabokov aperis
- 1962: Ringo Starr membriĝis al brita rokgrupo The Beatles
- 1963: Afrikusona Civilrajta Movado: James Meredith fariĝis unua nigrulo, kiu diplomiĝis ĉe la Universitato de Misisipio
- 1966: Kultura revolucio: en la Pekina Placo Tian An Men okazis manifestacio de Mao Zedong kun partopreno de unu miliono de Ĉinaj Ruĝaj Gardistoj
- 1969: Jimi Hendrix ekkantis en Woodstock-festivalo
- 1971: Vjetnama milito: Aŭstralio kaj Nov-Zelando retirigis siajn armeojn de Vjetnamio
- 1976: Pastoro Oskar Brüsewitz membruliĝis en Halle en la protesto kontraŭ komunisma reĝimo en Germana Demokratia Respubliko
- 1976: Du usonaj soldatoj estis mortigitaj en Panmunĵomo dum provo fortranĉi branĉojn de poplo en la demilitarigita zono inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo: en Ŝipfarejo de Szczecin komenciĝis striko; Interfaka Strika Komitato en Gdańsk prezentis al vojevodo la liston de 21 postuloj
- 1985: En Vroclavo kaj Varsovio finiĝis unuaj internaciaj kongresoj de Atestantoj de Jehovo en Pollando
- 1991: Aŭgusta puĉo: prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov estis hejmarestita
- 1994: 171 personoj pereis en tertremo en la urbo Muaskar, en nord-okcidenta Alĝerio
- 2003: En Akrao, la ĉefurbo de Ganao, oni interkompreniĝis pri fino de la enlanda milito en Liberio
- 2005: Rezulte de elektrorompo sur indonezia insulo Javo 100 milionoj de homoj restis sen elektro
- 2005: Papo Benedikto la 16-a alvenis al Kolonjo por Monda Junulara Tago - unua eksterlanda vizito dum la papa pontifikeco
- 2008: Prezidento de Pakistano Pervez Muŝaraf demisiis
- 2009: Kartvelio forlasis la Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj
- 2011: Katolikismo: papo Benedikto la 16-a komencis sian 20-an apostolan vojaĝon al Hispanio, kie partoprenis la 26-an Mondan Junularan Tagon
- 2014: Papa pilgrimado de Francisko al Suda Koreio finiĝis - la papo vizitis 5 urbojn (Deĝon, Seulo kaj aliaj), beatigis 124 martirojn, renkontiĝis kun prezidantino Park Geun-hye kaj kun partoprenantoj de la Sesa Tago de Azia Junularo
- 2015: Ĝihadistoj el Islama Ŝtato murdis en Palmira sirian arkeologon Ĥalid al-Asad, kaj lian karpon senigitan de la kapo pendumis al publika vido
NaskiĝojRedakti
- 1414: Ĝami, persa sufisma poeto, mistikulo, historiisto, teologo vivanta en Herato, kies kreado influis turkan literaturon kaj Centran Azion (m. 1492)
- 1564: Federiko Borromeo, itala kardinalo, ĉefepiskopo de Milano, konstruinto de Ambrozia librejo (m. 1631)
- 1685: Brook Taylor, angla matematikisto konata de la serio de Taylor (m. 1731)
- 1698: Samuel Klingenstierna, sveda matematikisto kaj fizikisto, profesoro de la Universitato de Upsalo (m. 1765)
- 1750: Antonio Salieri, itala-aŭstra komponisto de klasika muziko (m. 1825)
- 1785: Friedrich Wieck, germana muzikisto kaj muzikpedagogo (m. 1873)
- 1792: John Russell, angla politikisto, ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando dum la Viktoriana epoko (m. 1878)
- 1818: Václav Bolemír Nebeský, ĉeĥa poeto kaj filozofo, klasika filologo, soci-politika aganto, verkinta pri Ahasvero (m. 1882)
- 1819: Léon Foucault, franca fizikisto, konata de la pendolo de Foucault (m. 1868)
- 1830: Francisko Jozefo la 1-a, imperiestro de Aŭstrio-Hungario (m. 1916)
- 1832: Victor Meirelles, brazila pentristo pri historio, pejzaĝoj, portretoj kaj bataloj, instruisto kaj desegnisto. (m. 1903)
- 1836: Oleksandr Koniskij, ukraina verkisto, poeto, pedagogo, socia aganto, esperantigata en "Ukraina Stelo" (m. 1900)
- 1870: Lavr Kornilov, rusa generalo, unu el komandantoj de la blanka movado (m. 1918)
- 1872: Hugo Bettauer, aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1925)
- 1873: Leo Slezak, aŭstra aktoro kaj kantisto (tenoro) (m. 1946)
- 1886: Pietro Ubaldi, itala filozofo, kristana pensanto, aŭtoro de 24 libroj (m. 1972)
- 1891: Béla Schmidt, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1943)
- 1888: Gyula Déri-Deheleanu, rumania hungara kulturpolitikisto (m. 1945)
- 1894: Alisz Goriupp, hungara biliotekistino, preshistoriistino kaj bibliografino (m. 1979)
- 1899: Yagi Hideo, japana ginekologo, profesoro kaj estro de kancerkliniko, preleganto en Internacia Somera Universitato dum UK 1954 kaj UK 1958, iniciatinto de UK 1965 en Tokio (m. 1964)
- 1901: Gábor Kolosváry, hungara zoologo, paleontologo kaj universitata profesoro (m. 1968)
- 1907: Eduard Macheiner, aŭstra kleriko, ĉefepiskopo de Salzburg, honora prezidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (m. 1972)
- 1912: Elsa Morante, itala verkistino kaj poetino, edzino de Alberto Moravia (m. 1985)
- 1922: Alain Robbe-Grillet, franca verkisto, teoriulo de la Nova Romano (m. 2008)
- 1925: Brian W. Aldiss, brita sciencficia verkisto, laŭreato de la premio Hugo (m. 2017)
- 1929: Dénes Imets, rumania hungara muzikfolkloristo, dramverkisto (m. 2011)
- 1932: Luc Montagnier, franca Nobelpremiita virusologo, kunmalkovrinto de HIV
- 1933: Roman Polański, pola-franca filmreĝisoro, verkisto, aktoro kaj filmproduktisto, gajninto de Oskar-Premio
- 1935: Frida Labancz, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2014)
- 1935: Jiří Patera, ĉeĥa esperantisto, tradukisto, membro de Esperanto-kluboj, redaktoro de "Starto", kontribuinta al "Monato", "La Gazeto", "Paco", honora membro de ĈEA (m. 2015)
- 1936: Robert Redford, usona reĝisoro kaj aktoro, gajninto de Oskar-Premio kaj de BAFTA
- 1937: Edward Stachura, pola poeto, prozverkisto, kantisto, tradukisto, ligita kun Francio kaj Meksiko, diplomito de Katolika Universitato de Lublin, sinmortiginto (m. 1979)
- 1939: János Bögözi Kádár, rumania hungara poeto, verkisto (m. 2011)
- 1940: Aloŝa Avdejev, pola aktoro, kantisto kaj lingvisto rusdevena, profesoro de Jagelona Universitato
- 1941: Mohamed Ghannouchi, ĉefministro de Tunizio, kungvidanto de Konstitucia Demokratia Kolektiĝo
- 1941: István Kancsura, rumania hungara pentristo, prezidanto de Gildo Barabás Miklós
- 1943: Magda Stief, rumania hungara-germana aktorino
- 1943: Csaba Zemlényi, hungara pentristo, politika malliberulo
- 1944: Ilona Toszó, rumania hungara aktorino, edzino de István Árkossy
- 1948: Mária Kozma, rumania hungara verkistino, bibliotekistino, redaktorino, edzino de József Gyula Tőzsér
- 1952: Patrick Swayze, usona aktoro, dancisto kaj kantisto (m. 2009)
- 1957: Carole Bouquet, franca aktorino kaj fotomodelo
- 1958: Madeleine Stowe, usona aktorino brit-kostarikdevena
- 1959: Rik Daems, flandra politikisto, reprezentanto de Malfermaj Flandraj Liberaluloj kaj Demokratoj
- 1962: Felipe Calderón, prezidento de Meksiko, membro de la Meksika Partio pri Agado Nacia
- 1970: Zbigniew Ziobro, pola juristo, politikisto, eŭrodeputito, ministro pri justeco kaj ĝeneralna akuzisto
- 1978: Zsuzsa Barabás, rumania hungara operkantistino
- 1979: L. Csaba Dégi, rumania hungara psikologo
- 1984: Robert Huth, germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo
MortojRedakti
- 472: Ricimero, romia militestro de Okcident-Romia Imperio
- 849: Walahfrid Strabo,germana benediktano, poeto, botanikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 808)
- 1227: Ĝingis-Ĥano, fondinto de la Mongola Imperio, komenciginto de la mongolaj invadoj kaj konkeroj (n. 1162)
- 1276: Hadriano la 5-a, papo, parenca al papo Inocento la 4-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1205)
- 1503: Aleksandro la 6-a, papo de la renesanca epoko (n. 1431)
- 1559: Paŭlo la 4-a, papo, konanto de la antikva greka lingvo kaj la hebrea lingvo (n. 1476)
- 1563: Étienne de La Boétie, franca verkisto, humanisto, juristo, anarkiisto kaj amiko de Michel de Montaigne (n. 1530)
- 1620: Ŭan Li, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming (n. 1530)
- 1678: Wolfgang Adam Lauterbach, germana juristo, spertulo pri la romia juro (n. 1618)
- 1765: Francisko la 1-a Stefano, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1708)
- 1823: André-Jacques Garnerin, franca aerbalonisto kaj paraŝutisto (n. 1769)
- 1835: Friedrich Stromeyer, germana apotekisto kaj kemiisto, malkovrinto de kadmio (n. 1776)
- 1841: Louis de Freycinet, franca oficiro kaj esploristo de Suda Pacifiko (n. 1779)
- 1850: Honoré de Balzac, franca verkisto, aŭtoro de romanciklo La Homa Komedio, esperantigata de pluraj tradukistoj kune kun La Firmao de la Kato kiu Pilkludas (n. 1799)
- 1983: Constantin von Wurzbach, aŭstra bibliografo, leksikografo kaj verkisto, aŭtoro de la 60-voluma vivoverkaro Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich (n. 1818)
- 1889: Auguste de Villiers de L'Isle-Adam, franca verkisto kaj poeto simbolisto (n. 1840)
- 1912: Károly Ábrai, hungara verkisto kaj politikisto (n. 1830)
- 1919: Stanislav Schulhof, ĉeĥa dentkuracisto kaj pioniro instruinta esperanton al sia familio, la unua lirika poeto en Esperanto (n. 1864)
- 1919: Ernst Rauscher, aŭstra verkisto kaj tradukisto de la verkoj de Henry Wadsworth Longfellow kaj Ugo Foscolo (n. 1834)
- 1941: Maksimiliano Kolbe, pola filozofo kaj martiro pereinta en koncentrejo Aŭŝvico, katolika sanktulo, konata en Japanio, kie fondis monaĥejon en Nagasako, kaj en Ĉinio kaj Barato, patrono de katolikaj esperantistoj (n. 1894)
- 1942: István Kováts, hungara fotisto de verkistoj (n. 1881)
- 1944: Ernst Thälmann, germana politikisto, komunista aganto (n. 1886)
- 1945: Subhas Chandra Bose, barata revoluciulo, malaperinto (n. 1897)
- 1948: Vilhelmo Francisko de Habsburgo-Loreno, ukraina kolonelo el dinastio Habsburgoj (n. 1895)
- 1953: Ödön Hoffmann, rumania hungara verkisto, tradukisto (n. 1900)
- 1966: Viktor Miklós, hungara lingvisto kaj vortarredaktisto (n. 1888)
- 1971: Peter Fleming, angla verkisto famiĝinta pro siaj vojaĝraportoj, frato de Ian Fleming (n. 1907)
- 1976: Uda Shintaro, japana inventinto de Yagi-Uda-anteno (n. 1896)
- 1977: Tibor Déry, hungara verkisto enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1894)
- 1986: László Benjámin, hungara poeto kaj politikisto (n. 1915)
- 1990: Burrhus Frederic Skinner, usona psikologo prilaborinta fundamentojn de la nuntempa kondutismo (n. 1904)
- 1990: Dezső Péter, hungara arkitekto, etnografo (n. 1929)
- 1997: Erzsébet Zsombory, rumania hungara pentristino, operkantistino (n. 1913)
- 1998: Otto Wichterle, ĉeĥa kemiisto mallkovrinta modernan kontaktlenson (n. 1913)
- 2000: Okumura Rinzo, japana instruisto, esperantisto, poeto, tradukisto (n. 2000)
- 2003: Endre Szász, hungara grafikisto, pentrito (n. 1926)
- 2008: Günther Becker, germana mezlerneja instruisto, poligloto, prezidanto de TEJO kaj Sarlanda Esperanto-Ligo, ĝenerala sekretario de UEA, edzo de Maria Becker-Meisberger (n. 1930)
- 2008: Maire Mullarney, irlanda politikistino, reprezentantino de Esperanto-Asocio de Irlando, kunfondintino de Verda Partio (m. 1921)
- 2009: Fernanda Pivano, itala ĵurnalistino, verkistino, tradukistino kaj muzika kritikistino (n. 1917)
- 2009: Kim Dae-Jung, sudkorea prezidento kaj Nobel-premiito pri paco (n. 1925)
- 2013: Dezső Gyarmati, hungara akvopilkisto kaj trejnisto (n. 1927)
- 2014: Jim Jeffords, usona politikisto kaj senatano (n. 1934)
- 2018: Kofi Annan, ganaana Nobelpremiita politikisto, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
Tagoj de semajnoRedakti
La 18-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.