19-a-jarcenta germana elmigrado al Parizo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Multspecaj germanaj laboristoj migris al Parizo komence de la 19-a jarcento, inter ili, tajloroj, botofaristoj, kaj meblofaristoj, kiuj ofte venis kadre de siaj tradiciaj Tour de France ("rondiro de Francio"), pro la prestiĝo, kiun ĝuis la urbo en la kampo de modaj produktoj. Jare 1831 ili nombris preskaŭ 10 000. Estis tiom da ili, ke en la tiamaj karikaturoj la botisto-laboristoj, kaj la tajloro-laboristoj, estis ĉiam bildigataj kiel germanoj. Poste venis ankaŭ homoj, kiuj ne havis plu iun ajn rimedon por vivi en sia lando, profesie senkvalifikaj homoj, el la plej malriĉaj sociaj tavoloj. (Pli poste en la jarcento, tiuj kiuj povis pagi tion komencis iri pli malproksimen: en Amerikon). Tiu fenomeno igis ilian nombron kreski ĝis 80 000 oficiale, sed pli verŝajne 120 000 (tiam Parizo havis 1 milionon da loĝantoj). Ili estis proletoj, senasekuraj laboristoj, ili loĝadis precipe en inter la Panthéon kaj Val-de-Grace, en la nuna 5-a arrondissement (mastruma distrikto de Parizo). Male je la kompaniaj fakaj metiistoj, tiuj ĉi venis kutime kun siaj familioj. Ili vivis kune, laŭ siaj regionaj devenoj, en tio, kio tiam nomatis "germanaj setlejoj". Foje pluraj centoj da germanaj familioj loĝagdis sub unu tegmento. Mizero regadis inter ili, kaj kelkaj kristanaj bonfaradaj institucioj provis helpi al ili.

karikaturoj de 1830-aj parizaj tajloroj, inter ili la germana tipo

Krom tiu laborista enmigrado estis ankaŭ politikaj ekzilitoj: de 1819 post "Revolucio de Karlsbad", poste la "puĉo de Götingen", en 1831, la "festo de Hambach" en 1832 kaj en 1833 la "Konspiro de Societo por la Homaj Rajtoj", ĉiuj estis sekvitaj de strenga polica persekuto. Plej fama inter la politikaj enmigrintoj estis Karl Marx. Unu, kiu apartenis je ambaŭ grupoj, kaj laboristaj kaj politikaj agituloj estis Wilhelm Weitling, kiu estis inter la fondintoj de la Ligo de la Justuloj, praversio de la Komunisma partio.

Post la Franca revolucio de 1848 ili revenis en Germanion, jen por partopreni je la revoluciaj movadoj tie disvolviĝantaj, jen ĉar la ekonomia situacio en Francio iĝis tro malbona, por ke ili plu vivu tie. Dum la Dua Franca Imperio denove venis germanoj, ĝis proksimume sama kvanto; kiam venis la Francia-Prusia Milito de 1870, ili estis forpelitaj.

Eksteraj ligiloj redakti

26 gazetoj germanligvaj estis publikigitaj en Francio tiuepoke: