1900 (filmo)

1900 (itale Novecento) estas eposa historia drama filmo de 1976 reĝisorita de Bernardo Bertolucci en kiu aperas internacia geaktoraro en kiu elstaras Robert De Niro, Gérard Depardieu, Dominique Sanda, Francesca Bertini, Laura Betti, Stefania Casini, Ellen Schwiers, Sterling Hayden, Alida Valli, Romolo Valli, Stefania Sandrelli, Donald Sutherland, kaj Burt Lancaster. Kun agado okazanta en la devenregiono de Bertolucci nome Emilia, la filmo estas kroniko de la vivoj kaj amikeco de du viroj – terposedanto Alfredo Berlinghieri (De Niro) kaj kamparano Olmo Dalcò (Depardieu) – dum ili estas atestantoj kaj partoprenantoj en la politikaj konfliktoj inter la itala faŝismo kaj komunismo kiuj okazis en Italio en la unua duono de la 20a jarcento. La filmo estis premierita ekster konkurenco en la Festivalo de Cannes de 1976.[1]

1900
filmo
Originala titolo Novecento
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 1976, 7 okt. 1977, 15 jan. 1979
Ĝenro filma dramo, amafera filmo
Kameraado Vittorio Storaro
Reĝisoro(j) Bernardo Bertolucci
Produktisto(j) Alberto Grimaldi
Scenaro Franco Arcalli • Bernardo Bertolucci • Giuseppe Bertolucci
Loko de rakonto Italio
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Robert De Niro • Gérard Depardieu • Burt Lancaster • Donald Sutherland • Dominique Sanda • Alida Valli • Sterling Hayden • Stefania Sandrelli • Laura Betti • Romolo Valli • Stefania Casini • Francesca Bertini • Anna Maria Gherardi • Paulo Branco • Giacomo Rizzo • Liù Bosisio • Maria Monti • José Quaglio • Patrizia De Clara • Carlotta Barilli • Mimmo Poli • Clara Colosimo • Angelo Pellegrino • Werner Bruhns • Anna Henkel-Grönemeyer • Ellen Schwiers • Pippo Campanini • Edda Ferronao • Mario Meniconi • Allen Midgette • Nazzareno Natale • Winni Riva • Piero Vida • Vittorio Fanfoni • Francesco D'Adda • Ferruccio Amendola • Giuseppe Rinaldi • Renato Mori • Claudio Volonté • Fabio Garriba
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr
La komenca listo estas montrata super la pentraĵo de Giuseppe Pellizza da Volpedo Il quarto stato (La kvara stato).
Giovanni, Alfredo kaj Attila (Romolo Valli, R. De Niro kaj D. Sutherland).

Kun daŭro de 317 minutoj en sia origina versio, 1900 estas konata kiel unu el la plej longaj inter elsenditaj longaj filmoj iam faritaj. Ties granda longo kondukis al prezentado disigita en du partoj origine publikigita en multaj landoj, kiel Italio, Germanio, Danio, Belgio, Norvegio, Svedio, Kolombio, Pakistano kaj Japanio. En aliaj landoj, kiel Usono, estis publikigita kiel reduktita versio.[2] 1900 estis amplekse konsiderata kiel kulta filma klasikaĵo, kaj ĝi ricevis diversajn eldonadon por video fare de variaj distribuantoj.[3][4] Restaŭraĵo de la filmo premieris ekster konkurenco en la Festivalo de Venecio de 2017.[5]

Intrigo redakti

La saman tagon de Januaro 1900 naskiĝas en bieno de norda Italio du infanoj: Olmo Dalcò (Gérard Depardieu), el malriĉaj kamparanoj kaj Alfredo Berlinghieri (Robert De Niro), nepo de la bienposedanto (Burt Lancaster). La du infanoj amikiĝas, kvankam separas ilin la historia procezo: klasbatalo, Unua Mondmilito kaj apero de la Itala faŝismo, reprezentata de la nigraĉemizulo Attila Mellanchini (Donald Sutherland), administristo de la bieno. Ada (Dominique Sanda), la edzino de Alfredo, burĝa kaj bohemiema, opozicias malsukcese kontraŭ Attila kaj amikiĝas kun Olmo, kio suspektigas Alfredo. La kolero de la kamparanoj eksplodas kontraŭ Attila, kaj Olmo devas fuĝi. Je la fino de la Dua Mondmilito Attila estas mortigita kaj Alfredo estas juĝita de la kontraŭfaŝistoj, sed ne estas mortokondamnita.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Robert De Niro kiel Alfredo Berlinghieri
    • Paolo Pavesi kiel juna Alfredo
  • Gérard Depardieu kiel Olmo Dalcò
    • Roberto Maccanti kiel juna Olmo
  • Dominique Sanda kiel Ada Chiostri Polan
  • Francesca Bertini kiel Fratino Desolata
  • Laura Betti kiel Regina
  • Donald Sutherland kiel Attila Mellanchini
  • Stefania Sandrelli kiel Anita Furlan
  • Werner Bruhns kiel Ottavio Berlinghieri
  • Stefania Casini kiel Neve
  • Sterling Hayden kiel Leo Dalcò
  • Anna Henkel-Grönemeyer kiel Anita Dalcò, filino de Olmo
  • Ellen Schwiers kiel Amelia
  • Alida Valli kiel Signora Pioppi
  • Burt Lancaster kiel maljuna Alfredo
  • Romolo Valli kiel Giovanni Berlinghieri
  • Giacomo Rizzo kiel Rigoletto
  • Pippo Campanini kiel Don Tarcisio
  • Antonio Piovanelli kiel Turo Dalcò
  • Paulo Branco kiel Orso Dalcò
  • Liù Bosisio kiel Nella Dalcò
  • Maria Monti kiel Rosina Dalcò
  • Anna Maria Gherardi kiel Eleonora
  • Demesio Lusardi kiel Montanaro
  • Pietro Longari Ponzoni kiel Pioppi
  • José Quaglio kiel Aranzini
  • Clara Colosimo kiel Giovanna
  • Vittorio Fanfoni kiel Fanfoni
  • Edda Ferronao kiel filino de Stella

Muziko redakti

La muziko por la filmo estis komponita de Ennio Morricone, kiu inkludis kelkajn melodiojn el operoj de Verdi.

  1. "Romanzo" – 4:05
  2. "Estate – 1908" – 5:01
  3. "Autunno" – 4:43
  4. "Regalo di Nozze" – 2:45
  5. "Testamento" – 2:25
  6. "Polenta" – 1:07
  7. "Il Primo Sciopero" – 2:48
  8. "Padre e Figlia" – 1:27
  9. "Tema di Ada" – 4:50
  10. "Apertura Della Caccia" – 5:44
  11. "Verdi E Morto" – 2:30
  12. "I Nuovi Crociati" – 3:32
  13. "Il Quarto Stato" – 1:33
  14. "Inverno – 1935" – 2:45
  15. "Primavera – 1945" – 2:06
  16. "Olmo E Alfredo" – 2:18

Referencoj redakti

  1. Festival de Cannes: 1900. Festival-Cannes.com. Alirita 25a de Julio 2015.
  2. 1900 (1976) – Release Info. Internet Movie Database. Alirita 4a de Januaro 2015.
  3. [1]
  4. [2]
  5. [3]

Literaturo redakti

  • di Giovanni, Norman Thomas. (1977) Novecent (itale). Milano: Euroclub.
  • Kline, T. Jefferson. (1987) Bertolucci's Dream Loom: a Psychoanalytical Study in Cinema. Amherst, MA: University Press of Massachusetts.
  • (1990) “Reviewed Work: 1900 by Alberto Grimaldi, Bernardo Bertolucci”, The American Historical Review 25 (4), p. 1131–1133. doi:10.2307/2163489. 
  • Gerard, Fabien S.. (2000) Bernardo Bertolucci: Interviews. Jackson, MS: University Press of Mississippi.
  • 1900. Encyclopedia.com (2001). Alirita 25a de Julio 2015.


Eksteraj ligiloj redakti