1994 estis normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).

1994 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 1994
MCMXCIV
Ab urbe condita 2747
Armena kalendaro 1443
ԹՎ ՌՆԽԳ
Bahaa kalendaro 150 – 151
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 2049 – 2050
 - Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) 1916 – 1917
 - Kalijugo 5095 – 5096
Budhisma kalendaro 2538
Ĉina kalendaro 4630 / 4690 –
4631 / 4691
癸酉 – 甲戌
Etiopa kalendaro 1986 – 1987
Franca respublika kalendaro 202 - 203
CCII -CCIII
Hebrea kalendaro 5754 – 5755
Holocena kalendaro 11994
Irana kalendaro 1372 – 1373
Islama kalendaro 1414 – 1415
 - Imperia jaro Kōki 2654
(皇紀2654年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 11994
Juliana kalendaro Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo
Korea kalendaro 4327
Tajlanda suna kalendaro 2537
1994 Events Collage

En la jaro 1994 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj redakti

Esperantujo redakti

Mondo redakti

Naskiĝoj redakti

Mortoj redakti

Tagaj eventoj redakti

Novembro 1994 redakti

  • 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
  • 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
  • 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
  • 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
  • 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
  • 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
  • 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
  • Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
  • 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
  • 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
  • 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
  • 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
  • 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
  • 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
  • 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apartenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
  • 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. La rusia politikisto Jegor Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume prezidanto Boris Jelcin anstataŭigas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusio-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
  • 26a. Vladimir Ĵirinovskij, rusia dekstrema radikalulo, estro de la Liberal-demokratia Partio de Rusio oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinskij.
  • 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
  • 29a. Rusia prezidanto Boris Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu regiono, fakte sendependiĝinta en 1991. La memproklamita ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.

Decembro 1994 redakti

  • 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. Grozno, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu en 1991 proklamis sin sendependa de Rusio, estas atakita de la rusia armeo. La separistoj persiste defendas sin.
  • 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
  • 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
  • 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
  • 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
  • 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
  • 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
  • 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
  • 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). *15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
  • 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
  • 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
  • 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
  • 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
  • 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
  • 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, subpremo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
  • 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
  • 27a. Rusiaj trupoj eniras Ĉeĉenion, fakte sendependan ekde 1991, post restarigi kontrolon super tiu regiono de Rusia Federacio kaj forpeli la separistojn. Okazas bombardado de setlejoj, inkluzive de la ĉefurbo Grozno, pro kio pereas pluraj civiluloj.
  • 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
  • 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR.