Dua Franca Imperio
La Dua Franca Imperio (france: Second Empire) estis la politika reĝimo de Francio ekde 1852 ĝis 1870, inter la Dua Respubliko kaj la Tria Respubliko.
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
Kvankam li jam estis prezidento de la Respubliko, kaj malgraŭ la kontraŭstaro de la Nacia Asembleo, Louis-Napoléon Bonaparte organizis puĉon je la 2-a de decembro 1851, por ebligi la redakton de nova konstitucio, kaj pliposte la restarigon de imperia reĝimo.
La unua duono de tiu « Dua Imperio » (la Unua Imperio estis kompreneble tiu de Napoléon Bonaparte) estis relative aŭtoritata, dum la dua duono estis pli liberala. La Dua Imperio falis pro la Francia-Prusia Milito de 1870, malbone preparita de Francio, kaj pro la kreskinta potenco de Otto von Bismarck.