Dua Resurtronigo (Francio)

(Alidirektita el 2-a Resurtronigo (Francio))

La Dua Resurtronigo (franclingve Seconde Restauration) estis la politika reĝimo de Francio ekde 1815 ĝis 1830. Ĝi sekvis la tiel nomitajn "Cent Tagojn", dum kiuj Napoleono mallonge reakiris la kontrolon de Francio (tiel ĉesigante la Unuan Resurtronigon).

Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio
Ludoviko la 18-a de Francio estis la unua reĝo de la franca resurtronigo.

La Dua Resurtronigo signas la definitivan revenon de la burbona reĝo Ludoviko la 18-a sur la tronon. Ĝi estis sufiĉe stabila periodo por la franca reĝlando, kiu cetere ne spertis eksterajn militojn dum dekkvin jaroj. Ludoviko la 18-a kreis por la unua fojo konstitucian monarkion en Francio, kaj plie konfirmis plurajn novajn rajtojn akiritajn dum la franca revolucio de 1789.

La tronon heredis Karlo la 10-a en 1824. La periodo de la Dua Resurtronigo ĉesiĝis per la alveno de la franca revolucio de 1830, post kiu instaliĝis la "julia monarkio".