2-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto

La Dua Tut-Amerika Kongreso de Esperanto planita por 1992 ne okazis kaj estis nuligita.

Laŭ mesaĝo en retlisto de Kolombio, Santiago Alvarez informis pri la kialo :

Citaĵo
 Karaj Listanoj,

La mesaĝoj de Ludoviko kaj Luis Guillermo, pli ol rememoro de historie neforgeseblaj epokoj, estas espero en la estonteco, semo por revigliĝo de la movado en la urbo de la eterna printempo, lulilo de mia edzino.

Kiam mi alportis por Kolombio la eblecon de la "Dua Tutamerika Kongreso" ne estis Bogoto, kiu tute malfermis la pordojn al la ideo, sed Medellín. Mi memoras la kunveno de bonaj esperantoparolantoj kun bonvoleco al mi, apenaŭ esperanta balbutanto. Se en Bogoto prezentiĝis certagrada rifuzo al la portanto de la mesaĝo devenanta de la "Unua Tutamerika Kongreso de Esperanto", okazinta en "San Luis", Argentino, mi ĝuis en "Medellín" kordialan etoson. Kaj poste la kontento pligrandiĝis en "Rionegro" kie mia amiko la doktoro Juan Francisco Ochoa senkondiĉe apogis Bogoton kiel sidejon por la menciita internacia evento, kaj entuziasme eksponis siajn altvalorajn ideojn por ĝi. Certe, belegaj kaj memorindaj tempoj en "Medellín".

Povas esti ke mia vivo longigos ĝis la tago kiam en "Medelín" oni travivos senegalan eventon, eble universalan. Dumtempe estas konvena por ni ĉiuj ke la "medeĝinanoj", karavane, ĝojigos nin per partopreno en la "Sepa TUTKolombia Kongreso" okazonta en Bogoto. 

Vidu ankaŭ redakti