2001: A Space Odyssey
2001: A Space Odyssey ("2001: Kosma Odiseado") estas influa 1968-a sciencfikcia filmo direktita de Stanley Kubrick. La scenaro, verkita de Kubrick kaj Arthur C. Clarke traktas temojn pri homa evoluo kaj teknologio, artefarita inteligenteco, kaj ekstertera vivo. La filmo estas notinda pro sia scienca realismo, pionira uzo de specialaj efektoj, kaj provokaj bildoj kaj sonoj anstataŭ tradiciaj teknikoj de rakontema kino.
2001: Kosma Odiseado | |
---|---|
Originala titolo | 2001: A Space Odyssey |
Produktadlando | Usono |
Filmita en | Britio |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 6-a de aprilo 1968 |
Daŭro | 141 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcio |
Kameraado | Geoffrey Unsworth, John Alcott |
Buĝeto | Usona $10.500.000 |
Reĝisoro(j) | Stanley Kubrick |
Scenaro | Stanley Kubrick Arthur C. Clarke |
Laŭ la verko de | Arthur C. Clarke |
Muziko de | Johann Strauss-filo Aram Ĥaĉaturian Richard Strauss György Ligeti |
Ĉefrolantoj | Keir Dullea · Gary Lockwood · William Sylvester · Leonard Rossiter · Margaret Tyzack · Robert Beatty · Sean Sullivan · Douglas Rain · Ed Bishop · Peter Schiff · Ann Gillis · Vivian Kubrick · Kenneth Kendall · Bill Weston · Alan Gifford · Arthur C. Clarke · Daniel Richter · Terry Duggan · John Ashley |
Laboratorio kaj optikaj efektoj | Stanley Kubrick |
Distribuo | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
La filmo ricevis vastan spektrumon da pozitivaj kaj negativaj revuoj post publikigo. Hodiaŭ ĝi estas vaste pripensata inter kritikuloj kiel unu el la plej bonaj filmoj iam ajn. Ĝi estis kandidatigita por kvar Akademiaj Premioj, kaj gajnis unu por plej bonaj specialaj efektoj. Ĝi estis elektita de la Usona Kongresa Biblioteko kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
Aperas en la filmo steluloj Keir Dullea, Gary Lockwood, kaj William Sylvester, kaj aliaj.
Eksteraj ligilojRedakti
- 2001: A Space Odyssey ĉe imdb.com. (angla)