22-a de aprilo
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de aprilo estas la 112-a tago de la jaro (la 113-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 253 tagoj restas.
Je la 22-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 238: Balbino kaj Pupieno iĝis romiaj imperiestroj
- 1073: Gregorio la 7-a iĝis papo
- 1164: Paskalo la 3-a iĝis kontraŭpapo
- 1370: En Parizo Karlo la 5-a komencis konstrui Bastilon kiel parton de fortikaĵoj kontraŭ atakoj de angloj en la Centjara milito
- 1418: Koncilio de Konstanco finiĝis
- 1500: Portugala navigisto Pedro Álvares Cabral kiel unua eŭropano malkovris Brazilon postulante kreon de Portugala kolonia imperio
- 1509: Anglio: Henriko la 8-a entroniĝis post la morto de sia patro
- 1529: Traktato de Zaragozo: hispana-portugala interkonsento en Zaragozo pri disdivido de influ-zonoj en Orienta duonglobo - kompletigo de la traktato de Tordesillas el 1494
- 1639: Papo Urbano la 8-a eldonis buleon aboligantan sklavecon en Sudameriko
- 1676: Franca-Nederlanda milito: venko de la franca ŝiparo en la mara batalo apud Augusta
- 1709: Incendio detruis pli grandan parton de Budyšin
- 1710: Milito de hispana sukcedo: aŭstra-angla armeo komencis sieĝon de Douai, defendatan de franca garnizono
- 1714: Subskribo de pola-turka pactraktato, kiu agnoskis la Traktaton de Karlovic el 1699
- 1794: Kadre de la Insurekcio de Kościuszko komenciĝis ribelo de Vilno
- 1809: Napoleonaj militoj: Batalo de Eckmühl finita - venko de franca-bavara-virtemberga armeo super la aŭstra en dutaga batalo apud Regensburg
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: sensukcesa atako de poloj al Marijampolė
- 1838: Brita vaporŝipo SS Sirius gajnis unuan bluan vimplon
- 1838: Ukraina nacia poeto-profeto Taras Ŝevĉenko estis elaĉetita el servuteco
- 1863: Bahá'u'lláh, la profeto fondinta Bahaan kredon, ekdeklaras sian mision en la Ĝardeno de Ridván (Bagdado, Irako)
- 1864: Usona Kongreso permesis kreadon de du-centa monero - unua monero kun devizo "je Dio ni fidas"
- 1889: Usono: Oklahomaurbo fondiĝis
- 1897: Lingvaj regularoj de Kazimierz Badeni pri egalrajteco de la ĉeĥa kaj kaj la germana, kiuj daŭre aplikiĝus ne nur en eksteraj sed ankaŭ en internaj oficejoj, ankaŭ estis eldonitaj por Moravio
- 1906: Ateno: neoficiala Inter-Olimpiko komenciĝis
- 1912: Unua numero de la bolŝevika gazeto "Pravda" aperis, redaktita de Lenin
- 1912: En Hungario ekfunkciis la Kabineto Lukács
- Unua mondmilito
- 1915: Germana armeo en la batalo de Ipro uzis kloron kiel milit-gason, unua apliko de kemia armilo kaŭzis morton per asfiksio de pluraj miloj - kemiaj militoj komenciĝis
- 1918: Krimea grupo de Ukraina Popola Armeo, plenumanta sekretan ordonon de la registaro de Ukraina Popola Respubliko, transprenis Ĝankojon antaŭ germanaj trupoj por ekregi Krimeon, kaj la 24-an de aprilo - Simferopolon
- 1919: Soveta-Pola Milito: Józef Piłsudski post Vilna ofensivo direktis federacian alvokon al loĝantoj de la estinta Grandduklando Litovio (fiaskis)
- 1920: Dua Pola Respubliko: dekrete de Józef Piłsudski en Varsovio estiĝis Muzeo de Pola Armeo, kies filio estas Katin-Muzeo (oni kolektis kvarmilionon da eksponaĵoj)
- 1930: En Londono Britio, Usono, Francio kaj Japanio subskribis internacian traktaton pri limigo de maraj armiloj, ĉefe de liniŝipoj
- 1931: Hispanio: en Madrido ekfunkciis Flughaveno Madrido-Baraĥo
- 1931: Grekio: Muzeo Benaki estis inaŭgurita en Ateno
- 1943: Albert Hofmann verkis unuan raporton pri halucinogenaj proprecoj de LSD
- Dua mondmilito
- 1940: Sovetunio: Janina Lewandowska kiel unusola virino-soldato estis murdita en la masakro de Katin; Parizo: dum la 8-a kunsido de Supera Milita Konsilio de Aliancanoj unuafoje partoprenis reprezentanto de Pollando - ĉefministro kaj generalo Władysław Sikorski
- 1941: rezulte de germana-itala interkonsento en Vieno okazis dispartigo de okupata Jugoslavio, kroata-itala landlimo estiĝis - reĝo Petro la 1-a Karađorđević fuĝis en Jerusalemon; sub germana premo senditaj al Italio parlamentanoj interkonsentis, ke la italaj-grekaj bataloj ĉesos sekvatage je la 21-a horo; Balkana kampanjo: britaj unuoj komencis nokte evakuiĝi de la istmo Termopiloj
- 1942: en Tria Regno Hermann Göring establis Centran Planad-Oficejon
- 1943: Germana polico bruligis parte Oseredek (distrikto Zamojski) murdante 13 personojn, en Huta Szklana pafmortigis 10 kaj en Kielce 6 personojn; en Ĝenerala Gubernio germanoj komencis kontraŭpartizanan operacon sub kriptonomo "Paska Beno"; Nord-Afrika kampanjo: brita 1-a Armeo komencis ataki direkte al Tunizo; brita registaro deklaris venĝon kaze de kemia milito; Aviado de Malproksima Agado (200 aviadiloj) nokte atakis Wystruć
- 1944: Gestapo kaj ĝendarmoj pafmortigis en Przerośl 11 personojn; Galicia-Volinia masakro: grupo de Ukraina Ribela Armeo murdis en Chotylub (Lublinio) 11 personojn; Usona armeo alteriĝis sur Nov-Gvineo apud Hollandia kaj Aitape; Unua Aera Skadro de Jugoslavaj Partizanoj formiĝis apud Bengazi en Libio - ĝi konsistis el 16 ĉasaviadiloj "Spitfire"; Bomba Korpuso de RAF atakis nokte Düsseldorf kaj Brunsvikon
- 1945: Winston Churchill en telegramo al Stalin deklaris ke la tri mondpotencoj akceptis sovetan proponon trakti Curzon-linion kiel polan-sovetan landlimon, sed ankaŭ skribis, ke persone li opinias ke Lvovo kaj Borislav-regiono kun nafto devus aparteni al Pollando; Bomba Korpuso de RAF atakis Bremenon; Okcidenta Fronto: trupoj de usona 7-a Armeo atingis nordan bordon de Danubo, de la 3-a Armeo okupis Amberg, 13-a Armea Korpuso de la 9-a Armeo marŝante al malsupra Elbo en Wendland akceptis kapitulacon de Lüchow; Orienta Fronto: pola kaj soveta armeoj liberigis koncentrejon Sachsenhausen; 1-a Belorusa Fronto: 47-a Armeo transiris Havel apud Hennigsdorf, 3-a Sturma Armeo rompis nordokcidentan segmenton de la ekstera defendringo de Berlino, kaj ties maldekstra alo ekregis Hoppegarten, Fichtenau (kvartalo de Schöneiche bei Berlin), Ransdorf, Schönteichen kaj Wendenschlos, 69-a Armeo konkeris Fürstenwalde; 1-a Ukraina Fronto: 3-a gvardia Kirasita Armeo atingis sudon de Berlino kaj apud Marienfelde rompis ties defendoringon, 4-a gvardia Kirasita Korpuso ekregis Saarmund; 4-a UF: 60-a Armeo liberigis Opava; Balkana Fronto: en Bosnio 5-a Sturma Korpuso de Jugoslavia Armeo liberigis Banjalukon; Itala Fronto: usona 4-a Armea Korpuso atingis Padon apud San Benedetto; Birmo: laŭ akso de rivero Iravadio barata 7-a Infanteria Divizio okupis Yenankyaung kun kampoj de nafto, kaj barata 5-a Infanteria Divizio - Taungu
- 1947: Ministerio pri Ŝtatsekureco de Sovetunio ordonis kontraŭbatali subteran ukrainan liberigan movadon - komencis formiĝi specialaj spionbatalaj grupoj de NKVD imitantaj Ukrainan Ribelan Armeon kaj Organizaĵon de Ukrainaj Naciistoj
- 1948: Enlanda Milito dum la Mandato Palestino: juda kvazaŭarmea organizaĵo Haganah konkeris Ĥajfon de Araba Liberiga Armeo
- 1950: Post elĉerkigo de la mortinta monaĥo de maronita eklezio Ŝarbel Maĥluf, montriĝis ke la korpo estas kvazaŭ viva
- 1953: Parizo: premiero de la franca-itala filmo La salajro de la timo kun la ĉefrolo de Yves Montand
- 1960: 35 personoj pereis en katastrofo de belga aviadilo C-54 en Belga Kongo
- 1964: Tanzanio kreiĝis per kunligo de du kolonioj: Tanganjiko kaj Zanzibaro
- 1969: Niĝeria Enlanda Milito: niĝerianaj trupoj konkeris Umuahia (ĉefurbo de Ŝtato Abia)
- 1970: En Usono unuan fojon oni festis Teran Tagon enkondukitan de senatano Gaylord Nelson
- 1973: Pollando: en Nowa Huta (nun kvartalo de Krakovo) oni inaŭguris monumenton al Lenin - la 18-an de aprilo 1979 parte eksplodigita, finfine malmuntita la 10-an de decembro 1989
- 1977: Ŝimon Peres iĝis ĉefministro de Israelo
- 1978: La 23-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Parizo
- 1981: Dua Pola Respubliko: oni enkondukis militekonomian kontrolan distribuon de butero, faruno, rizo kaj grio (komencita de sukero julie 1976 kaj plivastigata ĝis 1986)
- 1982: Milita stato en Pollando: Provizora Kunordiga Komisiono de Solidareco fondiĝis, eniris ĝin gvidantoj de regionaj filioj - la plej granda konspira postmilita organizaĵo (post la dummilita Pola Subtera Ŝtato)
- 1983: Germana semajna revuo "Stern" komencis publikigi taglibron de Hitler
- 1985: Pollando: Supera kortumo validigis verdikton kontraŭ murdintoj de pastro Jerzy Popiełuszko, kapelano de Solidareco
- 1986: En Vojevodia Juĝejo en Varsovio finiĝis la dua proceso kontraŭ gvidantaro de Konfederacio de Sendependa Pollando per verdikto de malliberigoj - Leszek Moczulski estis kondamnita al 4 jaroj de mallibero, aliaj kvar po 2,5 kaj 2 jaroj
- 1989: Hungara Ligo de Junaj Komunistoj malfondiĝis
- 1992: Meksiko: serio de eksplodoj okazis en Gvadalaharo pro benzino enfluinta kloakojn - 206 personoj pereis, ĉirkaŭ 500 vundiĝis kaj 15 mil perdis tegmenton super la kapo
- 1993: Ĉina Nacia Kosma Administrejo, estranta ĉinan kosmoesploradon, fondiĝis
- 1998: Eŭroregiono Teŝinio fondiĝis ĉe la pola-ĉeĥa landlimo
- 1999: Bombado de NATO super Jugoslavio: NATO-aviadiloj atakis domon de jugoslavia prezidento Slobodan Miloŝeviĉ kaj serban televidcentron en Beogrado mortigante 15 homojn
- 2001: Premiero de la usona animacia filmo Shrek
- 2004: Mordechai Vanunu, kondamnita al 18-jara mallibero pro malkaŝo de atombombo posedata de Israelo, estis 5 monatojn pli frue kondiĉe liberigita
- 2006: Venezuelo oficiale eksiĝis de Anda komunumo
- 2009: Afrika Nacia Kongreso gajnis parlamentan balotadon en Sud-Afriko
- 2010: Unua kosma misio de la usona senskipa kosmopramo Boeing X-37 komenciĝis
- 2012: Prezidanta baloto en Francio: unua provo gajnita de François Hollande
- 2013: Reĝa Kanada Rajda Polico arestis kaj akuzis du virojn pro intrigo rilate al priservo de trajno en Toronto, kiu estis apogata de Al-Kaido
- 2016: Pariza interkonsento por kontraŭbatali tutmondan varmiĝon subskribita
- 2020: Kronvirusa pandemio: polaj armeaj kuracistoj ekspediciis al Slovenio kun helpo kaj interŝanĝo de informoj en Ljubljano kaj Mariboro
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj suspendis la observantan statuson de Rusio; Israelo unuafoje kadre de humanitara helpo liveros al civiluloj en Ukrainio holmojn kaj kuglorezistajn veŝtojn
- 2023: prezidanto de Ukrainio subskribis leĝon pri malpermeso uzi simbolojn kaj nomojn ligitajn al Rusio; Ukrainio sankciigis 40 fizikajn personojn kaj 382 jurajn personojn; Latvio transdonas al Ukrainio ĉiujn siajn MANPAD Stinger; post erare ĵetita pafaĵo fare de rusia piloto oni evakuis el la centro de Belgorodo 3 000 personojn; Japanio transdonis 471 mln da dolaroj por rekonstruo de Ukrainio
Naskiĝoj
redakti- 1451: Izabela la 1-a, reĝino de Kastilio, dum kies regado Hispanio iĝis kolonia imperio (m. 1504)
- 1610: Aleksandro la 8-a, papo enkondukinta nocion de "filozofia peko" (m. 1691)
- 1638: Carlo Fontana, itala arkitekto kaj skulptisto, disĉiplo de Gian Lorenzo Bernini (m. 1714)
- 1658: Giuseppe Torelli, itala komponisto kaj violonisto (m. 1709)
- 1707: Henry Fielding, angla verkisto; enestanta en Angla antologio (m. 1754)
- 1724: Immanuel Kant, germana filozofo, profesoro pri logiko kaj metafiziko en la Universitato de Königsberg (m. 1804)
- 1743: Johann Christian Lossius, germana materialisma filozofo (m. 1813)
- 1752: Georg Joachim Göschen, germana eldonisto, kies klientoj i.a. estis Friedrich Schiller, Johann Wolfgang von Goethe, Christoph Martin Wieland kaj Friedrich Gottlieb Klopstock (m. 1828)
- 1766: Madame de Staël, svisa-franca verkistino kaj filozofino (m. 1817)
- 1781: José Madrazo, hispana pentristo kaj gravuristo (m. 1859)
- 1788: Pierre Joseph Pelletier, franca naturalisto, kemiisto kaj apotekisto esplorinta klorofilon kaj kunsintezinta alkaloidojn, atropinon, strikninon, kininon, morfinon, kafeinon (m. 1842)
- 1819: Friedrich von Bodenstedt, germana verkisto, tradukisto kaj teatrestro (m. 1892)
- 1830: Emily Davies, angla aktivulino por virinaj rajtoj, kunfondintino de Girton College (m. 1921)
- 1847: Vladimir Aleksandroviĉ, grandduko de Rusio, filo de imperiestro Aleksandro la 2-a (m. 1909)
- 1852: Vilhelmo la 4-a, grandduko de Luksemburgo el germana dinastio Nassau (m. 1912)
- 1854: Henri La Fontaine, belga Nobelpremiita juristo kaj politikisto, direktoro de Internacia Oficejo de la Paco (m. 1943)
- 1859: Friedrich Marx, germana klasika filologo
- 1861: István Tisza, ĉefministro de Hungario, filo de Kálmán Tisza (m. 1918)
- 1870: Lenin, soveta politikisto, revoluciulo, gvidanto de la Oktobra Revolucio kaj de la Komunista Partio de Sovetunio (m. 1924)
- 1873: Luigi Lucheni, itala anarkiisto, murdisto de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, sinmortiginto (m. 1910)
- 1876: Róbert Bárány, aŭstra kuracisto, Nobelpremiita otorinolaringologo (m. 1936)
- 1882: Dénes Bogáts, rumanihungara historiisto kaj lingvisto (m. 1949)
- 1889: Ludwig Renn, germana komunisto, esperantisto, verkisto, kuniniciatinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (m. 1979)
- 1890: Oszkár Szomory, rumania hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de "Estonto" (m. 1979)
- 1898: József Fodor, hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 1973)
- 1899: Vladimir Nabokov, sovetia, rusa verkisto tradukinta en la anglan romanon Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin, konata de la romano Lolita (m. 1977)
- 1904: Robert Oppenheimer, usona fizikisto, scienca gvidanto de projekto Manhattan (m. 1967)
- 1908: Károly Aszlányi, hungara verkisto, poeto (m. 1938)
- 1908: Janina Lewandowska, pola kantistino kaj aviadistino, filino de generalo Józef Dowbor-Muśnicki, murdita (m. 1940)
- 1909: Rita Levi-Montalcini, itala Nobelpremiita kuracistino, embriologo kaj neŭrologo (m. 2012)
- 1912: Kathleen Ferrier, angla kantistino kaj pianistino (aldo, kontraldo) (m. 1953)
- 1916: Yehudi Menuhin, usona virtuozo de violono kaj dirigento, vegetarano (m. 1999)
- 1916: Ernő Schannen, hungara arkitekto kaj tradukisto (n. 1853)
- 1922: Charles Mingus, usona ĵazmuzikisto, kontrabasisto, komponisto, kontraŭrasisma aktivulo (m. 1979)
- 1923: Marcella Selmeczi, rumania hungara verkistino kaj muzikpedagogino (m. 2015)
- 1923: Aaron Spelling, usona televida produktoro (m. 2006)
- 1929: Guillermo Cabrera Infante, kuba verkisto, filma kritikisto (m. 2005)
- 1930: Attila Pálfalvi, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, vortaristo, lernolibroverkisto (m. 2023)
- 1937: Jack Nicholson, usona aktoro
- 1938: Issey Miyake, japana modosesegnisto (m. 2022)
- 1940: Jenő Pay, rumania hungara inĝeniero, inventisto kaj fakverkisto
- 1943: Louise Glück, usona poetino, Nobelpremiito (m. 2023)
- 1944: Steve Fossett, usona milionulo kaj vojaĝisto (m. 2007)
- 1944: Joshua Rifkin, usona muziksciencisto, pianisto kaj komponisto
- 1948: George Abela, malta politikisto, prezidento de Malto
- 1951: Olga Szilágyi, rumania hungara pupaktorino
- 1967: Cécile Nowak, franca ĵudistino, mondĉampionino
- 1957: Donald Tusk, ĉefministro de Pollando, prezidanto de la Eŭropa Konsilio
- 1971: Anŭar al-Aŭlaki, usona-jemena radikala islamisto kaj imamo, gvidanto de la Al-Kaido de Arabio, murdita (m. 2011)
- 1972: Anna Falchi, itala filma-teatra aktorino
- 1986: Amber Heard, usona filma aktorino kaj manekeno
Mortoj
redakti- 296: Kaio, papo, sanktulo
- 536: Agapeto la 1-a, papo kontraŭbatalinta monofizitismon, sanktulo
- 1587: Matthias Colerus, germana juristo, profesoro (n. ĉirkaŭ 1530)
- 1672: Georg Stiernhielm, sveda juristo, matematikisto, lingvisto kaj poeto (n. 1598)
- 1756: Mihály Cserei, hungara historiverkisto pri Transilvanujo (n. 1658)
- 1758: Antoine de Jussieu, franca botanikisto kaj natursciencisto (n. 1686)
- 1776: Johann Adolf Scheibe, germana komponisto de baroko loĝanta en Danio (n. 1708)
- 1778: James Hargreaves, angla inĝeniero kaj inventisto pri mekanizado de ŝpinado (n. ĉirkaŭ 1720)
- 1782: Josef Seger, ĉeĥa komponisto, violonisto kaj orgenisto (n. 1716)
- 1806: Pierre-Charles Villeneuve, franca ŝipoficiro dum Napoleonaj militoj, sinmortiginto (n. 1763)
- 1833: Richard Trevithick, brita inĝeniero, inventinto de fiksa vapormotoro, mekanikisto, konstruisto (n. 1771)
- 1879: August Köhler, germana pedagogo pri infanĝardenoj (n. 1821)
- 1888: Gustav Kühne, germana verkisto, poeto, filozofo (n. 1806)
- 1892: Édouard Lalo, franca komponisto (n. 1823)
- 1894: Jukundián Simon, hungara franciskano, komponisto (n. 1813)
- 1900: Otto Minkert, germana arĥitekto (n. 1845)
- 1904: Albert Grün, germana instruisto, verkisto kaj revoluciulo (n. 1822)
- 1922: Michael Collins, irlanda patrioto, fondinto kaj gvidanto de IRA (n. 1890)
- 1930: Jeppe Aakjær, dana verkisto kaj poetoj, kies verkoj estis muzikigitaj (n. 1866)
- 1933: Henry Royce, angla pioniro de aŭtomobila produktado (n. 1863)
- 1940: Janina Lewandowska, pola kantistino, aviada kaj glisila piloto, paraŝutistino, viktimo de la krimo de Katin (n. 1908)
- 1945: Käthe Kollwitz, germana grafikistino kaj skulptistino (n. 1867)
- 1947: Liu Ren, ĉina esperantisto, edzo de Verda Majo (n. nekonata)
- 1953: Jan Czochralski, pola profesoro pri kemio, metalsciencisto, inventinto de ricev-procedo de unuopaj kristaloj estanta fundamento de elektroniko (komputilo, poŝtelefono), financinta elfosaĵojn de Biskupin kaj biendomon de Chopin (n. 1885)
- 1954: Adolf Lanz, aŭstra monaĥo, publicisto, ĵurnalisto kaj ras-ideologo (n. 1874)
- 1965: Sándor Grosz, rumania hungara sportĵurnalisto (n. 1908)
- 1973: László Gyöngyi, hungara ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1891)
- 1977: Sinha Laksmiswar, barata instruisto pri slojdo, disĉiplo kaj amiko de Tagore, esperantlingva prelegvojaĝanto en Svedio, Estonio, Latvio kaj Pollando, kunfondinto de Bengala Esperanto-Instituto, per la traduko de Malsata ŝtono iniciatinto de Serio Oriento-Okcidento (n. 1905)
- 1980: Jan Liwacz, pola majstro de artisma forĝado, kiu kiel enprizonigito faris en koncentrejo Aŭŝvico i.a. superenirejan surskribon Arbeit macht frei, zodiakon kaj postmilite figuron de Sankta Triunuo (n. 1898)
- 1983: Earl Hines, usona ĵaz-muzikisto kaj bandestro (n. 1903)
- 1984: Ansel Adams, usona fotisto kaj verkisto, konata pro fotado de Nacia Parko Yosemite (n. 1902)
- 1986: Mircea Eliade, rumana religiosciencisto, hindologo, filozofo de kulturo, verkisto, aŭtoro de la libro Jogo. Libereco kaj senmorteco (n. 1907)
- 1988: Mária Borbála Bocz, rumania hungara pentristino (n. 1955)
- 1989: György Kulin, hungara astronomo, scienca populariganto, verkisto de sciencfikcio (n. 1905)
- 1989: Emilio Segrè, itala Nobelpremiita fizikisto, kunmalkovrinto de la unua artefarita kemia elemento teknecio (n. 1905)
- 1993: Ivan Ŝivarov, bulgara esperantisto, kursgvidinto, redaktoro de dulingva informbulteno, honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio, aŭtoro de artikoloj kaj de libreto Mia trezorejo (n. 1901)
- 1994: Lídia Agricola, hungara pentristino ligita kun la Artistkolonio (Nagybánya) (n. 1914)
- 1994: Richard Nixon, prezidento de Usono (n. 1913)
- 1998: Régine Pernoud, franca arkivistino kaj historiistino
- 2000: Jeannine Vincent, franca esperantistino, kontribuinta al Kastelo Greziljono, vicprezidantino de Espéranto-France, membrino de Societo Zamenhof (n. 1922)
- 2002: Linda Lovelace, usona aktorino de pornografiaj filmoj kaj poste kontraŭpornografia movadulino (n. 1949)
- 2002: Elisabeth Klünder, pola-germana esperantistino, psikologino, konata de la agado en PSEK kaj Printempa Semajno Internacia (n. 1954)
- 2004: Natasza Czarmińska, pola kantistino, poetino, reĝisorino de dokumentaj filmoj, numerologo (n. 1950)
- 2005: Erika Fuchs, germana tradukistino (n. 1906)
- 2020: Hu Guozhu, ĉina verkisto, tradukisto kaj esperantisto, redaktoro de "Penseo", membro de UEA kaj de la Akademio Literatura de Esperanto, honora komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo, tradukinto de La strangaĵoj de Liaozhai de Pu Songling (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Agapeto la 1-a, papo
- Maria Gabriella Sagheddu, itala trapistino, beatulino (en pola eklezio)
- Papo Kaio
- Terotago
La 22-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.