22-a de novembro
dato
(Alidirektita el 22a de novembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 22-a de novembro estas la 326-a tago de la jaro (la 327-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 39 tagoj restas.
Je la 22-a de novembro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 498: Post morto de Anastazio la 2-a nova papo iĝis Simako, kaj Laurentius kontraŭpapo - la skismo daŭris ĝis 506
- 1220: Frederiko la 2-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1307: Papo Klemento la 5-a eldonis buleon, en kiu li ordonis al kristanaj regantoj areston de templanoj kun konfisko de ilia havaĵo
- 1348: En Namysłów Kazimiro la Granda (kune kun princo de Świdnica Bolko la 2-a Mały) subskribis kun germana kaj ĉeĥa reĝo Karlo la 4-a polan-ĉeĥan pacon finantan la militon pri Silezio, komencitan de Johano de Luksemburgo
- 1497: Vasco da Gama ĉirkaŭnavigis la Kabon de Bona Espero
- 1574: Malkovro de ĉilia arkipelago - Insularo Juan Fernández
- 1635: Geografio de Tajvano: nederlandaj koloniistoj sur Tajvano lanĉis tri-monatan reprezalian kampanjon kontraŭ aborigenoj de Tajvano
- 1646: Franca armeo post sieĝo konkeris nederlandan Ilerdo
- 1655: Venko de pola armeo kaj de Krimea Ĥanlando kontraŭ rusa-kozaka armeo en batalo de Jezierna (nun en Ternopila provinco), kadre de pola-rusa milito (1654-1667)
- 1701: Slovenio: en Ljubljano estis fondita Slovena Filharmonio (kiel Academia Philharmonicorum)
- 1744: Pollando: reĝo Aŭgusto la 3-a konsentis ŝanĝi nomon de la urbo Lewartów al Lubartów
- 1824: Oni voĉdonis konstitucion de Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko
- 1858: Koloradio: urbo Denvero fondiĝis
- 1864: En Varsovio oni finis konstrui unuan ŝtalan ponton - la ponto de Kierbedź, kiu estis unu el la plej modernaj en Eŭropo
- 1869: Skotlando: surakvigo de tea velŝipo Cutty Sark
- 1894: Unua japana-ĉina milito: japana armeo konkeris Luŝun
- 1905: Ĉeĥa-germana interkonsento pri nacia setlado en Moravio - tiel nomata Moravia Pakto
- 1906: En la Rusia Imperio komenciĝas agrara reformo de Stolipin
- 1908: Albana alfabeto estas adoptita en Bitola
- 1910: Skipoj de tri brazilaj militŝipoj kaj pluraj pli malgrandaj ŝipoj ribelis kontraŭ ŝajna "sklaveco" praktikata en Brazila Mararmeo
- Unua mondmilito:
- 1914: Unua pli granda batalo de la milito apud Ipro finiĝis - perdoj de aliancanoj estis 126 mil personoj, germanaj perdoj 134 mil personoj (mortigitoj, vunditoj kaj perdiĝintoj)
- 1916: Sur Norda Maro sinkis post eniro al mino brita submarŝipo HMS E30 kun la tuta 31-persona skipo
- 1917: En Montrealo fondiĝis Nacia Hoke-Ligo
- 1918: Post la unua mondmilito francaj taĉmentoj aneksis Strasburgon
- 1918: Per dekreto de Józef Piłsudski estiĝis oficejo de Ŝtatestro, la plej supera reprezenta regopovo de Respubliko Pollando - la dekreto fiksis reĝimon de renaskigita Pollando (ekvalidis la 29-an de novembro 1918)
- 1919: Litovio: batalo de Radviliškis (distrikto Šiauliai) estis interrompita de la Interkonsenta Komisiono de Triopa Entento - Bermontianoj retiriĝis el la lando
- 1919: Dua Pola Respubliko: laŭ decido de pola registaro Universitato de Lvovo ricevis nomon de ĝia fondinto - pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro
- 1920: Pola ŝtatestro Józef Piłsudski atribuis al urbo Lvovo Militan Ordenon Virtuti Militari pro ties heroa defendo kontraŭ ukrainoj en la jaroj 1918/1919 (precize du jarojn antaŭe ukraina armeo estis forigita de la urbo, polflanke batalis 1500 junuloj malpli aĝaj ol 17 jaroj) - la unua kaj sola urbo distingita en la Dua Pola Respubliko
- 1922: Wilhelm Cuno iĝis regna kanceliero de Germanio
- 1936: BBC fariĝis unua televida dissendanto en la mondo kun provizo de regula servo
- 1938: Ĉeĥoslovakio atribuis aŭtonomecon al Karpata Rutenio
- 1938: Pola prezidento Ignacy Mościcki dekretis likvidi framasonajn asociojn
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: en vilaĝo Nowy Wiec apud Starogard Gdański germanoj pafmortigis 42 aŭ 43 polojn (en tio 2 klerikojn), kaj ankaŭ germanojn (interalie katolikan pastron Johannes Paul Aeltermann); Varsovio: germana polico en publika amasa ekzekuto pafmortigante 53 personojn - la unua venĝo pro pafmortigo de blua policano (kunlaborista polo) fare de ĵus liberigita de malliberejo juda krimulo Pinkus Zylberryng (la ekzekuto okazis malgraŭ pago de kontribucio flanke de juda komunumo en alteco de 300 mil zlotoj); nokte de la 21-a/22-a de novembro germana polico murdis apud Zagórów 10 polojn; Pola ekzila registaro translokiĝis de Parizo al provinca Angers (por ke Francio ne incitu Germanion) - parto de la registaro tamen restis kiel la stabo; Bukareŝto: "Kurier Polski" komentis sciigon pri pafmortigo de junulino Elżbieta Zahorska pro forŝiro de germanaj afiŝoj
- 1940: Unua amasa ekzekuto per dispafigo en Aŭŝvico (koncentreja komplekso) - oni murdis 40 polojn deportitajn de Katowice fare de germana kriminala polico, revenĝe pro la rezistomovado en Silezio - la plej juna de murditaj estis 21 jara, la plej aĝa 63; Varsovio: en "Walka" aperis vasta artikolo Ukrainaj kunokupantoj en kiu oni asertas, ke ukrainoj de Ziemia Czerwieńska (lime de Ukrainio kaj sud-orienta Pollando) "en la plej pezaj momentoj de la pola batalo kun la germana invado ankoraŭfoje deklaris sin kiel niaj malamikoj"; en Epiro greka 1-a Armea Korpuso forpuŝis el Grekio dekstran alon de itala 11-a Armeo; Pola Transporta Fako liveris ĝis novembro 1941 500 balataviadilojn laŭ la itinero: Ora Marbordo-Nĝameno-Ĥartumo-Kairo
- 1941: En arbaro Bronica germana sekureca polico kunlabore kun la ukraina pafmortigis ĉirkaŭ 350 judojn de Drohobiĉ; nokte de la 21-a/22-a de novembro polico transloĝigis en Poznań 178 polojn al pli malbonaj loĝejoj; en Krakovo germana urbestro malpermesas al ne germanoj ekloĝi en la urbo, pro "manko de loĝejoj"; en Einsiedeln finiĝis katolika-socia kurso por polaj soldatoj internigitaj en Svislando; en Blackpool okazis koncerto de la pola muziko; Orienta Fronto: germana 2-a Kirasita Armeo konkeris Stalinogorsk
- 1942: Gestapo pafmortigis en Budzisk 24 personojn kaj 51 deportis al koncentrejo Majdanek; germana polico pafmortigis en arbaro en Drelów (distrikto Bialski) 8 kaj en Wojciechów 5 judojn; en entrepreno Hasag en Częstochowa establiĝis labortendaro por judoj; Batalo ĉe Stalingrado: generalo Friedrich Paulus per telegramo informis Adolf Hitler pri ĉirkaŭbarado de sia 6-a Armeo
- 1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Zbędowice apud Kazimierz Dolny 87, en Sędowice 12 kaj en Chodlik (distrikto Opolski) 11 personojn; longeco de labortago en koncentrejoj fiksiĝis je 11 horoj, ankaŭ vintre; Konferenco de Kairo: Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill kaj Ĉiang Kai-ŝek renkontiĝis en Kairo por fiksi postmilitan ordon en Fora Oriento; venko de germana armeo en batalo de Dodekanesoj; Libano gajnis sendependecon de la franca laŭmandata regado - pola registaro en ekzilo kiel unua agnoskis ties sendependecon
- 1944: Germana polico pafmortigis en Rajbrot (distrikto Bocheński) 6 personojn; germanoj forveturigis de militkaptitejo en Łambinowice (proksime al Nysa) 65 neplenaĝajn varsoviajn ribelintojn al militkaptitejo en Bad Sulza kaj 89 al Nurenbergo; gestapo translokigis 42 polinojn de malliberejo en Krakovo al Koncentrejo Ravensbrück; en Kielce aperis la unua kaj sola skolta revuo "Bądź gotów" (Estu preta); Okcidenta Fronto: en Loreno usona 3-a Armeo okupis Metz kaj franca 1-a Armea Korpuso liberigis Miluzon
- 1945: Unua libro pri Pipi Ŝtrumpolonga de sveda verkistino Astrid Lindgren estis eldonita
- 1946: En Zakopane oni anoncis verdiktojn pri kunlaboristaj aktivuloj de Goralenvolk – nazia-germana germaniga kampanjo en Podhale
- 1950: Komunista organizaĵo Monda Konsilio de Paco atribuis Internacian Pacpremion al Nâzım Hikmet, Pablo Picasso, Pablo Neruda, Paul Robeson kaj Wanda Jakubowska (pola filmreĝisorino travivinta marŝon de morto)
- 1951: Nacia himno de Srilanko oficialiĝis
- 1952: Stalinismo: en Pollando komunista registaro proklamis okaze de la festo de konstitucio en Pola Popola Respubliko (de la 22-a de julio) amnestion, kiu ekvalidis ekde la 1-a de decembro - oni sume liberigis 24 mil personojn
- 1956: La 16-a Somera Olimpiko komenciĝis en Melburno - plej malfrua en la historio
- 1960: Sovetunio: fabriko "Kommunar" lanĉis unuan serion de malgrandaj aŭtoj "Zaporoĵec" ZAZ-965
- 1963: Teksaso: en Dallas okazis atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy - la murdon esploris enketa Komisiono Warren; Lyndon B. Johnson iĝis laŭvica prezidento ĵurante sur la ferdeko de Air Force One, transportanta la korpon de usona prezidento
- 1963: La dua albumo Kun the Beatles aperis
- 1967: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj rezoluciis postulante de Israelo retiriĝi de la terenoj de Palestino
- 1968: La blanka albumo de la brita rokgrupo The Beatles aperis
- 1969: Kostariko: Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj en San-Joseo
- 1971: Bangladeŝa Liberigo-Milito: barata armeo komencis liberigan militon favore al Bangladeŝo
- 1972: Prezidento Richard Nixon nuligis malpermeson por usonaj civitanoj vojaĝi al Ĉinio (post 22 jaroj)
- 1972: Vjetnama milito: Usono perdis unuan Boeing B-52 Stratofortress
- 1974: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj atribuis statuson de observanto al la Organizaĵo por Liberigo de Palestino
- 1975: Johano Karlo la 1-a proklamita de Kortesoj reĝo de Hispanio
- 1977: Unua komerca flugo de Concorde de Parizo al Novjorko
- 1977: Internacia Vegetarana Unuiĝo fiksis la 1-an de oktobro Monda Tago de Vegetarismo
- 1982: En Varsovio fondiĝis Kluboj de Aŭtonomeca Respubliko "Libereco - Justeco - Sendependeco"
- 1988: Kalifornio: usona strategia kaŝbombaviadilo Northrop Grumman B-2 Spirit unuafoje publike montrita en Palmdale
- 1989: Premiero de la usona filmo Reiro al la estonteco
- 1989: Maronita prezidento de Libano René Moawad estis murdita en Bejruto dum marŝo tra la urbo en solena procesio dum la Tago de Sendependeco
- 1990: Margaret Thatcher demisiis kiel ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando
- 1993: Enkonduko de nova valuto la armena dramo, kiu anstataŭigis rublon
- 1994: Varmaj gasoj de la vulkano Merapio en Javo mortigis 27 personojn
- 1995: Premiero de unua plenlonga usona filmo Toy Story, kreita en firmao Pixar per nur komputil-generita bildaro, okazis en teatroj en Usono
- 2000: Javier Pérez de Cuéllar iĝis ĉefministro de Peruo
- 2003: Britio venkis Aŭstralion por gajni sian unuan Rugbean Mondan Pokalon
- 2004: Unua Komisiono Barroso komencis agadon
- 2004: Oranĝa Revolucio komencita: en Kievo okazis granda manifestacio de la 100 000 adeptoj de Viktor Juŝĉenko post anonco de lia malvenko en prezidenta balotado
- 2005: Angela Merkel iĝis federacia kanceliero
- 2005: Usona kompanio Microsoft lanĉis videoludilon Xbox 360
- 2006: Hungaria flugkompanio Malév ricevis oficialan inviton aliĝi al flugkompania alianco Oneworld
- 2007: Belorusio: blazono kaj flago de Minska regiono estis adoptita
- 2012: Siria enlanda milito: ribelantoj konkeris post trisemajna sieĝo la urbon Al-Majadin
- 2012: Fantoma insulo: aŭstraliaj esploristoj malkovris, ke Sabloinsulo (Nov-Kaledonio), kvankam ĝi estas indikita sur diversaj mapoj, efektive ne ekzistas
- 2013: Norvega ŝakisto Magnus Carlsen iĝis mondĉampiono pri ŝako venkante en Ĉenajo Viswanathan Anand el Barato
- 2015: Mauricio Macri gajnis prezidentan voĉdonon en Argentino
- 2015: Pollando: en Lublin estis inaŭgurita Centro de Kultur-Renkonto
- 2019: En Vilno okazis polaj-litovaj ŝtataj solenaĵoj kun amasa partopreno de belorusoj, rilatantaj al entombigo de 20 januaraj ribelantoj, batalantaj kontraŭ cara Rusio, kune kun la tieaj gvidantoj Zygmunt Sierakowski kaj Kastus Kalinoŭski, kies postrestaĵoj estis hazarde trovitaj sur la monto de Gediminas, kun partopreno de reprezentantoj el Belorusio, Latvio kaj Ukrainio en la Arkikatedralo Baziliko de Vilno - historia kaj simbola evento alvoke al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj estanta simfonio de kulturoj, lingvoj kaj 20 naciecoj, konfirmita de la plej laŭta en Eŭropo Sonorilo Sigismondo
NaskiĝojRedakti
- 1428: Rikardo Neville, potenca angla nobelo dum la milito de rozoj (m. 1471)
- 1458: Jacob Obrecht, flandra komponisto kaj kantisto (m. 1505)
- 1519: Johann Crato von Krafftheim, germana humanisto ligita kun Vroclavo, kuracisto kaj teologo (m. 1585)
- 1602: Izabela de Burbono, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (m. 1644)
- 1614: Hieronimo (la 3-a) Praetorius, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1629)
- 1635: Francis Willughby, angla ornitologo kaj iĥtiologo (m. 1672)
- 1643: René Robert Cavelier de La Salle, franca esploristo de Nordameriko (m. 1687)
- 1709: František Benda, ĉeĥa komponisto kaj violonvirtuozo (m. 1786)
- 1710: Wilhelm Friedemann Bach, germana komponisto, la plej aĝa kaj talenta en la familio Bach (m. 1784)
- 1722: Hrihorij Skovoroda, ukraina poeto, filozofo kaj komponisto kozakdevena, esperantigata (m. 1794)
- 1766: Charlotte von Schiller, germana verkistino, edzino de Friedrich Schiller (m. 1826)
- 1767: Andreas Hofer, tirola nacia heroo, ekzekutita (m. 1810)
- 1771: José Saturnino da Costa Pereira, brazila inĝeniero, militisto kaj politiko (m. 1851)
- 1787: Rasmus Rask, dana hindeŭropisto kaj poligloto, esploristo de praskandinava lingvo (m. 1832)
- 1812: Johanne Luise Heiberg, dana aktorino ĉe la Reĝa Teatro en Kopenhago (m. 1890)
- 1819: George Eliot, angla verkistino de Viktoriana epoko, plej ofte citata kiel virino-verkistino en Oxford English Dictionary (m. 1880)
- 1859: Cecil Sharp, angla muzikisto renaskiginta kampardancojn (m. 1924)
- 1861: Béla Kovácsy, hungara bestkuracisto, ekonomia verkisto kaj agrikulturisto (m. 1931)
- 1861: Ranavalona III. la lasta reĝino de Madagaskaro, ekziligita de francaj koloniistoj (m. 1917)
- 1869: André Gide, franca Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto, kiu post vojaĝo al Sovetunio iĝis kontraŭkomunisto (m. 1951)
- 1877: Endre Ady, hungara poeto kaj framasono, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1919)
- 1881: József Révay, hungara verkisto, tradukisto, profesoro (m. 1970)
- 1882: Jenő Bugél, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro (m. 1933)
- 1890: Ferenc Fekehalmy-Czeydner, hungara generalkolonelo, militkrimulo (m. 1946)
- 1890: Charles de Gaulle, franca politikisto kaj militisto, fondinto de rezista organizaĵo Libera Francio kaj de politika sistemo Kvina Respubliko de Francio, prezidento de Francio, spertulo pri militistiko (m. 1970)
- 1893: Lazar Kaganoviĉ, sovetia politikisto juddevena, komunisto respondeca pri multaj krimoj kiel la masakro de Katin de polaj oficiroj, deportadoj, holodomoro en Ukrainio kaj detruo de la Katedralo de Kristo Savinto (m. 1991)
- 1901: Joaquín Rodrigo, hispana komponisto de klasika muziko (m. 1999)
- 1902: Philippe Leclerc, marŝalo de Francio, ĉeestanta dum kapitulaco de Japanio (m. 1947)
- 1909: Tadeusz Pleskaczyński, pola esperantisto, delegito de UEA pri arkitekturo, turismo kaj Varsovio (m. 1996)
- 1913: Benjamin Britten, angla operkomponisto (m. 1976)
- 1917: Andrew Huxley, brita fiziologo kaj biofizikisto, membro de la Reĝa Societo de Londono (m. 2012)
- 1924: Josef Hradil, ĉeĥa kuracisto kaj esperantisto el Mladá Boleslav kaj Mnichovo Hradiště, redaktoro de esperantlingva revuo "Sano", prilaborinto de medicinista terninaro por Universala Medicina Esperanto-Asocio, kontribuanto al la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, honora membro de ĈEA (m. 2008)
- 1926: Éva Róna, rumania hungara ĵurnalistino kaj tradukistino, kunlaboranta kun "Popolo de Vilaĝoj"
- 1928: László Labancz, rumania hungara pentristo, scenejdekoraciisto
- 1929: Gábor Görgey, hungara poeto, dramisto, ministro, edzo de Ildikó Iván
- 1929: Tibor Vesselényi, rumania hungara ekonomikisto
- 1931: Lajos Lőrincz, rumania hungara dancisto, koreografo (m. 2014)
- 1934: Zoltán Borbély, rumania hungara muzikredaktoro, muzikinstruisto
- 1939: János Németi, rumania hungara arkeologo, esploristo de Trakologia Instituto de Bukareŝto
- 1940: Andrzej Żuławski, pola filma reĝisoro, scenaristo, aktoro kaj verkisto (m. 2016)
- 1940: Jarl Hammarberg, sveda verkisto, bildartisto kaj esperantisto el Göteborg, rolanta kiel Martelmonto dum Arkones (m. 2019)
- 1950: László Lengyel, hungara ekonomikisto kaj politologo en Scienca Universitato Loránd Eötvös en Budapeŝto
- 1958: Jamie Lee Curtis, usona aktorino kaj verkistino de porinfanaj libroj
- 1959: Katalin Starmüller, rumania hungara scenejdekoracistino, kostumistino
- 1967: Boris Becker, germana tenisisto gajninta kiel junulo turniron de Wimbledon kaj fine mondan rangliston de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj
- 1968: Rasmus Lerdorf, dana-kanada programisto, konata de PHP (Persona Hejma Paĝo/Hiperteksto-Preprocesoro), kontribuinta al Retservilo Apache
- 1969: Marjane Satrapi, irana-franca aŭtorino de bildliteraturo por infanoj, konata de aŭtobiografia komikso Persepolo kun eventoj de irana revolucio kaj iran-iraka milito, reĝisorino
- 1973: Chad Trujillo, usona astronomo kaj filozofo laboranta en Universitato de Havajo, malkovrinto de transneptunaj objektoj
- 1982: Steve Angello, sveda diskĵokeo grekdevena
- 1984: Scarlett Johansson, usona aktorino teatra kaj filma
MortojRedakti
- 1419: Johano la 23-a, kontraŭpapo, sekvanto de Aleksandro la 5-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1370)
- 1537: Pompeius Occo, germana-nederlanda entreprenisto kaj eldonisto
- 1617: Ahmed la 1-a, sultano de Otomana Imperio, poligloto, fondinto de Blua moskeo en Istanbulo, rompinto de tradicio, kiam sultano mortigas siajn fratojn (n. 1590)
- 1634: Péter Alvinczi, hungara reformita predikisto, prireligia polemikisto (n. 1570)
- 1682: Johann Wilhelm Furchheim, germana violonisto kaj komponisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1635)
- 1710: Bernardo Pasquini, itala komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (n. 1637)
- 1741: Johann Paul Kress, germana juristo kaj akademiano (n. 1677)
- 1774: Robert Clive, brita oficiro kaj koloniisto, kunkreinto de Brita Hindio, sinmortiginto (n. 1725)
- 1800: Salomon Maimon, juda filozofo-memlernanto, komentisto de Maimonido, okupiĝanta pri Immanuel Kant, kies aŭtobiografion enpoligis esperantisto Leo Belmont (n. 1753)
- 1813: Johann Christian Reil, germana kuracisto kaj pionira psikiatro (n. 1759)
- 1819: Dávid Baróti Szabó, hungara poeto sikuldevena (n. 1739)
- 1826: Antal Zach, hungara oficiro, frato de János Ferenc Zách (n. 1747)
- 1827: Christoph von Keller, germana politikisto kaj juristo, prusia diplomato (n. 1757)
- 1847: Maciel Monteiro, brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato (n. 1780)
- 1850: Lin Zexu, ĉina politikisto, konfuceisma sciencisto, konata de la konfisko de opio, kio kaŭzis la unuan militon pri ĝi (n. 1785)
- 1878: Ludwik Mierosławski, pola generalo, verkisto, poeto, partoprenanto de novembra ribelo kaj diktatoro de januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio, komandanto de revolucia armeo en Sicilio, historiisto pri militistiko (n. 1814)
- 1878: Sándor Rózsa, hungara rabisto (n. 1813)
- 1880: James Craig Watson, kanada-usona astronomo, malkovrinto de 22 asteroidoj (n. 1838)
- 1900: Arthur Sullivan, angla komponisto, muziksciencisto (n. 1842)
- 1907: Asaph Hall, usona astronomo, malkovrinto de lunoj de Marso (n. 1829)
- 1912: Otto Lessing, germana skulptisto, pranevo de Gotthold Ephraim Lessing (n. 1846)
- 1916: Jack London, usona verkisto-memlernanto, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1876)
- 1937: Fülöp Elek László, hungara-brita pentristo juddevena kaj altlerneja instruisto (n. 1869)
- 1940: Mato Kósyk, malsuprasoraba poeto verkinta en malsuprasoraba lingvo (n. 1853)
- 1943: Pál Török, hungara profesoro kaj historiisto pri la hungara-turka kaj Habsburga-turka diplomatia historio (n. 1885)
- 1944:
- Joseph Caillaux, franca politikisto, inicianto de la ĝenerala enspezimposto (n. 1863)
- Arthur Eddington, brita astrofizikisto verkanta pri teorio de la relativeco (n. 1882)
- Kuzma Ĉorny, belorusa instruisto, verkisto kaj tradukisto (n.1900)
- 1956: Károly Bartha, hungara etnografo kaj ingvisto, privatprofesoro de la Universitato de Debreceno (n. 1889)
- 1959: Gérard Philipe, franca aktoro rolinta en la filmo Fanfan la Tulipo (n. 1922)
- 1963:
- Aldous Huxley, angla verkisto kaj poeto, populara en la movado Nova Epoko, konata de la romano Mirinda Nova Mondo (n. 1894)
- C. S. Lewis, brita verkisto, aŭtoro de fantasto por infanoj Kronikoj de Narnio kaj multaj religi-filozofiaj verkoj (n. 1898)
- John F. Kennedy, prezidento de Usono irlanddevena, murdita (n. 1917)
- 1966: Samu Szabó, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1903)
- 1967: Széffedin Sefket bej, verkisto, poeto, ĵurnalisto, kanttekstaŭtoro, libretisto, scenarlibretisto, filmreĝisoro, aktoro (m. 1913)
- 1979: Georg Fröschel, aŭstra Oskar-premiita verkisto de romanoj kaj filmmanuskriptoj, advokato, ĵurnalisto (n. 1891)
- 1980: Mae West, usona aktorino, kantistino, dramaturgo, scenaristo, komediisto, kaj seksa simbolo, personiganta fatalan virinon (n. 1893)
- 1981: Hans Adolf Krebs, germana Noblpremiita kuracisto kaj biokemiisto juddevena, konata de la ciklo de Krebs (n. 1900)
- 1988: Erich Fried, aŭstra verkisto juddevena kaj tradukisto de Ŝekspiro, honorita de Premio Georg Büchner (n. 1921)
- 1993: Anthony Burgess, angla verkisto, filologo, poligloto, kreinta fikcilingvon Nadsato (n. 1917)
- 2000: Emil Zátopek, ĉeĥa atleto, longdistanca kuristo, plurfoja ora medalisto de Olimpikoj (n. 1922)
- 2001: Norman Granz, usona ĵaz-entreprenisto, muzikproduktisto (n. 1918)
- 2007: Maurice Béjart, franca koregrafo (n. 1927)
- 2011: Danielle Mitterrand, unua damo de Francio (n. 1924)
- 2011: Georg Kreisler, aŭstra verkisto, komponisto kaj kabaredisto (n. 1922)
- 2011: Lynn Margulis, usona biologino esplorinta endosimbioton (n. 1938)
- 2013: Georges Lautner, franca filma reĝisoro, konata de la filmo pri La Ginjolo (n. 1926)
- 2014: Maciej Popko, pola orientalisto, spertulo pri hitita lingvo okupiĝanta ĉefe pri Anatolio, tatristo (n. 1936)
- 2015: Kim Young-Sam, prezidento de Sud-Koreio proklaminta amnestion por 41 mil malliberuloj (n. 1927)
- 2017: Jon Hendricks, usona ĵazkantisto, poeto kaj frapinstrumentisto, kunfondinto de la kantensemblo Lambert, Hendricks & Ross (n. 1921)
- 2019: Michael J. Pollard, usona filma kaj televida aktoro poldevena, rolinta en la krimfilmo Bonnie and Clyde (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Sagitario: ♐ (ĝis la 21-a de decembro)
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Cecilia, virgulino kaj martirino
- Tago de alfabeto en Albanio, Kosovo kaj Nord-Makedonio (1908)
- Nacia tago en Libano, tago de la sendependiĝo (1943)
Tagoj de semajnoRedakti
La 22-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.