23-a SAT-Kongreso 1950

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
(Alidirektita el 23-a SAT-Kongreso)

La 23-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Torino en 1950. Ĝin partoprenis 290 homoj el 11 landoj. La kongresejo estis la Madam-palaco en la urbocentro. Okazis oficiala akcepto de la kongresanoj fare de la urbo.

23-a SAT-Kongreso 1950
Loko Torino
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT
emblemo de SAT

Estis akceptita Regularo pri aliĝo al SAT-kongresoj, kiuj celis malebligi, ke neesperantistoj profitu pri la avantaĝoj de la kongreskaravanoj.