23-a de julio
dato
(Alidirektita el 23-an de julio)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 23-a de julio estas la 204-a tago de la jaro (la 205-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 161 tagoj restas.
Je la 23-a de julio okazis, interalie:
EventojRedakti
- 685: Johano la 5-a iĝis papo
- 971: Kieva Regno: Kievo kaj Bizanca imperio subskribis traktaton rilatanta al privata internacia juro
- 1148: Krucmilitistoj komencis sieĝon de Damasko
- 1290: Andreo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1431: Koncilio de Florenco komenciĝis - rezulte de ĝi la papo estis agnoskita anstataŭanto de Kristo kaj sekvanto de Sankta Petro
- 1645: Aleksej Miĥajloviĉ iĝis caro de Rusio, tuj post morto de Miĥail Fedoroviĉ Romanov, elektita kiel 16-jara jam post la Granda Malordo
- 1711: Rusio kaj Otomana Imperio subskribis la pacon de Pruto apud Iași
- 1759: Sepjara milito: venko de rusa armeo super la prusa en batalo de Kije, apud Sulechów
- 1777: Kazimierz Pułaski, heroo de du nacioj, militanta por sendependeco de Pollando kaj Usono, alvenis al Ameriko
- 1798: Napoleono la 1-a de Francio konkeris Egiption
- 1829: En Usono oni patentis unuan tajpilon
- 1849: Franca pafarmilisto kaj inventisto Nicolas Flobert patentis modifitan kartoĉon
- 1871: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris ateroidon Kasandro
- 1881: Belgio: Internacia Federacio de Gimnastiko fondiĝis en Lieĝo, kies sidejo estis poste translokigita al Laŭzano (Svislando)
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Thia
- 1901: Germana kuracisto Robert Koch asertis, ke ratoj estas portantoj de bubona pesto
- 1903: En Usono oni vendis unuan aŭtomobilon de la marko Ford
- 1906: En Vladikavkaz aperis unua numero de la unua osetlingva gazeto "Iron gazet".
- 1908: Revolucio de la Junaj Turkoj: restarigo de konstitucio de la Otomana Imperio
- 1908: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidojn Dezdemono kaj Denizo
- 1909: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Lanzio
- 1914: Post la atenco de Sarajevo Aŭstrio-Hungario ultimatis Serbion rompi kontraŭvienan propagandon, puni la kulpulojn kaj permesi al ĝi la enketon - neplenumo de la kondiĉo alkondukis al militdeklaro, kiu transformiĝis al eksplodo de la Granda Milito
- 1920: Pola-bolŝevika milito:
- En Smolensk oni kreis kunlaboristan kaj kontraŭsendependecan Portempan Polan Revolucian Komitaton - perfiduloj el la komitato akompanis bolŝevikajn trupojn irantaj al Okcidenta Eŭropo kaj okupantaj laŭvicajn terenojn de renaskita kaj sendependa Dua Pola Respubliko
- Ordono de ĉefkomandanto de Ruĝa Armeo Sergej Kamenev: Okcidenta Fronto sub komando de Miĥail Tuĥaĉevskij devas ataki Varsovion, kaj Sud-Okcidenta Fronto komandata de Aleksandr Jegorov ataki Lvovon
- 1920: Parto de Brita Orienta Afriko estis transformita al Kronkolonio de Kenjo
- 1921: Dum inaŭgura Nacia Kongreso Komunista Partio de Ĉinio fondiĝis en Ŝanhajo
- 1923: Svislando: en Laŭzano oni subskribis pakton pri amikeco inter Dua Pola Respubliko kaj Turkio
- 1926: Fox Film - la posta kinokorporacio 20th Century Fox - akiris patenton por registri akustikan trakon sur filmbendo kaj sinkronigado de bildo kun sono
- 1929: Itala faŝismo: faŝistoj malpermesis uzon de fremdvortoj en skriba kaj parola komunikado
- 1930: Suda Italio: en tertremo pereis 1425 homoj
- 1939: Francio transdonis al Turkio sirian provincon Hatay
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: Hans Frank malfondis en Ĝenerala Gubernio ĉiujn polajn militistajn, politikajn kaj sciencajn asociojn; en Krakovo aperis pollingve "Gazeta Żydowska" (Juda Gazeto), eldonata du-trifoje semajne - germanaj regopovoj tuj malpermesis eldonadon de judaj revuoj en getoj (post unu semajno Ludwik Landau rimarkis, ke ĉefa celo de gazetoj por pola loĝantaro estas disvastigo de kontraŭjudismo, kaj por la juda - disvastigo de kontraŭpolismo); pro protesto kontraŭ persekuto de judoj denove estis arestita pastro Czesław Broda - post kelkaj monatoj mortas en koncentrejo Dachau; Sumner Welles, usona ministro pri eksteraj rilatoj deklaris ke Vaŝingtono ne agnoskas sovetian okupacion de baltaj ŝtatoj; ĥoro de Pola Militistaro en Glasgovo unuan fojon publike prezentis polajn kantojn; Londono: BBC komencis ciklon de radiaj alparoloj al Pollando
- 1941: De Varsovia malliberejo Pawiak foriris transporto de 350 personoj al koncentrejo Aŭŝvico; konspira "Agencja Prasowa" (Gazetara Agentejo) kaj poste aliaj konspiraj periodaĵoj publikigas alvokon Ni savu infanojn - ne permesu al ili almozi, por ke ĉiu familio nutru kaj eduku unu infanon; tridekdua tago de la fulmomilita germana invado al Sovetunio: ĉe Orienta Fronto en Smolensk-regiono soveta 24-a Armeo kontraŭatakis al Jelnja, defendatan de germana 46-a Kirasita Korpuso de la 2-a Kirasita Armeo; generalo Alfred Jodl prilaboris "Projekton al direktivo n-ro 33" - la taskon konkeri pere de kirasitaj trupoj Ukrainion, Krimeon kaj Kaŭkazion kune kun kiom eble plej rapida atingo de Volgo, subskribitan de Adolf Hitler; en Palestino komencis aperi "Gazeta Polska" (Pola Gazeto) por poloj en Proksima Oriento - ĉesas aperi, eldonata ankaŭ en Jerusalemo, "Informa Bulteno por polaj militaj rifuĝintoj en Proksima Oriento";
- 1942: Malfermo de la germana-nazia punlaborejo kaj ekstermejo por judoj en Treblinka - ĝis aŭgusto 1943 germanoj murdis ĉ. 870 mil judojn - ĝi estis la dua post Aŭŝvico holokaŭstejo de judoj; tagon post Granda Kampanjo Adam Czerniaków, gvidanto de varsovia Judenrat, sinmortigis; en Tarnopol aperis unua numero de eldonata por ukrainoj semajnrevuo "Tarnopolskij Hołos" (Ternopila Voĉo); Pola Rezistomovado: en Sanktakruca provinco taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis komunumon Ŝĉitniki detruante dokumentojn kun forpreno de kaso kaj 360 kg da butero el laktejo; germanoj konkeris Rostov-na-Donu; direktivo de Adolf Hitler n-ro 45 koncerne atakon orienten: Grupo de Armeoj "B" atakas Stalingradon, kaj GA "A" - Kaŭkazion
- 1943: Germana polico revenĝe pro vundigo de ĝendarmo bruligis vilaĝon Kniaziowodce kaj pafmortigis 100 loĝantojn; Holokaŭsto: germanoj likvidis trudlaborejon por judoj en Hłuboczek Wielki (Ternopila provinco) mortigante 640 malliberulojn; en Piaskowce partizana taĉmento de Ruĝa Armeo batalis kontraŭ taĉmento de Pola Enlanda Armeo - 6 polaj soldatoj pereis; Heinrich Himmler estis informita pri kreo, ene de Varsovia geto, de la koncentrejo KL Warschau, en kiu la 19-an de julio troviĝis jam 300 malliberuloj; batalo de Belgorodo komenciĝis
- 1944: SS-Galicio kaj Gestapo la 22-an/23-an de julio preparas likvidon de partizanoj de Iwonicz-regiono, sekvan tagon murdante pli ol 70 personojn - responde, kadre de la Operaco Tempesto - pli poste 38 partizanoj liberigos la kuraclokon sen propraj perdoj; Ruĝa Armeo liberigis koncentrejon Majdanek, trovante 1000 sovetajn militkaptitojn kaj kelke da miloj de kamparanoj el Lublin-regiono, kiun en komenciĝanta dua soveta okupado de Pollando NKVD tuj transprenis por ekstermi soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj de Naciaj Armitaj Fortoj, profitante la germanan substrukturon, kie kune kun germanaj militkaptitoj malliberigis aktivulojn de Pola Subtera Ŝtato kaj delegitojn de la pola ekzila registaro; trupoj de 1-a Ukraina Fronto liberigis Hrubieszów kun 3 aliaj lokoj; Volinia-Galicia masakro: SS kaj Ukraina Legio de Memdefendo murdis 60 polojn en vilaĝoj Chłaniów kaj Władysławin (distrikto Krasnystaw) kaj bruligis 41 domojn; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis tuj antaŭ liberigo de Międzyrzec Podlaski 60 italajn militkaptitojn kaj en la tagoj de la 21-a ĝis la 23-a de julio en Stary Gromadzyn (proksime al Kolno) - 24 personojn; en Lublinio taĉmento de EA okupis Nałęczów, la aliaj en Urzędów senarmigis kaj malliberigis 12 germanojn akirante 5 aŭtomobilojn kaj motorciklon, aŭ konkeris trajnon kun 2 flegistajn aŭtomobilojn kun ekipaĵoj; trupoj de 3-a Apudbalta Fronto liberigis Pskov; en Wehrmacht oni enkondukis faŝisman saluton (de Nacisocialisma Germana Laborista Partio); Orienta Fronto: batalo pri Lvovo komencita (ĝis la 27-a de julio) kune partpreno de lvova 5-a Divizio de Pola Enlanda Armeo
- 1945: Venko de usona ŝiparo en batalo de la Golfo de Tokio; stabo de usona 10-a Aviada Armeo estis translokigita de Barato al Kunmingo; irana ministerio pri eksteraj aferoj publikigis deklaron pri agnosko de pola Provizora Konsilio de Nacia Unueco, kies delegitaro samtage alvenis al Pocdamo
- 1945: En Francio komenciĝis proceso de marŝalo Philippe Pétain, estinta ĉefo de kunlaborisma Reĝimo de Vichy
- 1951: Varsovio: proceso de germana militkrimulo respondeca pri likvido de Varsovia geto Jürgen Stroop finiĝis, ankaŭ akuzita pri pafmortigo de 100 poloj la 16-an de julio 1943 kaj partopreno en amasaj murdoj kaj reprezalioj de pola loĝantaro en Varto-Lando (Warthegau) - kondamnita al mortpuno
- 1952: Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo ekfunkciis - komenco de Eŭropa integrado
- 1956: Japanio kaj Filipinoj formale finis la militon kun ratifiko de pactraktato kaj interkompreno pri reparacioj
- 1956: Super Sudĉina maro ĉina armeo erare pafalterigis aviadilon apartenantan al flugkompanio Cathay Pacific de Honkongo - 10 personoj pereis, 8 saviĝis
- 1961: Nikaragvo: Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo fondiĝis
- 1963: Francio rifuzis Moskvan traktaton por parta malpermeso de nukleaj testoj
- 1974: Greka diktaturo de la koloneloj transdonis regopovon al civila administrado
- 1980: Vjetnamo Phạm Tuân, partoprenanto de la flugo de Sojuz 37 al la orbitstacio Salut 6 fariĝis unua aziano en la kosmo
- 1980: Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra: Megion urbiĝis
- 1980: Strikoj de Lublin plejparte finiĝis kontribuante al Strikoj en la Pola Marbordo
- 1982: Tuta malpermeso de ĉasado al balenoj por komercaj celoj estis enkondukita
- 1983: Komenco de interna milito en Srilanko daŭranta ĝis 2009
- 1983: Jerzy Kukuczka kaj Wojciech Kurtyka kiel unuaj poloj grimpis al Gaŝerbrum 1 en Karakorumo
- 1985: Andy Warhol estis atestanto pri lanĉo de nova persona komputilo de Commodore International kun homa-komputila interfaco: Amiga 1000
- 1992: Parlamento de Abĥazio proklamis konstitucion pri suvereneco (de Kartvelio)
- 1992: Kongregacio por la doktrino de la kredo eldonis dokumenton titolitan Kelke da konsideroj responde al leĝaj proponoj pri nediskriminacio de gejoj
- 1995: Malkovro de la kometo Hale-Bopp videbla per nuda okulo dufoje pli longe ol la granda kometo de 1811 - la plej brila en la 20-a jarcento
- 1997: Birmo kaj Laoso aliĝis al ASEAN
- 1998: Puntlando en nord-orienta Somalio proklamis aŭtonomecon
- 1999: Mohamedo la 6-a iĝis reĝo de Maroko
- 1999: Helpe de kosmopramo Columbia al ĉirkaŭtera orbito eniris kosma observatorio Ĉandra laboranta per Ikso-radioj kaj permesanta rigardi blankajn nanojn, neŭtronajn stelojn kaj nigrajn truojn
- 2004: Mostar: malfermo de rekonstruita ŝtona Malnova Ponto ĉe Neretva, detruita en 1993 de kroata armeo
- 2007: En Hungario ekfunkciis Pentele-ponto super Danubo
- 2008: Kabo-Verda Respubliko aniĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2008: Kvazaŭ-Vikipedio: Google funkciigis publike en Interreto la anglan beta-version de sia Knol-enciklopedio
- 2009: Kirgizujo: oficanta prezidento Kurmanbek Bakijev gajnis prezidentec-baloton
- 2013: En Pollando analoga signalo estis tute forigita de dissenda televido
- 2013: Brazilo: en Rio-de-Ĵanejro komenciĝis 28-aj Mondaj Junularaj Tagoj
- 2014: En du bombaj atencoj en urbo Kaduno en meza Niĝerio 42 personoj pereis
- 2015: NASA anoncis malkovron de ekstersunsistema planedo Kepler-452b fare de la kosma observatorio misio Kepler - plej simila al la Tero el ĉiuj malkovritaj
- 2016: Dum manifestacio de hazaroj en atenco de sinmortiginto en Kabulo 80 personoj pereis kaj 231 vundiĝis - Islama Ŝtato konfesis sian aŭtorecon
- 2016: Esperantujo: UK 2016 komenciĝis en Nitro (Slovakio)
- 2018: Grekio: en Atiko eksplodis arbarincendioj - dum 2 tagoj 102 personoj pereis kaj 187 vundiĝis
NaskiĝojRedakti
- 1370: Pier Paolo Vergerio, la Maljuna, itala humanisto, filozofo, poeto, historiisto, helenisto kaj pedagogo, ligita kun la Universitato de Padovo (m. 1445)
- 1401: Francisko Sforza, itala soldestro, fondinto de dinastio Sforza en Milano (m. 1466)
- 1475: Alberto la 3-a Pio, itala mecenaso kaj humanisto el Gelfoj kaj Gibelinoj (m. 1531)
- 1601: János Szalárdi, hungara historiverkisto en Princlando Transilvanio (m 1666)
- 1649: Klemento la 11-a, papo albandevena, fiksinta feston al Senmakula koncipiĝo kaj riĉiginta Vatikanan librejon (m. 1721)
- 1775: Eugène-François Vidocq, franca skandalisto kaj unua detektivo (m. 1857)
- 1777: Philipp Otto Runge, germana romantikista pentristo, desegnisto kaj portretisto (m. 1810)
- 1796: Franz Berwald, sveda komponisto kaj violonisto, kreinto de ses simfonioj, profesoro (m. 1868)
- 1807: Hieronim Martynowski, pola matematikisto, verkisto, kolektanto de slava literaturo (zm. 1861)
- 1851: Peder Severin Krøyer, dana impresionista pentristo (m. 1909)
- 1860: Adolf Schmidt, germana geofizikisto pri tera magnetismo kaj esperantisto publikiganta fakverkojn (m. 1944)
- 1864: Apolinario Mabini, filipina filozofo, revoluciisto, politikisto, ĉefministro de Filipinoj (m. 1903)
- 1865: Max Heindel, dana-usona kristana okultisto, astrologo, teozofo, mistikulo, vegetarano (m. 1919)
- 1870: Jenő Cholnoky, hungara geografo, verkisto, hidrologo, vojaĝisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, patro de Tibor Cholnoky (m. 1950)
- 1871: Ovide Decroly, belga psikiatro, psikologo kaj pedagogo (m. 1932)
- 1874: George Douglas Buchanan, skota astronomo, komercisto kaj prezidanto de Brita Esperanto-Asocio (m. nekonata)
- 1884: Emil Jannings, germana aktoro usondevena, rolinta en filmo La blua anĝelo (m. 1950)
- 1888: Raymond Chandler, usona verkisto de krimliteraturo (m. 1959)
- 1890: Aleksandr Postnikov, kapitano de la Rusa Gvardio, partopreno de 28 bataloj dum la Rusa-Japana Milito, rusa esperantisto reviviginta gazeton "Ruslanda Esperantisto", partoprenanto de UK 1909, kie organizis unuan kunvenon de mondfederista Universala Ligo, ekzekutita, konata de historia romano de Mikaelo Bronŝtejn (m. 1925)
- 1892: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio, simbolo de Rastafaria movado (m. 1975)
- 1894: Franjo Modrijan, slovena esperantisto kaj profesoro, gvidanto de ISOSEK-kursoj, aŭtoro de Elementoj latinaj en Esperanto kaj Fabeloj, eldonitaj en "Espero Katolika" kaj rete legeblaj
- 1899: Gustav Heinemann, germana juristo kaj pacisto (m. 1976)
- 1907: Antonín Seemann, ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj esperantisto, premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA, kun sia edzino fondinta teatran grupon Verda Ĉaro de Julio Baghy (m. 1973)
- 1908: Elio Vittorini, itala verkisto kaj tradukisto de la usona literaturo, kontraŭfaŝisto (m. 1966)
- 1919: Károly Szász, rumania hungara arkivisto, arthistoriisto (m. 1965)
- 1920: Amália Rodrigues, portugala fado-kantistino (m. 1999)
- 1923: Claire Kenneth, hungara verkistino migrinta al Usono (m. 2000)
- 1924: Ernő Kaznovszky, rumania hungara skultptisto (m. 1998)
- 1928: Hubert Selby, usona filmigata verkisto, poeto kaj scenaristo (m. 2004)
- 1928: Gerald Schmid, aŭstra pedagogo kaj pentristo liberprofesia
- 1929: Mátyás Kozma, rumania hungara orgenisto, komponisto (m. 1994)
- 1930: János Gáll, rumania hungara studverkisto, universitata instruisto
- 1931: Te Atairangikaahu, reĝino de maorioj akirinta nobelan rangon (m. 2006)
- 1931: Jan Troell, sveda filmoreĝisoro, premiita de Ora Urso
- 1938: Götz George, germana aktoro, rolinta en la filmo La trezoro en la Arĝenta lago
- 1941: Sergio Mattarella, itala politikisto, prezidento de la Itala Respubliko
- 1943: László Sipos, rumani-hungara grafikisto kaj pentristo el Unirea (Alba)
- 1945: Endre Molnár, hungara akvopilkisto, olimpika ĉampiono
- 1945: Annamária Osváth, rumania hungara tradukistino, redaktorino
- 1952: István Kacsó, rumania hungara grafikisto, kunfondinto de laborejo MAMŰ
- 1953: Naĝib Razak, ĉefministro de Malajzio, sunaisto
- 1957: Theo van Gogh, nederlanda reĝisoro, kritikisto de islamo (m. 2004)
- 1959: Attila Székely, S., hungara psikologo, pedagogo kaj filozofo
- 1965: Milan Ohnisko, ĉeĥa lirika poeto
- 1970: Saulius Skvernelis, ĉefministro de Litovio, juristo kaj politikisto
- 1973: Monica Lewinsky, usona praktikistino, kiu havis amaferon kun tiama prezidento Bill Clinton
- 1976: Judit Polgár, hungara ŝaka grandmajstrino
- 1978: Stefanie Sun, singapura popkantistino en mandarina lingvo, nordĉina dialektaro kaj la angla
- 1989: Daniel Radcliffe, brita aktoro rolinta kiel Hari Poter
MortojRedakti
- 1298: Toros la 3-a, reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio (n. 1271)
- 1373: Sankta Birgitta de Vadstena, sveda verkistino kaj teologino, apartenanta al la sekulara franciskana ordeno, unu el ses patronaj sanktuloj de Eŭropo (n. 1303)
- 1536: Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset), nelegitima filo de Henriko la 8-a (Anglio) (n. 1519)
- 1562: Godofredo de Berlichingen, rabkavaliro germana
- 1645: Miĥail Fedoroviĉ Romanov, caro de Rusio, fondinto de la dinastio de Romanovoj (n. 1596)
- 1757: Domenico Scarlatti, itala komponisto kaj virtuoza klavicenisto (n. 1685)
- 1793: Roger Sherman, usona juristo kaj politikisto, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1721)
- 1831: Rudolfo de Habsburgo-Loreno, aŭstra kardinalo, ĉefepiskopo de Olomouc (n. 1788)
- 1847: Imre Csécsy Nagy, hungara kuracisto, akademiano (n. 1804)
- 1853: Andries Pretorius, bura politikisto, prezidento de Transvalo (n. 1798)
- 1859: Marceline Desbordes-Valmore, franca poetino kaj aktorino
- 1875: Isaac Singer, usona entreprenisto, inventinto de la nuntempa kudromaŝino (n. 1811)
- 1876: Elek Fényes, hungara statistikisto, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1807)
- 1878: Carl von Rokitansky, aŭstra kuracisto kaj patologo ĉeĥdevena (n. 1804)
- 1882: Viktor Haray, hungara aktoro, dramisto (n. ?)
- 1885: Ulysses S. Grant, usona generalo, la 18-a prezidento de Usono, metodisto (n. 1822)
- 1896: Aristides Lobo, brazila juristo, politikisto, respublikana ĵurnalisto kaj aboliciisto (n. 1838)
- 1915: János Bedőházi, hungara verkisto, instruisto kaj tradukisto de la poemoj de Anakreono (n. 1853)
- 1916: Sir William Ramsay, skota Nobelpremiita kemiisto, malkovrinto de noblaj gasoj argono, kriptono, neono kaj ksenono (n. 1852)
- 1923: Francisco Villa, meksika generalo, unu el ĉefrolantoj de la meksika revolucio, nacia heroo (n. 1878)
- 1926: Viktor Vasnecov, rusa pentristo pri mitologio kaj historio (n. 1848)
- 1931: Bang Jeong-hwan, sud-korea verkisto, aktivulo de infanrajtoj (n. 1899)
- 1932: Henryk Zamenhof, pola kuracisto, frato de L. L. Zamenhof, patro de esperantisto Stephen Zamenhof (n. 1871)
- 1932: Alberto Santos-Dumont, brazila pioniro de aviado (n. 1873)
- 1939: Dezső Zágoni, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1891)
- 1948: David Wark Griffith, usona filmreĝisoro, kunfondinto de la filma studio United Artists (n. 1875)
- 1951: Philippe Pétain, franca marŝalo, venkinto de la batalo de Verdun, kunlaborisma ĉefo de la reĝimo de Vichy (n. 1856)
- 1951: Adam Stefan Sapieha, pola princo senfleksebla, kardinalo, senatano, poligloto, neformala pola ambasadoro ĉe Apostola Seĝo, dum la dua mondmilito gvidano de la pola eklezio en Ĝenerala Gubernio, kunlaboranta kun la pola ekzila registaro, organizanta helpon al judoj kaj proklaminta alvokon pri Volinia masakro, faratan de Ukraina Ribela Armeo kunlabore kun germanoj (n. 1867)
- 1954: Loránd Daday, hungara verkisto, teologo kaj filozofo, urbestro de Dej, kunlaboranto de "Helikon" (n. 1893)
- 1957: Giuseppe Tomasi di Lampedusa, itala duko de Lampedusa kaj verkisto, kies romano estis filmigita (n. 1896)
- 1957: Witold Jabłoński, pola ĉinologo, historiisto pri kulturo, religiosciencisto, orientalisto, tradukisto de taoisma verko Vera libro de la suda floro (n. 1901)
- 1963: László Luka, rumania hungara komunista politikisto, ministro (n. 1898)
- 1968: Henry Dale, angla Nobelpremiita fiziologo kaj apotekisto, disdividinta nervan sistemon al simpata nerva sistemo kaj la apudsimpata, esporisto de alergio, adrenalino, histamino (n. 1875)
- 1969: Katalin Fugulyán, rumania hungara kuracistino publikiginta en "Hungara Popolsanafera Revuo" kaj "Medicina Revuo" (n. 1888)
- 1975: Éva Bázsa, hungara aktorino kaj koreografino (n. 1920)
- 1981: Pál Baróti, hungara ĵurnalisto, kriktikisto kaj redaktoro, frato de György Bretter (n. 1930)
- 1981: István Eliezer Barzilay, rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (n. 1906)
- 1988: Mózes Gálffy, rumania hungara lingvisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo (n. 1915)
- 1990: Takayanagi Kenjiro, japana inĝeniro kaj patro de la japana televido (n. 1899)
- 1997: János Domokos, hungara politikisto, verkisto, libroeldoneja gvidanto kaj tradukisto (n. 1921)
- 1999: Hasano la 2-a de Maroko, reĝo de Maroko, filo de Mohamedo la 5-a (n. 1929)
- 2007: Mohammed Zahir Ŝaho, lasta reĝo de la Reĝlando Afganio, Patro de la Lando (n. 1915)
- 2011: Amy Winehouse, angla kantistino kaj kanzon-verkistino, konata de la muzikalbumo Back to Black (n. 1983)
- 2012: Sally Ride, usona fizikistino kaj kosmonaŭtino kiel la tria virino, populariganta en San-Diego sciencon kaj teknikon (n. 1951)
- 2014: Ariano Suassuna, brazila poeto kaj verkisto, aŭtoro de la nacia epopeo (n. 1927)
- 2020: Benjamin Mkapa, prezidento de Tanzanio (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Rastafaria movado: celebrado de la naskiĝdatreveno de Haile Selassie
- Nacia tago en Egiptio: tago de la revolucio (1952)
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Birgita, monaĥino, patronino de Eŭropo
- Kasiano, monaĥo, patro de la eklezio kaj de la dezerto
- Apolinaro el Raveno, la unua episkopo de la urbo kaj ties patrono
Tagoj de semajnoRedakti
La 23-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.