24-a de junio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 24-a de junio estas la 175-a tago de la jaro (la 176-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 190 tagoj restas.
Je la 24-a de junio okazis, interalie:
EventojRedakti
- -217: Dua Punika milito: batalo de Trasimeno gajnita de Hanibalo
- 79: Titus Flavius fariĝis romia imperiestro, triumfanto de la Unua Juda-Romia Milito dum kiu detruis Jerusalemon kaj enamiĝis al nepino de Herodo la Granda
- 474: Julio Nepo devigas uzurpiston Glycerius abdiki kaj proklamis sin imperiestro de Okcident-Romia Imperio
- 972: Pola princo Mjeŝko la 1-a venkis la armeon de Hodo, markgrafo de Limes Sorabicum, en la batalo de Cedynia
- 1314: Batalo de Bannockburn certiganta sendependecon de Skotlando - decida venko de skota reĝo Roberto Bruso kontraŭ Eduardo la 2-a (Anglio)
- 1340: Centjara milito: angla floto venkis la francan en la unua ŝipa batalo de Sluis
- 1348: En Anglio aperis nigra morto
- 1441: Fondo de prestiĝa angla lernejo Eton College
- 1497: Giovanni Caboto, ital-devena brita esploristo, atingis la marbordon de Novlando - malkovro de Kanado
- 1509: Kronado de la angla reĝo Henriko la 8-a kun lia edzino Katerino de Aragono
- 1535: Taĉmentoj de katolika episkopo de Münster invadis la urbon kaj masakris anabaptistojn, ĝin okupantaj
- 1571: Filipinoj: Manilo fondita de hispana konkistadoro
- 1610: Pola-rusa milito: venko de pola armeo en la batalo de Carovo Zajmiŝĉe (proksime al Vjazma)
- 1657: Świdnica: en la Paco-Preĝejo sub alvoko al la Sankta Triunuo, konstruita danke al Vestfalia Paco finanta la tridekjaran militon, okazis la unua diservo
- 1698: Granda incendio de Mrągowo
- 1717: Framasonismo: en la tago de Johano la Baptisto fondiĝis Granda Loĝio de Londono
- 1762: Sepjara milito: batalo de Wilhelmsthal
- 1793: Nacia Konvencio voĉdonis francan konstitucion. Francoj akceptis ĝin referendume per plimulto de 99%, kiun partoprenis ĉirkaŭ unu kvarono de civitanoj
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Reĝlando Prusio kaj Rusia imperio: venko de ribelantoj super prusa armeo en batalo de Osowiec (apud Goniądz)
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono la 1-a invadis Rusian Imperion - Grande Armée tranpaŝis Nemunas direkte al Vilno kaj Kaŭno
- 1821: Armeo de Simón Bolívar venkis en batalo de Carabobo favore al sendependo de Venezuelo
- 1833: Polaj ekziligitoj al Siberio ekligis la konspiron de Omsk
- 1859: Dua Itala Milito de Sendependeco: francaj-sardiaj trupoj sub komando de Napoleono la 3-a venkis aŭstran armeon en batalo de Solferino (Lombardio)
- 1866: Eksplodo de apudbajkala ribelo de polaj politikaj ekzilitoj, partoprenintoj de la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1880: Unuafoje publike oni ekkantis patriotan kanton O Canada, kiu post cent jaroj iĝis himno de Kanado
- 1900: Boksista ribelo: nokte (de la 23/24-a de junio) ribelantoj masakris en Pekino 222 kredantojn de ortodoksismo
- 1901: En Parizo oni malfermis unuan ekspozicion de la pentraĵoj de Pablo Picasso
- 1910: Japanio invadis Koreion
- 1910: Itala aŭtomobila firmao Alfa Romeo fondiĝis en Milano
- Unua mondmilito:
- 1916: Brita ofensivo dum la plej granda batalo de la milito - la batalo ĉe la Somme - komenciĝis
- 1918: Noe Ĵordanja iĝis ĉefministro de Kartvelia Demokrata Respubliko
- 1919: Antal Dovcsák iĝis ĉefministro de Hungara Sovetrespubliko
- 1922: Vajmara Respubliko: oficiroj de Organizaĵo "Konsulo" murdis ministron pri eksterlandaj aferoj Walther Rathenau
- 1923: Dua Pola Respubliko: al Varsovio alvenis oficiale kun la edzino por 6-taga vizito reĝo de Rumanio Ferdinando la 1-a
- 1932: Siama revolucio komencita - sensanga militista-civila puĉo en Siamo, kiu alkondukos al konstitucia monarkio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado germana polico arestis en Lublin 814 virojn kaj en Biała Podlaska pli ol 40 polojn; en Ĝenerala Gubernio komenciĝis en 129 oficejoj en ĉiuj urboj registro kaj akcepto al germana armeo virojn, kiuj deklaris sin volksdeutsche; Okcidenta Fronto: germanoj okupis Angouleme, Saint-Etienne kaj - malantaŭ la batalfronto de Armeo "Alpoj" - Aix-les-Bains, la armeo efike reĵetis atakojn de italoj; Romo: je la 19:15 armistico inter Francio kaj Italio
- 1941: Tria tago de la fulmomilita germana invado de Sovetunio: direkte al Balta Maro soveta 8-a Armeo rezistis en Szawle-regiono, 11-a Armeo, pro ĉirkaŭigo de kirasitaj grupoj, retiriĝis al Dyneburg, 39-a Motorigita Korpuso konkeris Vilnon; Wehrmacht okupis Przemyśl; en Volinio daŭris kirasita batalo; Adolf Hitler alvenis al sia ĉefa restadejo Lupa remparo apud Kętrzyn; malliberejaj masakroj de NKVD: 2072 personoj estis mortpafitaj en 3 malliberejoj de Lvovo "por malŝarĝo de la malliberejoj de Lvova provinco de kontraŭrevolucia, krim-politika elemento"; evakuado de NKVD-malliberejoj en Berezwecz (nun Vicebska regiono) kaj Wilejka (nun Minska regiono) komenciĝis, kies konsekvencoj estis t.n. "mortomarŝoj": Berezwecz-Taklinowa, dum kiuj pereis ĉirkaŭ 1-2 mil malliberuloj kaj Wilejka-Borysów, eksterma por 500-800 personoj; soveta NKVD murdis en Minsko grupon de malliberuloj; germana polico en distrikto Łomżyński pafmortigis 3 judojn kaj 3 polojn kaj en aliaj 2 vilaĝoj ne malpli ol 34 personojn, krome germanaj soldatoj en distrikto Bialski murdis 4 belarusojn, 3 judojn kaj 3 polojn; Piotr Yolles en paĝoj de Nov-Jorka "Nowy Świat" (Nova Mondo) komentante eksplodon de la germana-soveta milito rilatis al deklaro de ĉefministro de Britio: Churchill ne rajtis sen aprobo de Pollando oferi al Rusio helpon de Anglio. Ni estas Aliancanoj kaj ni havas ne nur devojn, sed ankaŭ rajtojn. Nia rajto estis kaj estas postuli, por ke Rusio, alpremita al la muro, diru ke ĝi redonos al Pollando rabitajn teritoriojn
- 1942: Dum unu tago SS murdis en Lvovo 6-8 mil judojn, kiuj loĝis ekster la geto; policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis en Dubiecko (distrikto Przemyski) 80 judojn, en 3 aliaj lokoj 24 personojn, en tio 2 sovetajn militkaptitojn; Pola Rezistomovado: grupo de Popola Armeo devojigis apud Krakovo germanan trajnon kun armea ilaro; ĉeĥa vilaĝo Ležáky estis forbruligita pro atenco kontraŭ Heydrich; en Dresdena malliberejo germanoj senkapigis 8 membrojn de subtera organizaĵo "Nigra Legio" de pola urbo Gostyń: Ĉina Fronto: restis lastaj aerodromoj, de kiuj usona bomba aviado povis ataki Japanion
- 1943: Nokte de la 23-a/24-a de junio komenciĝis eksterma-deportada Operaco "Homlupo" dum kiu germanoj en Zamość-regiono en junio kaj aŭgusto deportis ĝis 60 000 homojn el 171 vilaĝoj - ĉi-tage SS kun ukrainaj kunlaboristoj masakris vilaĝon Majdan Stary (distrikto Biłgorajski) murdante 28-36 personojn, en tio virinojn kun infanoj, kaj detruante ilian havaĵon; en Zbydniów (proksime al Stalowa Wola) taĉmento de SS murdis 19 partoprenantojn de edziĝa festo okazanta en bieno de familio Horodyński; en ruinoj de Varsovia geto germanoj murdis 220 malliberulojn de Pawiak, en distrikto Lubaczowski ne malpli ol 20 personojn, en distrikto Zwoleński dekkelkajn, en Głogów po 3 poloj kaj judoj kaj en Bielany 6 polojn; en Poznań germanoj pendumis 6 polojn; nokte de la 24-a/25-a de junio soveta Aviado de Fora Agado atakis fervojan nodon en Orŝa kaj stacidomon en Karaĉev, ankaŭ aerodromojn de la malamiko
- 1944: Taĉmentoj de germana polico bruligis en Borowiec 125 bienojn kaj pafmortigis pli ol 20 personojn kaj en 5 aliaj lokoj 125; sovetaj partizanaj taĉmentoj rompis germanan ĉirkaŭbaran ringon apud Rebizanty (proksime al Tomaszów Lubelski) kaj iris al Karpatoj; Orienta Fronto: sur la centra strategia direkto 1-a Apudbalta Fronto kaj 3-a Belorusa Fronto trarompis reziston de malamiko kaj atingis germanajn grupiĝojn defendantajn Witebsk; Francio: batalante kun pli grandaj fortoj de Luftwaffe polaj skadroj de ĉasaviadiloj, la 306-a kaj 315-a pafalterigis en Parizo-regiono 1 aviadilon kaj 5 damaĝis; Joachim von Ribbentrop iris al Helsinko por konvinki prezidenton Risto Ryti ne subskribi armisticon kun Sovetunio - helpopromeso
- 1945: Moskvo: sur la Ruĝa Placo okazis la Parado de Venko kun partopreno de la delegitaro de Pola Soldataro fronte de la ĉefo de Ĝenerala Stabo generalo Władysław Korczyc
- 1946: Soveta okupado de Pollando: en distrikto Garwoliński (Mazovio) – rezulte de polica traserĉo flanke de terorismaj organizaĵoj de komunistaj regopovoj mortfalis legenda partizana komandanto de Lublinio majoro Marian Bernaciak - 5 membroj de la krimaj fortoj ricevis de la reĝimo de Bolesław Bierut ordenojn Virtuti Militari, 7 aliajn Batal-Krucojn (Marian Bernaciak estis distingita de la pola ekzila registaro per la Milita Ordeno Virtuti Militari pro la batalo por sendependeco)
- 1948: Okcidenta Berlino: nokte de la 23-a/24-a de junio soveta blokado de Berlino komenciĝis, kio kaŭzis funkciigon de la Berlina aerponto
- 1952: Germana bulevarda gazeto "Bild" aperis
- 1960: Patrice Lumumba iĝis unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo
- 1963: Britio cedis memregadon al Zanzibaro
- 1963: Londono: en BBC oni unuafoje uzis hejman magnetoskopon
- 1968: Esperantujo: Esperantista respubliko de la Insulo de la Rozoj establiĝis
- 1973: La plej aĝa ŝtatisto de la mondo, Éamon de Valera, 90-jaraĝa, foriris de la posteno de prezidanto de Irlando
- 1976: Manilo denove iĝis la ĉefurbo de Filipinoj; de 1948 ĝi estis Kezonurbo
- 1978: En Vroclavo naskiĝis 35-miliona civitanino de Pollando
- 1981: Unua, ne agnoskita de Romkatolika Eklezio, revelacio de Dipatrino en Međugorje (Federacio Bosnio kaj Hercegovino)
- 1990: Prezidanto de Solidareco Lech Wałęsa anoncis militon supre kontraŭ ĉefministro Tadeusz Mazowiecki - rezulto de sindikata konflikto inter maldekstrula ideologo Adam Michnik kaj dekstrularo (Jarosław Kaczyński), kiu plu daŭras
- 2003: Unua registaro de Matti Vanhanen kreiĝis en Finnlando
- 2005: Mahmud Ahmadineĵad gajnis prezidantecon dum balotado en Irano
- 2005: Malfermo de la rekonstruita de poloj Tombejo de la Defendintoj de Lvovo, detruita de homo sovieticus
- 2006: Prezidentino de Filipinoj Gloria Macapagal-Arroyo abolis la mortopunon
- 2009: Bagdado: en bomba atenco 78 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 128 vundiĝis
- 2010: Julia Gillard iĝis unua ĉefministrino de Aŭstralio, post kiam oficanta Kevin Rudd perdis subtenon de Aŭstralia Laborista Partio
- 2014: En Finnlando ekfunkciis la registaro de Alexander Stubb
- 2014: Milito en Donecka Baseno: 9 ukrainaj soldatoj pereis rezulte de pafalterigo de separistoj de la helikoptero Mi-8 apud Slavjansk
- 2017: Pollando: malfermo de la Muzeo pri Mitologio de Slavoj en Owidz (distrikto Starogardzki)
- 2018: Oficanta prezidento Recep Tayyip Erdoğan gajnis antaŭtempan prezidentan voĉdonadon, kaj reganta Partio de Justeco kaj Disvolviĝo antaŭtempan elekton al Granda Nacia Asembleo de Turkio
NaskiĝojRedakti
- 1254: Floris la 5-a, grafo de Holando kaj Zelando (m. 1296)
- 1390: Jan Kanty, pola pastro, skolastika filozofo, teologo, fizikisto, sanktulo, patrono de Pollando kaj Litovio (m. 1473)
- 1485: Johannes Bugenhagen, germana kleriko, luterana teologo (m. 1558)
- 1499: Johann Brenz, germana reformaciisto, aŭtoro de kateĥismo (m. 1570)
- 1519: Teodoro Beza, franca teologo, verkisto, kalvinisto (m. 1605)
- 1542: Johano de la Kruco, hispana mistikulo kaj poeto juddevena, religia reformisto, doktoro de eklezio, fondinto de senŝuaj karmelanoj, klasikulo de la hispana literaturo, kunlaboranta kun Tereza el Avilo, sanktulo (m. 1591)
- 1590: Samuel Ampzing, nederlanda kalvinista ministro, juristo kaj poeto (m. 1632)
- 1686: János Gassner, jezuita oratoro el Sibiu (m. 1723)
- 1738: Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier, germana naturscienculo (m. 1805)
- 1740: Juan Ignacio Molina, ĉilia jezuito kaj naturalisto (m. 1829)
- 1769: August Ferdinand Bernhardi, germana filologo kaj verkisto
- 1770: Albrecht Ludwig Berblinger, germana tajloro kaj inventisto, flugpioniro (m. 1829)
- 1784: Juan Antonio Lavalleja, urugvaja revoluciisto kaj politikisto (m. 1853)
- 1785: Henriette Hanke, germana verkistino
- 1796: Jan Czeczot, pola-belorusa poeto, tradukisto kaj etnografo, amiko de Adam Mickiewicz (m. 1847)
- 1800: Lajos Gyulay, hungara politikisto kaj taglibro-verkisto dum duonjarcento (m. 1869)
- 1804: Stephan Ladislaus Endlicher, hungara-aŭstra botanikisto, ĉinologo kaj profesoro (m. 1849)
- 1818: Karolo Aleksandro, grandprinco de Reĝlando Saksio (m. 1901)
- 1836: Ivan Bloch, pola bankisto, entreprenisto kaj financisto juddevena, kalvinisto, fondinto de la unua en la mondo Muzeo de Milito kaj Paco en Lucerno (m. 1902)
- 1838: Jan Matejko, pola ĉeĥdevena pentristo de historiaj eventoj, bataloj, polaj reĝoj kaj de la plej fama pola bufono Stańczyk, aŭtoro de la Batalo de Grunwald (pentraĵo), instruisto de i.a. Jacek Malczewski kaj Stanisław Wyspiański (m. 1893)
- 1842: Ambrose Bierce, usona ĵurnalisto, satiristo, aforisto, skeptika filozofo (mortis ĉirkaŭ 1914)
- 1868: Bertha Keyser, germana misiistino kaj karitatulino (m. 1964)
- 1870: Paul Axel Nylén, sveda redaktoro, pioniro de Esperanto, vicprezidanto de Esperanto-kluboj en Uppsala kaj Stokholmo, Esperanto-vortaristo, redaktoro de "Lingvo Internacia", kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio, eldonisto, tradukisto (Per balono al la Poluso), ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, membro de Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (m. 1958)
- 1878: János Horváth, hungara profesoro pri literaturhistorio, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1961)
- 1883: Jean Metzinger, franca pentristo ligita kun kubismo (m. 1956)
- 1883: Victor Franz Hess, aŭstra Nobelpremiita fizikisto pro malkovro kaj esploro de la kosma radiado (m. 1964)
- 1888: Gerrit Rietveld, nederlanda arkitekto kaj meblofasonisto, konata de la Rietveld-Schröder-Domo (m. 1964)
- 1890: Ervin Baktay, hungara orientalisto, pentristo, arthistoriisto, astrologo, verkisto kaj tradukisto (Rabindranath Tagore, Sándor Kőrösi Csoma, Mahabharato, Ramajano) (m. 1963)
- 1895: Gyula Balázs, hungara kuracisto, toksologo (m. 1961)
- 1899: István Szász, rumania hungara agronomo, politikisto (m. 1973)
- 1899: János Pichler, hungara inĝniero pri akvo (m. 1984)
- 1900: Kuzma Ĉorny, belorusa instruisto, verkisto kaj tradukisto (m. 1944)
- 1900: Rafał Lemkin, pola juristo juddevena, aŭtoro de la nocio "genocido", kies laboraĵoj iĝis fundamento por akuzi ideologojn de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Nurenbergaj procesoj, kunaŭtoro de voĉdonita de UN "Konvencio pri protekto kaj punado de la krimo de genocido" (m. 1959)
- 1901: Harry Partch, usona komponisto kaj konstruisto de muzikinstrumentoj, unu el ĉefaj reprezentantoj de la eksperimenta muziko (m. 1974)
- 1903: József Bene, hungara pentristo, kies bildoj troviĝas en Sfântu Gheorghe (m. 1986)
- 1907: Rudi Graetz, germana diplomato el GDR, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko, komitatano de UEA, funkciulo de Mondpaca Esperantista Movado, kontribuanto al "Paco" kaj "Der esperantist" (m. 1977)
- 1908: Hugo Distler, germana komponisto kaj luteranisma eklezimuzikisto (m. 1942)
- 1908: Teréz Bárdi, hungara aktorino, membrino de Juda Teatro en Kluĵo (m. 1987)
- 1911: Juan Manuel Fangio, argentina aŭtosporta piloto (m. 1995)
- 1914: Jan Karski, pola oficiro kaj kuriero de Pola Enlanda Armeo, aŭtoro de la unua detala raporto pri holokaŭsto kiel ties atestanto pri germanaj kruelaĵoj kaj amasaj krimoj kontraŭ judoj en okupata Pollando, kies Sekreta Ŝtato iĝis furorlibro tradukata en plurajn lingvojn (m. 2000)
- 1915: Fred Hoyle, angla astronomo, matematikisto, kosmologo kaj teoria astrofizikisto (m. 2001)
- 1929: Carolyn S. Shoemaker, usona astronomino, kunmalkovrintino de 376 asteroidojn kaj de la Kometo Shoemaker-Levy 9
- 1930: Claude Chabrol, franca reĝisoro, aktoro, produktoro, konata de la filmoj Krio de la gufo, Sinjorino Bovary, La knabino segita en du partojn (m. 2010)
- 1931: Paula Krasznai, rumana-hungara aktorino, ano de la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
- 1933: Jerzy Grum, pola ĵurnalisto, komitatano de UEA, tradukisto precipe por la Esperanto-programo de Pola Radio, i.a. de la rakontoj Kiel esti amata de Kazimerz Brandys (m. 1993)
- 1939: Mihály Makkai, hungara-kanada matematikisto, pedagogo, membro de Hungara Scienca Akademio, filo de László Makkai
- 1941: Imre Sántha, rumania hungara amatora ceramikisto, verkisto, poeto (m. 2003)
- 1942: Gerhard Roth, aŭstra verkisto kaj scenaristo vivanta en Vieno kaj Suda Stirio
- 1945: George Pataki, usona advokato hungardevena, guberniestro de Nov-Jorkio el Respublikana Partio
- 1950: László Tolcsvay, hungara ŝlagrokantisto, komponisto kaj gitaristo, frato de Béla Tolcsvay, edzo de Zsuzsa Péreli
- 1951: Ivar Formo, norvega longdistanca skiisto (m. 2006)
- 1951: Imre Halasi, hungara reĝisoro, teatrestro, aktoro kaj parlamentano, reĝisorinta i.a. Cindrulinon
- 1953: Sándor Révész, hungara ŝlagromuzikisto koncertinta i.a. en la Palaco de Artoj
- 1963: Paweł Kukiz, pola kantisto, muzikisto, aktoro kaj socia aktivulo, parlamentano, kies partianoj estas esperantistoj
- 1979: Chuck Smith, usona esperantisto, fondinto de Vikipedio en Esperanto, estrarano de E@I, lanĉinto de interkona retejo Amikumu kaj de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo
- 1987: Lionel Messi, argentina futbalisto, reprezentanto de la argentina nacia teamo de futbalo
MortojRedakti
- 238: Maximinus Thrax, imperiestro de Romio got-alandevena (naskiĝis ĉirkaŭ 172)
- 1186: Robert de Torigni, normanda abato kaj kronikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1110)
- 1322: Mateo la 1-a Visconti, itala kapitano de Milano (n. 1250)
- 1398: Ĵu Juanĵang, ĉina imperiestro, fondinto de la dinastio Ming (n. 1328)
- 1439: Frederiko la 4-a, duko de Aŭstrio kaj Tirolo italdevena (n. 1382)
- 1519: Lucrezia Borgia, itala nobelulino, papa filino, malprave akuzata pri fiaĵoj (n. 1480)
- 1707: Kaspar von Stieler, germana poeto de baroko; enestanta en esperanlingva Germana Antologio (n. 1632)
- 1768: Maria Leszczyńska, pola reĝidino, filino de Stanislao la 1-a, reĝino de Francio, la edzino de Ludoviko la 15-a, patrino de 11 infanoj (n. 1703)
- 1855: Junqueira Freire, brazila poeto, membro de Brazila Beletristika Akademio (n. 1832)
- 1860: Jérôme Bonaparte, pli juna frato de Napoléon Bonaparte (n. 1784)
- 1860: Cornel Schwarz, aŭstra kuracisto kaj botanikisto (n. 1813)
- 1882: Eduard Lucas, germana plantokultivisto kaj pomologo (n. 1816)
- 1891: Alois Thalmayr, aŭstra komercisto kaj politikisto (n. 1833)
- 1897: Sámuel Brassai, hungara ĉiusciinto, orientalisto, redaktoro de "Dimanĉa Gazeto" (n. 1797 aŭ 1800)
- 1908: Grover Cleveland, trifoja prezidento de Usono (n. 1837)
- 1909: Wilhelm Zopf, germana botanikisto, fungosciencisto (n. 1846)
- 1913: Elek Kada, hungara urbestro de Kecskemét , advokato, politikisto, parlamentano kaj ĵurnalisto, konstruinto de Artistkolonio, Palaco Luther, Palaco Cifra (n. 1852)
- 1918: Konrad Alberti, germana verkisto kaj gazetredaktisto (n. 1862)
- 1922: Walther Rathenau, germana politikisto subskribinta Traktaton de Rapallo, industriisto kaj verkisto juddevena, murdita (n. 1867)
- 1930: Karl Myslik, aŭstro-germano, paroĥestro, esperantisto, poeto kaj tradukisto (n. 1872)
- 1931: Aladár Kuncz, rumani-hungara verkisto, redaktoro, kritikisto, tradukisto, filo de Elek Kuncz (n. 1886)
- 1933: Franjo Homar, kroata esperantisto, komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo, unua redaktoro "La Suda Stelo", tradukisto, kontribuanto al "Oomoto" (n. 1905)
- 1935: Carlos Gardel, argentina tango-kantisto francdevena (n. 1890)
- 1940: Kálmán Kerpely, hungara plantokultivanto kaj universitata profesoro, filo de Antal Kerpely (n. 1864)
- 1944: Andor Basch, hungara pentristo kaj framasono, filo de Gyula Basch (n. 1885)
- 1946: Marian Bernaciak, pola majoro, soldato de la Asocio de Armita Batalado, komandanto de partizana taĉmento de Pola Enlanda Armeo, komandanto de Libero kaj Sendependo en Lublinio, distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari kaj postmorte per Ordeno de Renaskiĝinta Pollando (n. 1917)
- 1957: František Kupka, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto, kunfondinto de abstrakta arto, vivanta ankaŭ en Fancio (n. 1871)
- 1958: Jenő Zoványi, hungara eklezihistoriisto, profesoro (n. 1865)
- 1959: Sándor Gyömrei, hungara ekonomihistoriisto (n. 1892)
- 1978: Robert Charroux, franca verkisto pri parascienco, konata de Dossiers secrets (n. 1909)
- 1979: Sándor Zoltán, rumania hungara unitariisma eklezia verkisto (n. 1888)
- 1989: Misora Hibari, japana kantistino kaj aktorino (n. 1937)
- 1999: Kōzō Murashita, japana kantisto-gitaristo, konata de romantikaj amkantoj (n. 1953)
- 2007: Chris Benoit, kanada spektakla luktisto (n. 1967)
- 2008: Leonid Hurwicz, pola judo, usona ekonomikisto kaj matematikisto, okupiĝanta i.a. pri ludoteorio, laŭreato de Nobel-premio pri ekonomiko (n. 1917)
- 2013: Lajos Rafi, rumania hungara cigandevena poeto (n. 1970)
- 2014: Eli Wallach, usona aktoro studinta metodaktoradon, laŭreato de la Premio Ora Globo kaj Honora Oskar-premio (n. 1915)
- 2018: Paulo Amorim Cardoso, brazila profesoro, aktivulo de Esperanto-movado en Cearao, delegito de UEA, kreinto de logozofio (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro: Soleno de la Naskiĝo de Sankta Johano la Baptisto
- Festo de Inti en Inkaa imperio
- Florenco: ludado de florenca piedpilko
- Peruo: Tago de Indianoj
- Somermeza festo:
Tagoj de semajnoRedakti
La 24-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.