2449 Kenoso

asteroido
(Alidirektita el 2449 Kenos)

2449 Kenoso estas tre malgranda duopa marsrenkonta asteroido, ano de la Hungaria familio.

2449 Kenoso
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 2449 Kenos
Aliaj nomoj 1978 GC
Nomita laŭ Kenos vd
Malkovro
Malkovrinto William Liller
Dato de malkovro 8-a de aprilo 1978
Loko de malkovro Cerro Tololo (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
285,519 Gm (1,909 AU)
237,420 Gm (1,587 AU)
333,617 Gm (2,230 AU)
Discentreco 0,1685
Meza anomaliangulo 136,541°
Epoko: 21-a de januaro 2022
Klinangulo 24,987°
Periodo 963,080 tagoj (2,637 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
179,836°
Argum. de periapsido 102,260°
Terdistanco
- Minimuma

106,477 Gm (0,7118 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 3,17 km
Ĉefa korpo: 3,09 km
Rotacia periodo 0,1603 tago (3,848 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,348 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso E
Absoluta magnitudo 14,07
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estas malkovrita la 8-an de aprilo 1978 de la astronomo William Liller elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio.

Orbito redakti

Ĝi estas en orbitaj resonancoj 5:7 kun Marso kaj 9:2 kun Jupitero; ĝia marsa MOID estas 0,24509 astronomia unuo, tie estas 36,665 milionoj da km.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de "Kenos", unua homo laŭ la mitologio de la Selknamoj, unuaj loĝantoj de Fajrolando. Kenos estis sendita de la Supera Estaĵo por alporti ordon en la mondo. Li kreis la homan rason uzante torfon por fari virajn kaj inajn organojn, li instruis al homoj lingvon kaj regulojn por krei harmonian socion.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 27-an de aprilo 2015 de B. D. Warner per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio de Palmer Divide (Colorado Springs, Koloradio), anoncita en junio 2015.

Tiu satelito havas estimatan diametron de 0,71 km, orbitan duonan grandakson estimata je 52 km kaj orbitan periodon de 0,6604 tago (15,85 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas 15,85 horoj: ĝi estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2448 Sholokhov2449 Kenoso2450 Ioannisiani