Ĥaosa Komunikada Kongreso

ĉiujara renkontiĝo de la kodumula komunumo
(Alidirektita el 24C3)

La Ĥaosa Komunikada Kongreso (orig.: Chaos Communication Congress) estas ĉiujara renkontiĝo de la kodumula komunumo, okazigata de la Ĥaosa Komputila Klubo (orig.: Chaos Computer Club) en Germanio. Dum la kongreso okazas multe da prelegoj kaj laborsesioj pri teĥnikaj kaj politikaj temoj.

Ĝi regule okazas je la fino de la jaro ekde 1984. La nuntempa dato (27a ĝis 30a Decembro) kutimas ekde 2005. La kongreso ekestis en 1984 en Hamburgo, translokiĝis al Berlino en 1998 kaj reen al Hamburgo en 2012. Dum la kongresoj antaŭ 2012, la kongresejo en Berlino estis troplenigita kun pli ol 4000 kongresanoj. En la ege pli granda kongresejo en Hamburgo, la 2012a kongreso havis pli ol 6000 kongresanoj kaj atingis novan rekordon da partoprenantoj.

Multaj prelegantoj estas anoj de la komunumo. La laboron plenumas libervolaj helpantoj nomataj la Ĥaosaj Anĝeloj (orig.: Chaos Angels). La kongreso celas malaltan enirkotizon por ke ankaŭ junuloj kaj studentoj povas partopreni.

Pliaj gravaj partoj de la kongreso estas la kodumejo (orig.: Hackcenter) kaj la asembleoj. En la kodumejo, centoj da kodumuloj eksploras kaj provas novan teĥnologiojn rilate al komputiloj kaj komputilaj retoj. La asembleoj estas duon-malfermitaj akumulaĵoj da tabloj, kie grupoj kaj individuoj povas kunlabori kaj interkonatiĝi en projektoj kaj laborsesioj. La asembleoj ekestis ĉe la kongreso en la jaro 2012. Ili kunigas la kodumejon kaj disajn ejojn rilatajn al grupoj kaj projektoj.

Ekde la 16a kongreso en la jaro 1999 ekzistas mallonga skribmaniero por ĉiu kongreso. Tiam, oni anstataŭigis „16a Chaos Communication Congress“ per la mallongigo „16C3“. Tiamaniere, ekzemple la 29a kongreso en la jaro 2012 fariĝis la „29C3“.