24-a de majo
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 24-a de majo estas la 144-a tago de la jaro (la 145-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 221 tagoj restas.
Je la 24-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 1013: Nokte de la 24-a/25-a de majo en Merseburg Henriko la 2-a kaj Boleslao la 1-a subskribis pactraktaton finanta longdaŭran germanan-polan militon (de 1007)
- 1086: Viktoro la 3-a iĝis papo
- 1283: Al Prago alvenis nova ĉeĥa reĝo, dekdujara Venceslao la 2-a
- 1337: Reĝo de Francio Filipo la 6-a konfiskante pro krimo al reĝo de Anglio Eduardo la 3-a la feŭdon Duklando Akvitanio kaŭzis la centjaran militon
- 1370: Danio kaj Hansa ligo packontraktis en Stralsund
- 1391: Betlehema Kapelo fondiĝis en Malnova Urbo de Prago
- 1430: Johana de Arko, kaptita de burgonjanoj, estis kontraŭ mono transdonita al angloj
- 1487: Reĝlando Britio: en katedralo de Dublino uzurpa Lambert Simnel kroniĝis kiel reĝo
- 1571: Armeo de Krimea Ĥanlando bruligis Moskvon - de 10 mil ĝis 80 mil loĝantoj pereis
- 1609: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa forlasis Vavelon en Krakovo kun sia familio kaj kortego - tiel okazis neformala translokiĝo de la ĉefurbo al Varsovio
- 1626: Ĝenerala direktoro de Nova Nederlando Peter Minuit aĉetis de Algonkenaj etnoj la insulon Manhatano
- 1667: Milito de Devolucio inter Francio kaj Hispanio komenciĝis - armeo gvidata de reĝo Henriko la 14-a invadis al Hispana Nederlando
- 1670: Reĝo de Francio Ludoviko la 14-a iniciatis per reĝa dekreto kreon de la hotelo de la Invalidoj
- 1681: Malfermo de la Sudfranca Kanalo, kiu kunligas la riveron Garono kaj la urbon Tuluzo kun Mediteraneo
- 1683: Inaŭguro de Muzeo Ashmolean apartenanta al la Universitato de Oksfordo - la plej malnova muzeo en la mondo
- 1689: Toler–Akto certigis protekton al protestantoj sur Britaj Insuloj - en la dokumento oni intence preterlasis katolikojn
- 1738: Kadre de anglikanismo estiĝis metodismo
- 1795: Franca registaro anoncis malpermeson kunveni al virinoj
- 1807: Prusa komandantaro subskribis kapitulacon de Gdańsk kontraŭ armeo de Napoleono
- 1810: Svedio: por eviti doganojn de Sundo komenciĝis konstruado de Göta-kanalo inter Kategato kaj Balta Maro
- 1810: Argentino komencis ribelon kontraŭ Hispanio, kiu finiĝis ses jarojn poste kun la formala sendependeco disde la hispana krono
- 1822: Ribelantoj sub gvido de generalo Antonio José de Sucre venkis batalon de Piĉinĉa, kio kaŭzis ke Ekvadoro sendependiĝis (de Hispanio)
- 1829: En Varsovio imperiestro Nikolao la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1832: Dum londona konferenco oni proklamis Reĝlandon Grekio
- 1844: Morsa kodo ekfunkciis - Samuel Morse sendis de Vaŝingtono ĝis Baltimore unuan mesaĝon per propre konstruita telegrafo
- 1846: Meksika-Usona Milito: generalo Zachary Taylor konkeris Monterejon
- 1859: Hungario: kun malfermo de la unua stacidomo Tiszai, Miskolc aliĝis al la fervoja trafiko
- 1866: Milito de la Trilanda Alianco: veno de kontraŭparagvaja koalicio en batalo de Tuyuti (apud rivero Parano)
- 1883: En Novjorko oni malfermis Broklinan Ponton, projektitan de John August Roebling en novgotika stilo el rustorezista ŝtalo - tiutempe la plej longa pendoponto en la mondo, simbolo de la urbo
- 1900: Rusia militŝipo Avrora surakviĝis
- Unua mondmilito
- 1918: Kadre de la Militkampanjo en Kaŭkazio komenciĝis la batalo de Karakilizo; venko de armenaj voluntuloj super turka armeo en Batalo de Sardarapat
- 1918: En Budapeŝto okazis premiero de la opero Burgo de la duko Blubarbo de Béla Bartók
- 1920: Tomáš Garrigue Masaryk la duan fojon elektiĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1923: Dua Pola Respubliko: ekfunkciis registaro de Wincenty Witos
- 1927: Tomáš Garrigue Masaryk la trian fojon elektiĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1928: Itala konstruisto de aerŝipoj Umberto Nobile atingis nordan poluson
- 1930: Angla aviadistino Amy Johnson alteriĝis en Darvino, iĝante unua virino fluginta sole de Britio al Aŭstralio
- 1931: Dua Pola Respubliko: en Raszyn (distrikto Pruszkowski), apud Varsovio ekestis elsendomasto, la plej alta kaj forta en Eŭropo
- 1932: Karl Wilhelm Reinmuth malkovris la asteroidon Apolono
- 1933: Kolumbia-perua milito finiĝis
- 1934: Tomáš Garrigue Masaryk la kvaran kaj lastan fojon elektiĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo pafmortigis en Firlej 86 polojn kaj 3 judojn alveturigitajn de Radom, akuzitajn pri posedo de armiloj kaj sabotado; Okcidenta Fronto: germana 10-a Kirasita Divizio atakis Calais kaj eniris la urbon - brita garnizono retiriĝis al citadelo, pola kaj brita destrojeroj apogis la defendantojn; pli oriente germanoj trarompis reziston de belgoj apud Kortrejko kaj konkeris Maubeuge kun Tournai
- 1941: Batalo de Kreto: tuttaga bombado de Iraklio fare de Luftwaffe; reĝo de Grekio kaj la registaro forlasis Kreton direkte al Egiptio; en Dania Markolo germana batalŝipo Bismarck sinkigis la britan krozoŝipon HMS Hood kun 1418 maristoj kaj oficiroj (krome po unu liniŝipo damaĝita)
- 1943: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis 170 polajn vilaĝanojn de Niemodlin en distrikto Kostopil; germana ĝendarmaro murdis en Krynki (proksime al Opatów) 75 personojn; Holokaŭsto: Josef Mengele eklaboris en germana koncentrejo Aŭŝvico, iĝante fifama ĉefkuracisto; pola submarŝipo "Dzik" (Apro) sinkigis en Meksika Golfo germanan cisternoŝipon kaj transportoŝipon; Atlantiko: germana admiralo Karl Dönitz post pluraj malsukcesoj de la germana mararmeo Kriegsmarine kun uzo de subakvaj armiloj ĉesigis atakadon de konvojoj; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Dortmund
- 1944: germana polico pafmortigis en ruinoj de varsovia geto 150 personojn; de Varsovio germanoj transportis 867 personojn al koncentrejo Stutthof; Referendumo en Islando rompis personan union kun Danio - la reĝlando iĝis respubliko; Itala Fronto: polaj taĉmentoj de Władysław Anders konkeris Piedimonte Matese
- 1945: Pacifiko: en norda Luzono usona 1-a Armea Korpuso post rompo de japana defendlinio konkeris Santa Fe ĉe ŝoseo n-ro 5
- 1945: Pollando: Korpuso pri Interna Sekureco estis fondita por kontraŭbatali polan subternan movadon; Lublinio: taĉmento de majoro Marian Bernaciak (200 soldatoj) tuttage batalis en vilaĝo Las Stocki (komunumo Końskowola) kontraŭ 680 soldatoj de la "popola regopovo" kun 5 kirasitaj veturiloj — pereis 16 NKVD-anoj kaj 10 milicanoj kun sekurecoficistoj; ordono de Supera Komandantaro de Pola Soldataro pri ekskludo de la 3-a Divizio de Infanterio el la konsisto de la 1-a Armeo de la Pola Soldataro kaj ĝia forsendo al Pollando
- 1945: En Pollando fondiĝis kvar altlernejoj, i.a. Teknika Universitato de Lodzo; dekreto pri rekonstruo de Varsovio
- 1956: La 6-a budhista koncilio okaze de la 2500-a datreveno de la "vekiĝo" de Sidarto Gotamo finiĝis
- 1956: Svislando: la 1-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Lugano
- 1961: Kipro iĝis membro de la Konsilio de Eŭropo
- 1964: 318 personoj pereis kaj pli ol 500 vundiĝis en tumulto post futbalmatĉo de Argentina nacia teamo de futbalo kun la perua en Limo
- 1970: En Kola duoninsulo (Sovetunio) oni komencis bori plej profundan truon en la mondo SG-3 kun profundeco de 12 226 m
- 1972: Okcidentgermana Frakcio de Ruĝa Armeo (RAF) atencis en Heidelberg kontraŭ ĉefa sidejo de usona armeo en Eŭropo - 3 soldatoj pereis kaj 5 vundiĝis
- 1977: Malsatstriko de aktivuloj de la Komitato por Defendo de Laboristoj komenciĝis en Varsovia preĝejo, kies intenco estis liberigo de laboristoj kondamnitaj pro partopreno en protestoj en Radom kaj Ursus (nun kvartalo de Varsovio) kune kun membroj kaj kunlaborantoj de KDL, arestitaj post morto de Stanisław Pyjas
- 1981: Malkovro de la luno de Neptuno - Lariso
- 1989: Devigita migrado de Bulgario al Turkio komenciĝis
- 1991: Dum sekreta operaco pri evakuo de etiopaj judoj israela Boeing 747 transportis 1122 judojn (entute dum 36 horoj oni transportis 14 325 personojn)
- 1992: Ibrahim Rugova iĝis prezidento de Kosovo
- 1993: Eritreo fariĝis sendependa de Etiopio; ties prezidento iĝis Isaias Afewerki
- 1994: 4 farintoj de terorisma atenco kontraŭ World Trade Center en Novjorko estis kondamnitaj al puno po 240 jaroj de mallibero
- 1995: Usona filmo Batalema koro de aŭstraliano Mel Gibson aperis
- 1997: Ŝtono markanta geografian mezon de Eŭropo inter la vilaĝoj Purnuškės kaj Bernotai estis inaŭgurita - establita en 1989 de la franca Nacia Instituto pri Geografio
- 2000: Israela retiriĝo kaj kapitulaco de ties aliancitoj en la suda Libano post ofensivo de Hizbulaho
- 2000: Matematika Instituto de Clay en Usono prezentis 7 matematikajn miljarajn problemojn kun anonco de premioj po unu miliono da dolaroj por iliaj solvontoj
- 2001: Pollando: en Katowice oni inaŭguris Monumenton al Viktimoj de Katin
- 2001: Unua artikolo aperis en la ruslingva Vikipedio
- 2002: Monda premiero de la filmo de Roman Polański - La pianisto
- 2003: Prezidanto de litova politika partio Patrolanda Unio iĝis Andrius Kubilius
- 2004: Bingu wa Mutharika iĝis prezidento de Malavio
- 2005: Oskar Lafontaine, eksa ĉefministro de Sarlando kaj prezidanto de SPD, anoncis sian foriron de la partio kaj transiron al WASG (Laboro kaj Socia Justeco - la Balota Alternativo)
- 2006: Parlamento de memproklamita ŝtato Ĉednestrio abolis sian decidon de 1993 pri formo de konfederacio kun Moldavio
- 2008: La 53-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Beogrado
- 2009: Tsakhia Elbegdorj gajnis prezidentan balotadon en Mongolio
- 2010: Bulgarlingva Vikipedio atingis 100 000 artikolojn
- 2014: Papo Francisko komencis viziti la Sanktan Teron - de Jordanio, tra Palestina aŭtonomio ĝis Israelo por renkontiĝi kun patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a
- 2015: Pollando: Andrzej Duda venkis prezidentan baloton
- 2016: Binali Yıldırım iĝis ĉefministro de Turkio
- 2017: Lenín Moreno iĝis prezidanto de Ekvadoro
- 2022: En svisa Davos dum la Monda Ekonomia Forumo dediĉita i.a. al Ukrainio estinta prezidentino de Kroatio Kolinda Grabar-Kitarović ricevis Ordenon de la Blanka Aglo pro la iniciato de Intermaro el 2015, asocianta 12 ŝtatojn de Mez-Orienta Eŭropo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: en kelo de kolektiva loĝejo en Mariupolo oni trovis pli ol 200 korpojn; Finnlando nuligis interkonsenton kun Rosatom pri konstruado de nuklea centralo; EU interkonsentis laŭvicajn 500 mln da eŭroj por apogo de Ukrainio
Naskiĝoj
redakti- -15: Germaniko, membro de Juli-Klaŭdia dinastio, elstara generalo de Romia Imperio, konata pro sia kampanjo en Ĝermanio (m. 19)
- 1544: William Gilbert, angla fizikisto kaj inventisto, unu el kreintoj de la terminoj elektro kaj magnetismo (m. 1603)
- 1677: Kristiano Ludoviko, princo de Prusio el la dinastio Hohencolernoj (m. 1734)
- 1686: Gabriel Daniel Fahrenheit, germana fizikisto kaj inĝeniero, aŭtoro de la mezurunuo de temperaturo - grado farenhejta (m. 1736)
- 1687: Johann Gottfried Borlach, germana inĝeniero kaj salekspluatisto (m. 1768)
- 1721: Ferdinand Sterzinger, aŭstra eklezihistoriisto, juristo kanona kaj popolklerigisto (m. 1786)
- 1743: Jean-Paul Marat, franca politikisto dum la franca revolucio de 1789 (m. 1793)
- 1751: Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo, reĝo de Sardio (m. 1819)
- 1759: Wilhelm Friedrich Ernst Bach, germana komponisto el la familio Bach (m. 1845)
- 1763: Pierre-Gaspard Chaumette, membro de la franca revolucio (m. 1794)
- 1770: Ignaz Döllinger, germana anatomo (m. 1841)
- 1803: Charles Lucien Bonaparte, franca naturalisto kaj ornitologo (m. 1857)
- 1819: Viktoria, reĝino de Britio el Hanovra dinastio, kies longa regotempo estas nomata la viktoriana epoko (m. 1901)
- 1824: Gedeon Ladányi, hungara historiisto, profesoro (m. 1886)
- 1830: Aleksio Savrasov, rusa pentristo, instruisto de Isako Levitan, kunkreinto de la artista komunumo Peredviĵniki (m. 1897)
- 1842: Theodor Hagen, germana pentristo (m. 1919)
- 1843: Gyula Pungur, hungara ornitologo kaj entomologo (m. 1907)
- 1850: Rosa Junck, ĉeĥa instruistino de lingvoj, esperantistino, tradukistino kaj deklamistino, partoprenantino de UK 1905, italiginta la Fundamenton de Esperanto (m. 1929)
- 1851: Lajos Bartók, hungara dramisto, redaktoro (m. 1902)
- 1857: Lajos Molnár, hungara financfakulo, ĵurnalisto (m. 1905)
- 1870: Jan Smuts, sudafrika filozofo, militisto kaj ĉefministro (m. 1950)
- 1895: Marcel Janco, rumana-israela artisto kaj arkitekto (m. 1984)
- 1899: Kazi Nazrul Islam, bengala poeto, muzikisto kaj revoluciulo (m. 1976)
- 1900: Eduardo De Filippo, itala filma kaj teatra aktoro, dramaturgo, scenaristo, reĝisoro, verkisto kaj poeto, plej bone konata pro siaj verkoj en Napola lingvo (m. 1984)
- 1905: Miĥail Ŝoloĥov, sovetia Nobelpremiita verkisto (m. 1984)
- 1905: Margit Zánszky, rumania hungara redaktorino (m. 1973)
- 1914: Lilli Palmer, germana aktorino, elmigrinta (m. 1986)
- 1922: Orest Fedorońko, pola soldato de la Asocio de Armita Batalado-Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio (m. 1944)
- 1929: Gyula Dudás, rumania hungara ceramikisto, pentristo (m. 2015)
- 1931: Michael Lonsdale, brit-franca aktoro, reĝisoro, voĉartisto kaj pentristo (m. 2020)
- 1940: Péter Bokor, rumania hungara reĝisoro, verkisto (m. 2014)
- 1940: Iosif Brodskij, sovetia, usona poeto, tradukisto, eseisto, laŭreato de Nobel-premio pri literaturo (m. 1996)
- 1941: Bob Dylan, usona Nobelpremiita kantisto, komponisto, poeto, verkisto kaj kantaŭtoro
- 1945: Priscilla Presley, usona aktorino
- 1946: Irena Szewińska, pola kurtadistanca atletikistino, sepfoja medalistino de Olimpikaj Ludoj
- 1947: Mihály Sebestyén, rumania hungara historiisto, verkisto
- 1952: Zoltán Szabó, rumania hungara pentristo
- 1957: Áron Antal Tövissi, rumania hungara muzikisto, ĵurnalisto, redaktoro
- 1960: Kristin Scott Thomas, angla aktorino, BAFTA-venkintino
- 1973: Ruslana, ukraina kantistino, komponistino, dancistino
- 1978: Rose, franca kantverkistino, komponistino kaj kantistino
- 1987: Déborah François, belga aktorino franclingva
- 1988: Billy Gilman, usona kontreo-kantisto kaj kantaŭtoro
Mortoj
redakti- 1085: Gregorio la 7-a, papo, konata pro investitura kontroverso (n. ĉirkaŭ 1020)
- 1089: Lanfranc, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio
- 1136: Hugo de Payns, franca kruckavaliro, unua grandmajstro de la templanoj (n. ĉirkaŭ 1080)
- 1153: Davido la 1-a, reĝo de Skotlando, kiu setligis cistercianojn, templanojn kaj la Maltan Ordenon (n. 1084)
- 1377: Algirdas, grandduko de Litovio, filo de Gediminas (n. 1296)
- 1543: Koperniko, pola renesanca multfakulo, astronomo, matematikisto, juristo, ekonomikisto, stratego, astrologo, tradukisto, kreinto de la suncentrisma vizio de la universo (n. 1473)
- 1612: Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury, angla politikisto, malkovrinto de pulva konspiro (n. 1563)
- 1627: Luis de Góngora, hispana poeto de la Hispana ora epoko (n. 1561)
- 1725: Jonathan Wild, angla fama krimulo, satire priskribita de Henry Fielding, ekzekutita (n. 1682)
- 1734: Georg Ernst Stahl, germana kemiisto, kuracisto, alkemiisto, metalurgo (n. 1659)
- 1742: Filip Orlik, kozaka hetmano, poligloto (n. 1672)
- 1790: Gelasius Dobner, ĉeĥa historiisto, pianisto kaj piaristo (n. 1719)
- 1792: Jakob Michael Reinhold Lenz, germana poeto el la periodo Sturmo kaj impeto (n. 1751)
- 1817: Juan Meléndez Valdés, hispana politikisto kaj poeto, reprezentanto de klerismo, membro de Reĝa Akademio Hispana (n. 1754)
- 1848: Annette von Droste-Hülshoff, germana verkistino, tradukata en Esperanto (n. 1797)
- 1892: Alexander Campbell, kanada juristo kaj politikisto (n. 1822)
- 1898: Benedetto Brin, itala politikisto, plurfoja ministro kaj inĝeniero (n. 1883)
- 1909: Franz Pfanner, aŭstra misiisto (n. 1825)
- 1911: Dezső Bánffy, ĉefministro de Hungario klopodanta pri subpremo de la nacimalplimultaj movadoj (n. 1843)
- 1914: Martin Packness, dana Esperanto-vortaristo kaj eldonisto de esperantaĵoj en Vejle, iom vivanta en Kabprovinco (n. 1839)
- 1916: Czesław Chęciński, pola kuracisto, patologo kaj malariologo aplikinta farbigon per metilenbluo por ekvidi plasmodiojn de malario (n. 1851)
- 1933: Kálmán Palmer, hungara stenografo, verkisto, tradukisto (n. 1860)
- 1939: Aleksander Brückner, pola profesoro, slavisto, historiisto pri pola literaturo kaj historio (n. 1856)
- 1946: Imre Salusinszky, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1883)
- 1951: Judith Andrée-Hanslik, aŭstra klasika filologino
- 1957: Francisko Valdomiro Lorenz, ĉeĥa ĵurnalisto, redaktoro kaj pioniro de Esperanto vivanta ankaŭ en Brazilo, poligloto, mediumo, astrologo, spiritisto, framasono, spertulo pri alternativa medicino, filantropo, esperantiginto de Bhagavad-Gītā, aŭtoro de poezia antologio Diverskolora bukedo, tradukita de li el 40 lingvoj kaj de Voĉoj de poetoj el la spirita mondo (n. 1872)
- 1962: Eino Nieminen, finna lingvisto, slavisto, esploristo de la pola kaj balta lingvaro (n. 1891)
- 1965: David Smith, usona skulptisto faranta skulptaĵojn el metalo (n. 1906)
- 1972: Vilmos Várterész, hungara kuracisto kaj radibiologo (n. 1917)
- 1974: Duke Ellington, usona pianisto, komponisto, ĵaza orkestrestro, kreinto de la moderna svingo (n. 1899)
- 1984: Margaretha Reichardt, germana tekstila artistino de la Bauhaus-movado (n. 1907)
- 1990: András Mózes, rumania hungara eklezihistoriisto (n. 1904)
- 1993: Tibor Cseres, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1915)
- 1995: Harold Wilson, ĉefministro de Britio, kunkreinto de Open University, esperantisto (n. 1916)
- 2012: Ottó Szombati Gille, rumanihungara reĝisoro, poeto, dramisto (n. 1930)
- 2019: Murray Gell-Mann, usona Nobel-premiita fizikisto, membro de Usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj NASA (n. 1929)
- 2020: Jimmy Cobb, usona frapinstrumentisto de moderna ĵazo (n. 1929)
- 2020: Victor Sadler, brita-nederlanda esperantisto, direktoro de UEA kaj akademiano (n. 1937)
- 2023: Tina Turner, usona aktorino kaj kantistino de soulo (n. 1939)
- 2024: Walter Kappacher, aŭstra verkisto (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio
- Davido la 1-a, reĝo de Skotlando
- Vincento el Lerino, monaĥo, verkisto, Patro de la Eklezio
- Nord-Makedonio: Festo de la Sanktaj Cirilo kaj Metodo
- Nacia tago en Eritreo, tago de la sendependiĝo (1993)
- Eŭropa Tago de Naciaj Parkoj
- Bulgario: Tago de Edukado kaj Kulturo
La 24-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.