2577 Litva

asteroido

2577 Litva estas malgranda triopa marsrenkonta asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio.

2577 Litva
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 2577 Litva
Aliaj nomoj 1975 EE3; 1934 VY;
1954 JD; 1976 SA2
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Litovio vd
Malkovro
Malkovrinto Nikolaj Ĉerniĥ
Dato de malkovro 12-a de marto 1975
Loko de malkovro Nauĉno
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
284,881 Gm (1,904 AU)
245,705 Gm (1,642 AU)
324,057 Gm (2,166 AU)
Discentreco 0,138
Meza anomaliangulo 11,596°
Klinangulo 22,908°
Periodo 959,854 tagoj (2,628 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,58 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
182,630°
Argum. de periapsido 283,933°
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 4.4 km
Ĉefa korpo: 4 km
Rotacia periodo 0,1172 tago (2,813 horoj)
Geometria albedo 0.48
Observaj ecoj
Spektroklaso EU
Absoluta magnitudo 13,18
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 12-an de marto 1975 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la lando Litovio: "Litva" (Литва) en rusa lingvo.

Satelitoj redakti

Unua satelito redakti

Una satelito estis malkovrita la 28-an de februaro 2009 de B. D. Warner, P. Pravec, A. W. Harris, D. Higgins kaj C. Bembrick per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 11-an de oktobro 2009.

Tiu unua satelito havas diametron de ĉirkaŭ 1.4 km, orbitan duonan grandakson de proksimume 21 km kaj orbitan periodon de 1,495 ± 0,0004 tago (35,88 ± 0,0096 horoj). Ĝia rotacia periodo estas 5,6842 ± 0,0002 horoj (0,23684 ± 0,000008 tago).

Dua satelito redakti

Dua satelito estis malkovrita la 22-an de septembro 2012 de W. J. Merline, P. M. Tamblyn, B. D. Warner, P. Pravec, J. P. Tamblyn, C. Neyman, A. R. Conrad, W. M. Owen, B. Carry, J. D. Drummond, C. R. Chapman, B. L. Enke, W. M. Grundy, C. Veillet, S. B. Porter, C. Arcidiacono, J. C. Christou, D. D. Durda, A. W. Harris, H. A. Weaver, C. Dumas, D. Terrell kaj P. Maley per observoj elde la adaptiĝema optika teleskopo de la Observatorio W. M. Keck de Mauna Kea.

Tiu dua satelito havas diametron de ĉirkaŭ 1.2 km, orbitan duonan grandakson de 378 km kaj orbitan periodon de 214 tagoj. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2576 Yesenin2577 Litva2578 Saint-Exupéry