2602 Moore

asteroido

2602 Moore estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono.

2602 Moore
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 2602 Moore
Aliaj nomoj 1982 BR; 1931 JJ;
1942 HD; 1950 PE;
1969 TZ1; 1971 BA3;
1971 DD; 1975 FD;
1975 GM; 1976 SX6
Nomita laŭ Patrick Moore vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 24-a de januaro 1982
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
356,768 Gm (2,38 AU)
318,308 Gm (2,128 AU)
395,227 Gm (2,642 AU)
Discentreco 0,1078
Meza anomaliangulo 68,067°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 5,544°
Periodo 1345,204 tagoj (3,683 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
158,220°
Argum. de periapsido 65,450°
Terdistanco
- Minimuma

168,522 Gm (1,1265 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 9,6 km
Ĉefa korpo: 9,2 km
Rotacia periodo 0,1445 tago (3,467 horoj)
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,7
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 24-an de januaro 1982 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, apud Flagstaff (Arizono, Usono).

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la britan amatoran astronomon Sir Patrick Moore (1923-2012).

Orbito redakti

Ĝi estas en orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 19-an de majo 2018 de B. D. Warner kaj R. D. Stephens per observoj de ĝiaj lumaj kurboj elde la Center for Solar System Studies (CS3) en Landers (Kalifornio, Usono), anoncita la 20-a de septembro 2019.

Tiu satelito havas taksitan diametron de 2,6 km kaj orbitas kun duona grandakso de ĉirkaŭ 22 km kaj orbita periodo de 27,455 horoj (1,14396 tago), aliaj ecoj de tiu satelito estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2601 Bolonjo2602 Moore2603 Taylor