2754 Efimov
2754 Efimov estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono.
2754 Efimov | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2754 Efimov |
Aliaj nomoj | 1966 PD; 1933 WF; 1966 RB ;1973 YR1 |
Nomita laŭ | Mikhail Efimov vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Tamara Smirnova |
Dato de malkovro | 13-a de aŭgusto 1966 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Ukrainio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
333,306 Gm (2,228 AU) 255,922 Gm (1,711 AU) 410,690 Gm (2,745 AU) |
Discentreco | 0,2322 |
Meza anomaliangulo | 214,340° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 5,712° |
Periodo | 1214,717 tagoj (3,326 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,95 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
275,107° |
Argum. de periapsido | 91,241° |
Terdistanco - Minimuma |
107,955 Gm (0,7216 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 6,29 km Ĉefa korpo: 6,17 km |
Rotacia periodo | 0,1027 tago (2,4497 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Sa |
Absoluta magnitudo | 13,67 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 13-an de aŭgusto 1966 de la rusa astronomino Tamara Miĥajlovna Smirnova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno, tiam en Sovetunio, nun (de facto) en Rusio.
Nomo
redaktiĜia nomo honoras Miĥail Nikiforoviĉ Efimov, (cirile Михаил Никифорович Ефимов, 1881–1919), rusan pioniron de la aviado.
Orbito
redaktiĜi estas proksima de la orbita resonanco 3:10 kun la Tero.
Satelito
redaktiLa satelito estis malkovrita la 14-an de aŭgusto 2006 de D. Pray, P. Pravec, M. Pikler, M. Husarik, R. D. Stephens, G. Masi, R. Durkee kaj R. Goncalves per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj: malkovro anoncita la 4-an de septembro 2006.
Tiu satelito havas diametron taksatan je 1,23 km; ĝi orbitas je distanco de ĉ. 9,8 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,6152 ± 0,0004 tago (14,765 ± 0,01 h). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (2754) Efimov; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2753 Duncan | 2754 Efimov | 2755 Aviceno |