29-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | |||||
aranĝo de 2023 tagoj |
La 29-a de februaro estas la 60-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 306 tagoj restas.
La 29-a de februaro estas aldonita al la gregoria Kalendaro ĉiun kvaran jaron (superjaron), krom tiuj jaroj divideblaj per 100 sed ne divideblaj per 400. Do la jaroj 2000 kaj 1600 havis la aldonan tagon, sed 1900, 1800, kaj 1700 ne havis. En la ĉina kalendaro la tago okazas nur en la jaroj de Simio, Drako kaj Rato.
La temploko en diversaj landoj
La supertago estis origine la 24-an de februaro en la romia sistemo de taga numerado, kio ne estis rekta seninterrompa numerado de la unua tago ĝis la lasta tago de la monato.[mankas fonto] Kiam tiu kontinua numerado ekuziĝis, la 29-a de februaro komencis esti konsiderata supertago. En landoj, kie la koncepto de nomtago ne estas ĝenerale konata, ĝi verŝajne ne havas praktikan signifon. En superjaroj, februaro estas nur etendita al 29 tagoj kaj nature oni supozas, ke la "kroma" tago estas la 29-a de februaro. Sed en Svedio kaj Finnlando, ĝis 1996, la supertago estis markita kiel la 24-a de februaro, kaj la nomtagoj de la 24-a ĝis la 28-a de februaro estis translokitaj unu tagon poste en superjaroj. Ekzemple nomtago de Matti en Finnlando estis en normaljaroj la 24-a de februaro sed en superjaroj la 25-a de februaro.
Eventoj
Je la 29-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 888: Eŭdo la 1-a, grafo de Parizo, estis kronita en Compiègne kiel reĝo de frankoj, elektita de grandsinjoroj de Okcidentfranka imperio
- 1504: Luna eklipso - utiligita de Kristoforo Kolumbo sur Jamajko por ke timigitaj indiĝenoj donu nutraĵon
- 1644: Nederlanda velisto Abel Tasman komencis sian duan ekspedicion al Pacifiko
- 1692: Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem: oni riproĉas sorĉadon al knabino Sarah Good, maljunulino Sarah Osborne kaj hinda servistino nomata Tituba
- 1712: La 29-an de februaro sekvis la 30-a de februaro en Svedio por ĝustigi la svedan kalendaron al la julia kalendaro
- 1720: Sveda reĝino Ulrika Eleonora abdikis favore al sia edzo Frederiko kiu ekreĝis la 24-an de marto
- 1768: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: en Bar kreiĝis Bara Konfederacio de pola socia tavolo ŝlaĥta "por savo de Patrujo, defendo de kredo kaj libereco" kaj kontraŭ la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski apogata de la armeo de la Rusia Imperio — unua nacia ribelo
- 1796: Nacia Biblioteko de Portugalio fondiĝis
- 1880: Gotard-tunelo traborita - konstruita por la Gotard-Fervojo, tra la masivo kun la sama nomo en la Svisaj Alpoj
- 1880: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Aŝero
- 1892: Sankt-Peterburgo (Florido) oficiale fondiĝis
- 1892: Interkonsento inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono pri ĉasado de ordinaraj fokoj sur Beringa maro
- 1916: Infanlaboro: en Suda Karolino, la minimuma labor-aĝo en fabrikoj, muelejoj kaj minejoj kreskis de 12 ĝis 14 jaroj
- Unua mondmilito:
- 1916: Oceanio: Tokelao estis aneksita de Brita imperio
- 1918: Bulgario subskribis batalhalton
- 1920: Oni voĉdonis konstitucion de Ĉeĥoslovakio
- 1920: Hungara reĝlando reproklamita - kun admiralo Miklós Horthy kiel regento
- 1920 Defendministro Gustav Noske malfondis Mararmean brigadon von Loewenfeld - rezulte estiĝis puĉo de Kapp kontraŭ la Vajmara Respubliko
- 1936: Dua Pola Respubliko: oni finis konstruon de aertelfero de Zakopane ĝis la Kaspra pinto apud la pola-slovaka landlimo en Okcidentaj Tatroj
- 1940: Afrikusona aktorino kaj kantistino Hattie McDaniel kiel unua nigra aktorino gajnis Oskar-premion, pro sia rolo en la filmo Forigita per la vento
- 1940: En Berkeley, pro la milito, fizikisto Ernest Orlando Lawrence ricevis Nobel-premion por 1939 de la sveda konsulo en San-Francisko
- Dua mondmilito:
- 1940: germanoj pafekzekutis en Skarżysko-Kamienna 360 membrojn de subtera organizaĵo "Orzeł Biały" (Blanka Aglo); Finnlando komencis pacnegocon pri la fino de la Vintra milito kun Sovetunio
- 1944: Volinia masakro: nokte de la 28-a/29-a de februaro taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kun helpo de ukrainoj masakris 156 polojn en vilaĝo Korościatyn kaj apuda fervojstacio (nun en Ternopila provinco); Pola Rezistomovado: 3 plotonoj de la 1-a bataliono de "Ryś" el areo Hrubieszów frakasis ukrainan taĉmenton kaj memdefendon en Prehoryłe - 40 ukrainoj pereis, la vilaĝo bruliĝis; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Sokołów Podlaski pripafis kaj eksplodigis trajnon de Wehrmacht sur la fervojlinio Łuków-Siedlce; Minska regiono: kavalerio de Stołpce-Grupiĝo batalis kontraŭ sovetaj partizanoj
- Pacifika Fronto: bataloj pri Admiralaj Insuloj (Bismarkoj) komenciĝis - usona ŝiparo elŝipigis kavalerian regimenton sur la insulo Los Negros; Orienta Fronto: trupoj de 2-a Balta Fronto liberigis Novorĵev
- 1952: Insulo Helgoland revenis al Okcidenta Germanio
- 1956: En Kamboĝo Norodom Sianuk iĝis ĉefministro
- 1956: Prezidanto de Usono Dwight D. Eisenhower anoncis sian duan oficperiodon
- 1960: Maroko: tertremo preskaŭ tute detruis la sudan urbon Agadir
- 1960: Unua Playboy-klubo malfermiĝis kun vivaj "kunikloj"
- 1964: Armitaj Fortoj de Usono sekrete disvolvas ĉasaviadilon A-11
- 1968: Brita astrofizikistino Jocelyn Bell Burnell informis pri malkovro de unua pulsaro
- 1988: Ĉefepiskopo de Sud-Afriko Desmond Tutu estis arestita dum 5-taga manifestacio kontraŭ apartismo
- 1988: Azerbajĝano: pludaŭro de kontraŭarmena pogromo de Sumgait (41 armenoj pereis, pli ol 2 mil vundiĝis)
- 1988: Irako elpafis kvin longdistancajn misilojn al Teherano - la atakoj ripetiĝas ĉiutage
- 1992: Unua tago de porsendependa referendumo en Bosnio kaj Hercegovino
- 1996: Bosnia milito: post 4 jaroj finiĝis sieĝo de Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, flanke de Serba Respubliko kaj Jugoslavia Popola Armeo
- 1996: Registaro de Usono konsentis pagi rekompencon pro 248 civitanoj de Irano, kiuj pereis pro erara pafalterigo de la irana aviadilo Airbus A300 fare de krozŝipo USS Vincennes la 3-an de julio 1988 super la Persa Golfo
- 1996: Peruo: aviadila akcidento en Andoj mortigis 123 homojn
- 2000: Dua Ĉeĉenia milito: 84 rusiaj paraŝutistoj pereis en atako de ĉeĉenaj separistoj kontraŭ gardejo apud vilaĝo Ulus-Kert
- 2000: Oni publikis programaran lingvon R en la versio 1.0.0 sufiĉa por produktada uzo
- 2000: Usono: en bazlernejo apud Flinto sesjara lernejano pafmortigis sesjaran samklasanon - la plej juna viktimo kaj la plej juna krimulo
- 2004: Haitio: Jean-Bertrand Aristide post tumulto demisiis kiel prezidento
- 2004: La Mastro de l' Ringoj (filma serio): novzelanda filmo La Mastro de l' Ringoj: La Reveno de l' Reĝo ricevis 11 Oskar-premiojn
- 2008: Milo Đukanović la trian fojon iĝis ĉefministro de Montenegro
- 2012: Inaŭgura futbal-matĉo Pollando-Portugalio (0:0) sur Nacia Stadiono en Varsovio
- 2016: En Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco tibeta monaĥo Kalsang Wangdu sinbruliĝis protestante kontraŭ politiko de la regopovoj de Ĉina Popola Respubliko pri tibetanoj
- 2016: Dum la 88-a disdonado de Oskar-premioj la filmo Filo de Saul de hungara reĝisoro László Nemes Jeles akiris Akademian premion por la plej bona fremdlingva filmo - la filmo pritraktas hungaran judon laborantan en Sonderkommando ĉe la koncentrejo Aŭŝvico
- 2016: En Pollando la registaro de Rajto kaj Justeco decidis pri konstruo de la Muzeo al Anatemitaj Soldatoj kaj Politikaj Malliberuloj en Pola Popola Respubliko
Naskiĝoj
- 1468: Paŭlo la 3-a, papo (m. 1549)
- 1528: Domingo Bañez, hispana teologo, dominikano, kontribuinta al reformo de la Gregoria kalendaro (m. 1604)
- 1752: Georg Wilhelm Lorsbach, germana orientalisto, teologo kaj pedagogo (m. 1816)
- 1784: Leo von Klenze, germana arkitekto, pentristo kaj verkisto (m. 1864)
- 1784: Mózes S. Pataki, hungara dramtradukisto, filologo (m. 1815)
- 1792: Gioachino Rossini, itala operkomponisto (m. 1868)
- 1820: Lewis Swift, usona astronomo (m. 1913)
- 1832: Mór Wahrmann, hungara komercisto kaj politikisto, unua juddevena parlamentano (m. 1892)
- 1864: Josef Svatopluk Machar, ĉeĥa lirika poeto (m. 1942)
- 1872: Rusztem Vámbéry, hungara juristo, advokato, ĵurnalisto, politikisto, framasono, diplomato, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1948)
- 1872: Fjodor Postnikov, rusia, soveta militinĝeniero, prezidanto de la unua oficiala Esperanto-asocio Espero en Petrograd, Vladivostoka Esperanto-grupo kaj organizanto de la unua Esperanta rondo en Berkeley, kontribuanto al "La Esperantisto", "Lingvo Internacia", membro de Amerika Esperanto-Akademio, frato de Aleksandr Postnikov (m. 1952)
- 1872: Kabe, pola okulisto, Esperanto-vortaristo, tradukisto kaj verkisto de Esperanto-literaturo, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (m. 1959)
- 1784: Leo von Klenze, germana novklasika arkitekto, pentristo kaj verkisto (m. 1864)
- 1888: Einari Merikallio, finna ornitologo
- 1892: Vilmos Apor, hungara romkatolika episkopo en Győr, protektanta judojn, pafmortigita de soveta soldato, beatigito (m. 1945)
- 1896: Leon Ptasznik, pola kapitano de infanterio, murdita (m. 1940)
- 1896: Morarji Desai, ĉefministro de Barato, jogano, vegetarano (m. 1995)
- 1900: Giorgos Seferis, greka Nobelpremiita poeto, lirikisto, tradukisto kaj diplomato, kritikisto de diktaturo de la koloneloj (m. 1971)
- 1904: Jimmy Dorsey, usona ĵaza muzikisto, klarnetisto kaj saksofonisto (m. 1957)
- 1904: Árpád Macskásy, hungara maŝininĝeniero, profesoro (m. 1977)
- 1908: Balthus, franca pentristo kaj ilustristo (m. 2001)
- 1924: Aldo de' Giorgi, itala librotenisto, Esperanto-verkisto, literatura redaktoro de "Heroldo de Esperanto" kaj redaktoro de "L'Esperanto", juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj ano de la juĝkomisiono de Fondaĵo Grabowski,honora membro de UEA (m. 2003)
- 1928: Joss Ackland, angla aktoro
- 1928: Albert Kovács, rumania hungara estetikisto, krikisto, literaturhistoriisto (m. 2015)
- 1940: Patriarko Bartolomeo la 1-a, greka patriarko de Konstantinopolo
- 1960: Khaled, alĝeria kantisto, majstro de nacia kantadstilo rai
- 1960: Anthony Robbins, usona memhelpa verkisto
- 1972: Pedro Sánchez Pérez-Castejón, hispana politikisto kaj ekonomikisto, gvidanto de Hispana Laborista Socialista Partio
- 1976: Katalin Kovács, hungara kajakistino
- 1988: Benedikt Höwedes, germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo
Mortoj
- 468: Hilario, papo, teologo, sanktulo
- 992: Oswald de Worcester, ĉefepiskopo de Jorko kaj episkopo de Worcester, Anglio
- 1212: Hōnen, japana monaĥo, fondinto de la skolo de Purlanda Budhismo (n. 1133)
- 1680: Johann Heinrich Schmelzer, aŭstra violonisto kaj komponisto (n. 1623)
- 1792: Johann Andreas Stein, germana konstruisto de muzikinstrumentoj (n. 1728)
- 1868: Ludoviko la 1-a, reĝo de Bavario (n. 1786)
- 1884: Władysław Kluger, pola inĝeniero, konstruisto de transalpa fervojo, esploristo de indianaj kulturoj (n. 1849)
- 1904: Henri Joseph Anastase Perrotin, franca astronomo (n. 1845)
- 1944: Pehr Evind Svinhufvud, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1861)
- 1952: Arthur Rehbein, germana ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1867)
- 1952: Ákos Navratil, hungara ekonomikisto, juristo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1875)
- 1956: Simón Radowitzky, ukrain-argentina anarkiisto (n. 1891)
- 1972: Pietro Ubaldi, itala instruisto, verkisto, filozofo, kristana pensulo, poligloto (n. 1886)
- 1976: Ota Ginz, ĉeĥoslovaka oficisto, cionisto, aktivulo de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, kunredaktoro de Ĉeĥoslovaka antologio, donacinta sian libraron al la Biblioteko Hector Hodler, tradukisto en Esperanton kaj el Esperanto kiel Fine! Nun mi komprenas la radion! (n. 1896)
- 1976: Izaak Opatowski, pola inĝeniero kaj matematikisto (n. 1905)
- 1992: Ferenc Karinthy, hungara lingvisto, raportisto, verkisto kaj tradukisto (n. 1921)
- 1996: Károly Kós, hungara etnografo kaj verkisto (n. 1919)
- 2000: Elemér Nagy, hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1920)
- 2012: Davy Jones, angla rokmuzikisto, kantaŭtoro kaj aktoro (n. 1945)
- 2020: Hans Eichhorn, aŭstra verkisto kaj fiŝkaptisto (n. 1956)
Specialaj tagoj kaj festoj
Interesaĵoj
- Kelkfoje ekzistis tago de la 30-a de februaro
- La 29-a de februaro kiel la sama tago de la semajno ripetiĝas ĉiun 28-an jaron:
Tagoj de semajno
La 29-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1604 1632 1660 1688 1728 1756 1784 1824 1852 1880 1920 1948 1976 2004 2032 2060 2088;
- Lundo en jaroj: 1588 1616 1644 1672 1712 1740 1768 1796 1808 1836 1864 1892 1904 1932 1960 1988 2016 2044 2072;
- Mardo en jaroj: 1600 1628 1656 1684 1724 1752 1780 1820 1848 1876 1916 1944 1972 2000 2028 2056 2084;
- Merkredo en jaroj: 1584 1612 1640 1668 1696 1708 1736 1764 1792 1804 1832 1860 1888 1928 1956 1984 2012 2040 2068 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1596 1624 1652 1680 1720 1748 1776 1816 1844 1872 1912 1940 1968 1996 2024 2052 2080;
- Vendredo en jaroj: 1608 1636 1664 1692 1704 1732 1760 1788 1828 1856 1884 1924 1952 1980 2008 2036 2064 2092;
- Sabato en jaroj: 1592 1620 1648 1676 1716 1744 1772 1812 1840 1868 1896 1908 1936 1964 1992 2020 2048 2076.