Trilanda Renkontiĝo de GEJ

semajnfina junulara Esperanto-aranĝo en la 2000-aj jaroj
(Alidirektita el 3-L-T)

La Trilanda Renkontiĝo de GEJ (germane Dreiländertreffen, mallonge 3-L-T) estis semajnfina aranĝo de Germana Esperanto-Junularo, kiu okazis en la 2000-aj jaroj. Ĝi celis vigligi la Esperanto-Junularon en la tri federaciaj landoj Baden-Virtembergo, Hesio kaj Rejnlando-Palatinato. La aranĝo okazis ĉiujare en majo aŭ junio en unu el tiuj tri federaciaj landoj; tamen kompreneble ankaŭ partoprenantoj el aliaj partoj de Germanio kaj el eksterlando estis bonvenaj.

En la aranĝo okazis prelegoj, ludoj kaj ekskursoj. Krome ĉiam ekzistis Esperanto-kurso por komencantoj, ĉar kutime kvarono de la (ĝis nun ĉiam inter 16 kaj 50) partoprenantoj estis novuloj.

Jaro Loko Rimarkoj
2008 Bingen am Rhein  
2007 Idar-Oberstein  
2006 Cochem  
2005 Baden-Baden  
2004 Heppenheim plej granda 3-L-T (50 partoprenantoj)
2003 Heidelberg  
2002 Sankt Goar apud Loreley
2001 Neustadt an der Weinstraße  
2000 Heppenheim 1-a Trilanda Renkontiĝo

Eksteraj ligiloj redakti