3-a arondismento de Parizo
La 3-a arondismento (france IIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj estas unu el la plej malvastaj arondismentoj de la franca ĉefurbo (pli malgranda estas nur la 2-a arondismento).
3-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
arondismento municipa city district (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75103 [+] | ||
Poŝtkodo | 75003 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 793 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 28 028 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 52′ N, 2° 22′ O (mapo)48.8640272.361531Koordinatoj: 48° 52′ N, 2° 22′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,17 km² ( 117 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paris 3e arrondissement [+] | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 3-a arondismento enhavas la nordan parton de la mezepoka kvartalo Le Marais, hodiaŭ konata kiel geja centro.
Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 32 793 loĝantoj sur areo de 1,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 028 loĝantoj/km².
Vidindaĵoj
redakti- Le Marais (la alia parto de tiu kvartalo troviĝas en la 4-a arondismento de Parizo)
- Conservatoire national des arts et métiers (universitato)
- Musée des Arts et Métiers
- Hotelo Soubise
- Muzeo Carnavalet
- Muzeo Picasso