3-a simfonio (Mahler)

La 3-a simfonio en d-minoro de Gustav Mahler estas simfonio en ses movimentoj por granda orkestro, aldosoloo, knaba ĥoro kaj virina ĥoro.

La simfonio estas kun proksimuma daŭro de 95 Minuten la plej longa verko de Mahler kaj apartenas (krom la Gothic Symphony de Havergal Brian) al la plej longaj simfonioj iam komponitaj.

kiel jam lia 2-a simfonio la 3-a apartenas pro la uzado de la kantvoĉo al la ĝenro de la simfonikantato: la 4-a movimento estas orkestrolido por aldo-soloo, la 5-a movimento kantateca komponaĵo por virina kaj knaba ĥoroj kaj aldosoloo.

Ekesto kaj akceptohistorio redakti

La 3-a simfonio ekestis inter 1893 kaj 1896. La unua prezentado de la kompleta simfonio okazis la 9-an de junio 1902 ĉe la 38-a sonartista festivalo en Krefeld. Mahler dirigentis la Urban Kapelon Krefeld kaj la Gürzenich-Orkestro je Kolonjo. Louise Geller-Wolter kantis la aldosoloon.

Jam antaŭe foje unuopaj movimentoj de la simfonio estis prezentitaj: la 2-a movimento la 9-an de novembro 1896 en Berlino de la Berlinaj Filharmoniistoj sub Arthur Nikisch; la 9-an de decembro 1896 Felix Weingartner ankaŭ direktis la 2-an movimenton en Hamburgo. La 21-an de januaro 1897 Nikisch direktis prezentadon de la 2-a movimento en Lepsiko, kaj la 9-an de marto 1897 Felix Weingartner direktis en Berlino la duan, trian kaj sesan movimentojn. La „florpeco“ (2-a movimento) krome estis prezentita de Mahler (Budapeŝto, 31-an de marto 1897), Josef Grossmann (Frankfurto ĉe Majno, 2-an de marto 1898) kaj de Ferdinand Löwe (Vieno, 3-an de marto 1898). Inter 1902 kaj 1907 Mahler mem prezentis la simfonion entute 15 fojojn, lastan fojon en Berlino la 14-an de januaro 1907.

Ensemblo redakti

Orkestro:
4 flutoj, (ĉiuj ankaŭ fluteto), 4 hobojoj (4-a ankaŭ angla korno), E♭-klarneto, 4 klarnetoj en B♭ kaj A (4-a ankaŭ 2-a E♭-klarneto), 4 fagotoj (4-a ankaŭ kontrafagoto),
8 kornoj, 4 trumpetoj (1-a kiel eble ankaŭ korneto), 4 trombonoj, tubjo,
timbaloj (2 ludantoj), frapinstrumentoj, 2 harpoj,
arĉistaroj (forte ekipita).

En la foro: flugilkorno, pluraj tamburetoj

Kantistoj: aldosoloo, virina ĥoro

Alten lokitaj: 4 agorditaj tubsonoriloj, knaboĥoro

Verkpriskribo redakti

En sia finfina formo la simfonio havas ses movimentojn:

  1. Kräftig. Entschieden. (forte, decidite)
  2. Tempo di Menuetto. Sehr mäßig. Ja nicht eilen! (menuetotempo. Tre modeste. Ja ne rapidi!)
  3. Comodo. Scherzando. Ohne Hast. (Komode. Skercando. Sen hasto)
  4. Sehr langsam. Misterioso. Durchaus ppp. [Malrapidege. Mistere. Nepre ppp] (aldosoloo) „O Mensch gib Acht“ (Friedrich Nietzsche)
  5. Lustig im Tempo und keck im Ausdruck. [Gaje laŭ tempo kaj aŭdace laŭ esprimo] (aldosoloo, virina kaj knaba ĥoroj) „Es sungen drei Engel“ (Des Knaben Wunderhorn)
  6. Langsam. Ruhevoll. Empfunden (Malrapide.Trankvile. Sentate

Mahler grupigis ĉi tiun movimentan sinsekvon en du „sekciojn“, je kiu la multege plej longa unua movimento (ĉ. duona horo) sole konsistigas la unuan sekcion kaj la sekvaj kvin kune la duan. Dum prezentadoj do oni faras plejofte klaran paŭzon inter la „sekcioj“, kiu estas diktita de Mahler en la partituro.

Al siaj unuaj kvar simfonioj ekzistas de Mahler en tre diversaj formoj iaspecaj programoj, kiuj servu al la aŭskultantoj kiel „vojmontrilo“ por la etosa enhavo. [1] En la tria simfonio ĉi tiu programo konsistis el titoloj por la unuopaj movimentoj:

  1. „Pajno vekiĝas. La somero enmarŝas“
  2. „Kion rakontas al mi la floroj sur la herbejo“
  3. „Kion rakontas al mi la bestoj en la arbaro“
  4. „Kion rakontas al mi la homo“
  5. „Kion rakontas al mi la anĝeloj“
  6. „Kion rakontas al mi la amo“

Ĉi tiujn programecajn titolon oni rezignis jam antaŭ la publikado de 1898.

En la origina planado Mahler antaŭvidis sepan movimenton, „Kion raktontas al mi la infano“. Ĉi tiun li tamen poste eligis kaj faris el ĝi sub la titolo „La ĉiela vivo“ la finalmovimenton de la 4-a simfonio.

La unua movimento havas eksternormajn mezurojn; Mahler komponis ĝin laste, ĝi estas la t.n. dolorfilo, kun kiu li tre luktis. Precipe sur tiun movimenton rilatas la memeldiro de Mahler: „Vera teruro tuŝas min, kiam mi vidas, kien tio iras, kiu vojo estas rezervita al la muziko, kaj ke mia fariĝis la tasko, esti la portanto de ĉi tiu giganta verko.“ La dua movimento estas menueto, la tria skreco, en kiu Mahler citas abunde el unu el siaj „Wunderhorn“-lidoj nome la lido „Ablösung im Sommer“, tamen en nur instrumenta formo. En la trio de de la tria movimento aŭdeblas du poŝtkorno-solooj, kiuj citas sonojn el la trivialmuziko kaj pro tio estis multe kritikitaj same kiel admiritaj. La kvara movimento enhavas, kantata de la aldosoloo poemon de Friedrich Nietzsche, La somnambulokanto de Zaratuŝtro „Atentu, hom'!“ el Jen diris Zaratuŝtro:

Atentu, hom'!
Kion diris meznokto?
Mi dormis!
Profundsonĝis, vekiĝis mi!
Profundas mond',
Pli profunda ol pensis tag'!
Profunda! hom'!
Profundas ve'!
Em' pli profunda ol sufer'!
Ve' diras – for!
Volas eternon ĉiu em',
profundegan eternecon!

La kvina movimento enhavas la kanton „Es sungen drei Engel“, ankaŭ muzikigo de teksto el Des Knaben Wunderhorn, je kiu la knaboĥoro i.a. entonigas „bim-bam“ kaj eksonas „sonoriloj el la alto“ (Origine Es sungen drei Engel estis parto de la Wunderhorn-muzikigoj de Mahler).

Tri anĝeloj faris kantaĵon de miel'
kun ĝojo ĝi sonis beate al ĉiel'.
Jubilis gaje je tio la tri:
Petro, senpeka estas li!

Kaj kiam ĉetable sidis Jesu',
vespermanĝis kun la disĉiploj dek du,
jen diris Jesu': "Kial staras ja vi?
Se vidas mi vin, devas plori mi!"

"Kial mi ne ploru, vi bonkora Di'?
Mi vundis la dek ordonojn de Vi!
Amare ploranta mi iras for!
Kompatu min, vi indulgema kor'!"

"La Dek Ordonojn vi ja malobeis, ĉu?
Do preĝu al Di', kliniĝu genu',
Se vi Lin amas je ĉiu tag'
Vin savos ĉielaj ĝojoj el la plag'"

La ĉiela ĝoj' estas beata urb', nu,
La ĉiela ĝoj' havas finon ne plu
La ĉiela ĝoj' preta per Jesu' labor',
Al Petro kaj ĉiuj do atendas favor'.

La sesa movimento estas nur instrumenta adaĝo

Pro sia longeco kaj la granda nombro de bezonataj kunagantoj (kun ĥoroj kun klare pli ol 150 kantistoj) oni prezentas la verkon relative malofte en koncertoj, sed ĝuste pro tio multaj dirigentoj rigardis ĝin kiel defio kaj prezentis ĝin kiel brilaĵo.

Variaĵoj redakti

John Neumeier koreografiis baleton pri tio kaj prezentis ĝin per la Hamburga Baleto.

La lastan movimenton oni utiligis kiel fonmuziko en sekvo de la televidserio Call to Glory.

Quellen redakti

  1. Letero de Mahler al Richard Batka de 18-a de novembro 1896. Citite laŭ: Herta Blaukopf (Hrsg.): Gustav Mahler – Briefe. Dua, denove revidita eldono. Zsolnay ,Vieno 1996, ISBN 3-552-04810-3, S. 202 f.

Literaturo redakti

  • Paul Bekker: Gustav Mahlers Sinfonien. H. Schneider, Tutzing 1921.
  • Constantin Floros: Gustav Mahler. Band 3: Die Symphonien. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1977, ISBN 3-7651-0210-5.
  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Bärenreiter, Kassel und dtv, München 2001, ISBN 3-7618-1533-6.

Eksteraj ligiloj redakti