3-a simfonio (Schumann)

La 3-a simfonio en E♭-maĵoro op. 97 (Rejnlanda simfonio) de Robert Schumann ekestis inter la 7-a de novembor kaj la 9-a de decembro 1850. Kronologie ĝi do estas la lasta simfonio de Schumann, ĉar li komponis la simfonion d-minora op. 120, en 1851 publikigita en prilaborita versio, kiu estas nombrata kiel lia kvara, jam en 1841. La titolo Rejnlanda Simfonio atentigas pri tio, ke la verko ekestis mallonge post la transloĝiĝo de la du Schumann de Dresdeno al Duseldorfo. La eŭforia animstato, en kiun metis la transloĝiĝo la komponiston, respeguliĝas en la vivoĝoja baza humoro de la verko, ofte interpretata kiel spegulo de "rejnlanda gajeco". La kromnomo de la simfonio ne devenas de Schumann mem, tamen revenas i.a. sur lian eldiron, ke la verko estas inspirita per la impreso, kiun faris la Katedralo de Kolonjo sur lin.

Rejnpanoramo kun Katedralo de Kolonjo (dekstre) ĉ. 1856, ses jarojn post la ekesto de la simfonio.

Ekesto redakti

En septembro 1850 Robert kaj Clara Schumann transloĝiĝis kun siaj gefiloj al Duseldorfo. Post kiam al Robert Schumann en Saksio estis malebligita daŭra dungiteco, li nun povis ekokupi postenon kiel Urba muzikdirektoro sukcede de Ferdinand Hiller. Dum kiam li en Lepsiko kaj Dresdeno ricevis nur malmultan rekonon, la duseldorfanoj kore akceptis lin: Ĉe lia alveno li estis salutata far la ĥoro, kiu enstudintis pecojn de li, per serenado, kaj venontan tagon li estis bonvenata per oficiala solenaĵo.

Ĉi tiu afabla akcepto kaj la ĝojo pri lia nova laborkampo metis Schumann-on en eŭforian humoron, tiel ke li tuj transformis la impresojn de sia nova ĉirkaŭaĵo en muzikon: en oktobro li sindediĉis komence al sia violonĉelkonĉerto en a-minoro op. 129, ekde la 7-a de novembro li ekverkis novan simfonion. Estas dokumentite eldiro de la komponisto, ke la vidaĵo de la Katedralo de Kolonjo inspiris lin je la ekesto de la verko. Schumann estis vizitinta la tiutempe ankoraŭ nefinitan konstruaĵon la 29-an de septembro unuan fojon, la 5-an kaj 6-an de novembro li staciis duan fojon en Kolonjo. La simfonio post tio ekestis ene de tre mallonga tempo: la skizon de la unua movimento Schumann verkis en du tagojn daŭra kreoekstazo. Post kiam la preparoj por abonokoncerto la 21-an de novembro devigis lin, forlasi la verkadon pri sia simfonio, li komponis kaj instrumentadis la restajn movimentojn pokaze ene de malmultaj tagoj, tiel ke la tuta verko jam la 9-an de decembro estis finfarita.

Se oni pretervidas la prilaboradon de la jam en 1841 unuafoje prezentita simfonio en d-minoro, la tria restis ankaŭ la lasta simfonio de Schumann: La komenca eŭforio baldaŭ ŝanĝiĝis en malkontenton pri la nefidindeco de ĥoro kaj orkestro. Ankaŭ la publiko fariĝis al Schumann pli kritikema, alvenis gravaj sanaj problemoj, supozeble sekve de frua sifiliso-infektiĝo. Komence de 1854, tutcerte tri jarojn post la unua prezentado de la tria simfonio, Schumann provis sinmortigi saltante en la Rejnon, li mortis du jarojn poste en flegejo.

Pri la muziko redakti

Kvankam la influo de la nova ĉirkaŭaĵo sur la tria simfonio povas validi kiel certa kaj la nomo "Rejnlanda" per tio estas pravigebla, ne estus laŭ la senco de Schumann, kompreni ĝin programmuzike: La muziko ne tonpentre priskribas la Rejnon aŭ la katedralon, sed respeguligas la kun tio ligitajn humorojn. En 1835 Schumann skribis en ĉi tiu senco al Wilhelm Taubert:

„Je kiu maniero ekestas komponaĵoj, ne estas esence. Plejofte tion la komponistoj mem ne scias. Ofte ekstera bildo plukondukas, ofte unu tonsekvo reelvokas tion. Restas la ĉefa afero, ke rezultas bona muziko, kiu ĉiam kontentigas ankaŭ nur kiel muziko.“[1]

Muzike Schumann celis je sia tria simfonio, atingi kompreneblecon pli facilan ol havis liaj antaŭaj simfoniaj verkoj. Sur ĉi tiun intencon eble reiras ankaŭ la fakto, ke Schumann elektis por la simfonio unuafoje germanajn movimentnomojn. Kelkaj movimentoj en la manskribaĵo kaj en la programkajero de la unua prezentado portis eĉ titolojn, kiuj montras sur intencita efiko, kiujn Schumann tamen antaŭ la presado forigis. En 1842 li skribis:

„Ne bona signo por muziko estas ĉiam, se ĝi bezonas titolon; ĝi tiam ne fontis el la interna profundeco, sed stimulas nur per iu ajn ekstera perado.“[2]

Male al la kutima kvarmovimenta formo la simfonio estas plilarĝigita per kvina movimento, tamen sen fariĝi per tiu nekutime longa: Aparte la tria movimento estas mallonga, tiel ke kompleta prezentado daŭras entute ĉ. 35 minutojn. La ensemblo postulas simfoniorkestron kun arĉinstrumentoj, pokaze duoble okupitaj flutoj, hobojoj, klarnetoj, fagotoj, valvokornoj kaj trumpetoj, tri trombonoj kaj timbaloj.

Unua movimento: „Lebhaft“ (vigla) redakti

 
Jam en la unuaj taktoj de la ĉeftemo la notbildo montras klare la ŝanĝon inter triaj kaj duaj akcentadoj, samkiel la grandajn intervalsaltojn.

La unua movimento komencas per sia esprimplena, impeta ĉeftemo. Kvankam notita en 3/4-takto, la temo komence estas akcentata hemiole en duogrupoj. Nur en takto 7 ĝi ŝanĝiĝas en laŭtaktan ritmon, por en takto 14 denove reveni al la hemioloj. Kune kun la viglaj intervalsaltoj ĉi tiu ritmigo esence kontribuas al la energiplena karaktero de la movimento.

 
La flanka temo havas lirikan karakteron kaj staras en minoro.

La movimento orientiĝas je la sonata ĉefmovimenta formo, deflankiĝas tamen en kelkaj punktoj de ĝia tradicia formo: ekzemple la flanka temo staras kutime en la dominanta tonalo, kiu ĉi tie estus B♭-maĵoro. Schumann tamen decidiĝas por tio, enkondukigi en takto 95 la hobojojn lirikan temon en g-minoro, paralela tonalo de B♭-maĵoro. La karaktera kontrasto al la ĉeftemo estas pro la malsamaj modaloj pli forta. La flanka temo komence efikas epizodeca, jam en takto 111 denove ribelas la origina temo. La eksponado tamen ja finiĝas en B♭-maĵoro, estas tamen – alimaniere ol kutime – ne ripetata.

La tralaborado ekde takto 185 estas pli ampleksa ol ĉiu alia formparto de la movimento. Ĝian enkondukon markas klaraj dinamikaj diferencoj, kaj ĝi reekprenas okonan motivon, unuafoje uzatan en taktoj 26 kaj 27. En taktoj 201–272 komence la flanka temo ricevas gravecon, tamen ne estas diserigata laŭsence de klasika motiva-tema laboro, sed metata en diferencajn harmoniajn kuntekstojn. Dufoje je tio la temo komencas en piano (taktoj 201 kaj 239) kaj markas en ambaŭ kazoj la komencon de intensiga proceso, en kies paso alvenas elementoj de la ĉeftemo: la antaŭen puŝiĝa motivo el taktoj 26 kaj 27 unuflanke, markantaj oktavsaltoj aliaflanke. En takto 273 finfine la ĉeftemo revenas, komence tamen adaptita al la karaktero de la flanka temo: reteneme kaj mistere ĝin prezentas en a♭-minoro fagoto kaj malaltaj arĉinstrumentoj, komencantaj je A♭. Ekde takto 281 ĝi ricevas forte, en B-maĵoro kaj komencata far la violonoj nun ekde b2, sian originan brilan efikon. Similan ŝanĝigon trairas la temo ekde takto 311 duan fojon, nun ekde e♭-minoro al F♯-maĵoro. Ambaŭkaze tamen mankas la triumfa naŭno supren el takto 14, anstataŭe la vervo de la temo ĉiloke estas bremsata per trifoje ripetata kromata movo malsupren. Ekde takto 337 denove revenas la flanka temo, antaŭ ol en takto 367 la kornoj signalece anoncas en la origina E♭maĵoro per plilarĝigita versio de la ĉeftemo la finon de la tralaborado. Ĉi tie Schumann kvazaŭe anticipas la komencon de la reekprenado kaj tiel forviŝas la limojn de la tradiciaj formpartoj.

Ekde takto 411 komencas la vera reekprenado, en kiu la ĉeftemo unuafoje denove aperas en sia origina formo. La flanka temo, kiu en ĉi tiu parto kutime staras en la ĉeftonalo (toniko), aperas en takto 457 en ties minorparalelo c-minoro. La reekpreno fariĝas per 117 taktoj iom mallonga, post kiam la tralaborado jam abunde sin okupis per la baza materialo de la kapa movimento: la elana ĉeftemo, dominanta la movimenton, la insista okona figuro el taktoj 26 kaj 27, samkiel la retenema flanka temo en minoro. Ankaŭ la kodo ekde takto 528 estas mallonga kompare kun la kapaj movimentoj en la restaj simfonioj de Schumann. Ĝi estas tenata de ritmo kaj melodio el la kapo de la ĉeftemo kaj konfirmas tiel finfine denove ties superregadon.

Dua movimento: „Scherzo: Tre modera“ redakti

 
Ĉi tiu memor-entruda, trisona temo destinas pro sia ĉiama ripetado la duan movimenton.

La nomado de la dua movimento estas kontraŭdira: unuflanke ĝi estas titolita per „skerco“, kio kutime indikas rapidan tempon, aliaflanke Schumann aldonas la instrukcion „sehr mäßig“ (tre modera). Fakte la movimento estas pli trankvila kaj havas pli karakteron de Ländler (sudgermana popoldanco, antaŭulo de la valso). Ĝin destinas plejparte trankvila, popolmuzika temo, kiu estas enkondukata tuj je la komenco kaj ĉiam revenas. Oni vidis ĝin en rilato kun la ondoj de la Rejno, sed oni ne trotaksus ĉi tiun asocion rigarde la skeptikon de Schumann rilate programecan muzikon.

La movimento ŝajne havas simplan tripartan formon (A-B-A'), la unuopaj partoj tamen komplekse interrilatas. En taktoj 1–16 la temo en C-maĵoro komence estas plurfoje ripetata kaj variata, sed jam en takto 17 ĝin frontas kiel mala poluso maltrankvila 16-a figuro, plukata en la arĉinstrumentoj, ekde takto 29 komence kombinata kun la ĉeftemo. Formparto B sekvanta ekde takto 33 havas la karakteron de trio: Ĝi komencas per trankvila kornokvarteto en la paralela tonalo a-minoro kaj estas pregata per la diversaj sonkoloroj de ŝanĝiĝaj latunaj blovinstrumentoj. Ekde a komenco okono-trioletoj estas revena elemento. La 16-aj figuroj, en la fono daŭrigataj en pianissimo de la arĉinstrumentoj, tamen enigas movon en ĉi tiun parton kaj starigas ligon al la formparto A. En takto 50 dum 4 taktoj la komenca temo revenas, staras ĉi tie tamen en A-maĵoro kaj estas akompanata per la okonaj trioletoj karakterizaj por parto A. Poste estas reekprenataj denove ritmaj kaj motivaj elementoj el parto B, ĝis kiam en takto 77 finfine komencas la vojo al reprizo, sur kiu en parto A' ekde takto 79 denove sekvas la enirtemo, nun ree en sia origina tonalo kaj kun la variaĵoj konataj el parto A. Ekde takto 100 Schumann preparas la supropunkton de la movimento: komence la latunblovistoj ludas en pianissimo nur erojn de la temo, ekde takto 104 movoplenaj figuroj en la arĉinstrunentoj generas streĉo. En la nun sekva kresĉendo la suprenmovo el takto 1 estas trifoje ripetata en supreniraj tonaloj (F-maĵoro, B♭-maĵoro, G-maĵoro), ĝis kiam takto 108 denove atingis C-maĵoron kaj la temo revenas plenlonga en fortissimo. Signalece blovinstrumentoj enkondukas la nun sekvan mallongan kodon, finfine la komenca temo aperas lastan fojon en piano kaj dissolviĝas, pli kaj pli mallaŭtiĝanta, en supranta C-maĵora trisono.

Tria movimento: „Nicht schnell“ (ne rapida) redakti

 
En taktoj 1, 6 und 18 unuafoje aperas la tri temoj, kiuj donas la materialon por la tria movimento.

La trian movimenton Schumann origine nomis „intermezo“. La tempoindiko „ne rapida“ kutime estas realigata kiel andantino resp. allegretto. La mallonga movimento staras en A♭-maĵoro kaj havas mediteman, ĉambromuzikan karakteron. Schumann rezignis en ĝi pri la uzado de frapilaro kaj latunblovistoj.

La formo de la movimento estas triparta: Komence la temoj, kiuj donas al la movimento la muzikan materialon, estas laŭvice prezentataj (vd. notekzemplo). Ĉiu el ili ricevas krome per ŝanĝo de instrumentado propran sonkoloron: se je la komenco ankoraŭ regas la sono de la klarnetoj, nun jam en takto 4 la violonoj transprenas la regadon kaj prezentas ekde takto 6 la duan temon, la vjoloj ludas ekde takto 18, akompanate de la violonĉeloj la trian temon. La mezparto sekvanta ekde takto 22 uzas la fakton, ke la temoj parte estas harmonie kongruaj: ili nun estas ŝanĝataj kaj en ŝanĝa maniero interplektataj unu kun la alia. La parto komencas per la dua temo, al kiu aliras ekde takto 28 en alterna ludo la tria, sekvas kombinaĵo de la unuaj du temoj ekde takto 36. La fina parto ekde takto 45 estas markata pedaltono A♭-G. en ĝi komence alternas eroj de la tria kaj unua temoj, ĝis kiam en takto 52, jam en pianissimo, reaperas la komenco de la dua temo kaj la movimento finsonas kun pli kaj pli ŝpara instrumentado pli kaj pli mallaŭtiĝante.

Kvara movimento: „Feierlich“ (solena) redakti

La kvaran movimenton Schumann origine surskribis per „Im Charakter der Begleitung einer feierlichen Ceremonie“ (Laŭ karaktero de solena ceremonio, sed poste forstrekis ĉi tiun nomadon. Tiu ĉi estis ofte rilatigata kun la konsekrado de Johannes von Geissel kiel kardinalo, kiu okazis la 12-an de novembro 1850 en la katedralo de Kolonjo. El la taglibroj de Schumann ni scias, ke li tiutage ne restis en Kolonjo;[3] tiel nur lia imago pri ĉi tiu ceremonio povus roli.

 
La temo de la kvara movimento havas sakralan karakteron. Kiel la ĉeftemo de la unua movimento ĝi evoluas el kvartintervaloj.

La movimentoj surprizas la aŭskultantoj plurfoje. En kvarmovimenta simfonio oni atendus anstataŭe rapidan finalmovimenton; anstataŭe komencas larĝa, horaleca temo, kiu pensigas pri eklezia ceremonio en reprezentativa konstruaĵo kaj kies patosa karaktero kontrastas kun la restaj partoj de la simfonio. Kroman sonan akcenton Schumann kreas, enmetante la unuan fojon en la tuta simfonio la trombonojn, kiuj tradicie estas asociataj kun eklezia muziko.[4] Ĉi tiu eksterkutima movimento ofte estis sentata interpretenda, tion ankaŭ notis Clara Schumann:

"Kiu el la 5 movimentoj estas por mi la plej ŝatata, tion mi ne povas diri… La kvara tamen estas tiu, kiu al mi estas ankoraŭ plej malklara; ĝi estas arta, tion mi aŭdas, sed mi ne povas vere sekvi, dum kiam ĉe la aliaj movimentoj preskaŭ neniu takto restis malklara, entute ankaŭ por neprofesiulo la simfonio estas, prefere la dua kaj tria movimentoj tre facile alirebla..“[5]

Ofte oni interpretas la movimenton kiel provo de Schumann, sonigi per reekpreno de malnovaj, striktaj komponteknikoj la „rejnlandan katolikismon“.[6]

 
Ĉi tiu interludo inter taktoj 6–8 ĉiam revenas en la unua parto de la movimento.

Post sforzato-bato, kiu rompas la trankvilon de la tria movimento, la temo evoluas komence en pianissimo en la blovinstrumentoj, akompanata de plukataj arĉinstrumentoj. Ĝi konsistas cefe el kvartoj kaj memorigas je la fugo ene de la preludo en E♭-maĵoro el la unua volumo de bontemperita klavarinstrumento de Johann Sebastian Bach. Ĝi staras en e♭-minoro, la ĉeftonalo de la movimento, kiu ne evidentiĝas senpere el la notbildo, ĉar Schumann notis nur tri antaŭsignojn. La temoeksponado finiĝas en takto 6 per markanta interludo de la arĉinstrumentoj, kiu estas deduktita de la ĉeftemo.

Ĉi tiuj du figuroj disponigas la bazan materialon por la arte polifonie trakomponita movimento, kiu foje estas interpretata kiel trifoje trakondukata fugo.[7] La ĉeftemo aperas je tio komence en kanono en la kvinto, kiu post solena intensigoproceso, akompanata de la arĉinstrumenta okona figuro, kondukas en takto 22/23 al kulmino kaj finaĵo de la unua formparto. La dua parto (taktoj 23–44) ŝanĝiĝas ekde 4/4- en pli movatan 3/2-takton. En ĝi la temo estas stretata, tamen en pli laŭta kaj pli insista intonacio, kiu estas subtenata per la nun pli ofta kontrapunkte uzata flanka figuro. La fina parto ekde takto 45 staras en 4/2. Ĝis takto 51 ĝi estas pro trakuraj okonoj la plej flua parto de la movimento, en kiu la ĉeftemo nun aperas plilongigita. Signaloj de la blovinstrumentoj en B-maĵoro anoncas en taktoj 52 kaj 56 la finon de la movimento, kiu je la fino vivas tute de dinamikaj kontrastoj kaj finiĝas forte, sed en tre trankvila tempo.

Kvina movimento: „Lebhaft“ (vigla) redakti

 
La kvina movimento revenas al la senzorga sereneco de la unua movimento.

Post la tri pli malrapidaj movimentoj la finala movimento estas denove verva kaj serena. Ĝia facile alirebla strukturo kaj repertuaro de memorkonkeraj melodioj komence estas subita kontrasto al la trankvila kvara movimento, en tralaborado kaj kodo tamen estas transprenataj motivoj adaptitaj al tempo kaj karaktero el ĉi tiu movimento. La unua biografiisto de Schumann, Wilhelm Joseph von Wasielewski, rilatigas la finaĵon de la tria simfonio kun la gaja aktivemo de la Rejnlandanoj antaŭ la pordegoj de la katedralo.[8]

 
Ankaŭ la flanka temo en B♭-maxjoro havas facilmovan karakteron.

Same kiel la unua movimento ankaŭ la kvina orientiĝas je libere interpretata formo de sonata ĉefmovimento. Ĝi tuj komencas per markanta, vigla temo, kiu aperas pro antaŭtaktoj kaj akcentoj facilmova kaj ludema kaj per tio donas antaŭecon al la karaktero de la tuta movimento. En pluevoluo de la melodio (ekde takto 17) alvenas sinkopoj kiel kroma ritma elemento. Apoĝaturoj en A♭-maĵoro kaj pli longaj notvaloroj en takto 27 unuafoje bremsas la impeton. Poste ĝi ree pliintensiĝas iom post iom kaj kulminas en blovistofanfaraĵo (takto 47), kiun imitas la arĉinstrumentoj. Ĉi tiuj tiam prezentas en takto 57 stakate la flankan temon en B♭-maĵoro. Kiel la ĉeftemo ĝi aperas facilmova, kvankam malpli impeta.

En la nun sekva tralaborado ekde takto 99 senpere kaj en rapida tempo aperas la mallonga interludo, kies ĉiama ripetado pregis la kvaran movimenton. Ĝi estas komence ludata nur de la altaj arĉinstrumentoj kaj dum la plua paso enigita en la akompanaĵo. La tralaborado ĉi tie nur estas mallonga kaj kulminas en nova, suprenira motivo, kiu memorigas al la blovistosignaloj, kiuj enkondukis la finon de la kvara movimento. En takto 130 ĝi aperas unuan fojon en B-maĵoro kaj en malalta pozicio kaj estas aludata en 134 kaj 138 dufoje, komencante je b resp. d1. Post vojo de intensiĝa moveco kaj laŭteco ĝi elpaŝas en takto 150 en E♭-maĵoro brile, forte kaj je plena longeco kaj per tio anticipas la kulminon, kiu en sonata ĉefmovimento kutime signifas la reveno de la unua temo en la ĉefa tonalo (takto 154).

La kodo citas ekde takto 271 kun trioleta akompanado en la violonĉeloj la ĉeftemon de la kvara movimento en pli vigla formo kaj finfine alstrebas la kulminon de la movimento: la instrukcio „schneller“ (pli rapida) en takto 299 enkondukas furiozan akceladon, finanta finfine per du sforzato-batoj la simfonion.

Efiko redakti

Schumann mem direktis la unuan prezentadon de la tria simfonio la 5-an de februaro 1851 kadre de miksita koncertprogramo en Duseldorfo. La fervora publiko interrompis la prezentadon per spontana aplaŭdo inter la movimentoj, Laŭ ĝia deziro estis dua prezentado jam monaton poste, la 13-an de marto. En oktobro 1851 la partituro aperis presita en la eldonejo de Nikolaus Simrock. eĉ nuntempe la tria simfonio de Schumann apartenas pro sia alirebleco kaj optimisma humoro kune kun la „Printempo-Simfonio“ al liaj plej ŝatataj simfoniaj verkoj.

En Rejnlando la komenco de la unua movimento krome estas konata de vasta publiko pro ĝia uzo kiel ekkoniga melodio de la televidelsendo "Hier und Heute", produktata ekde 1957 de Westdeuscher Rundfunk, kvankam ekde 1998 anstataŭ la komenco de la simfonio nur estas uzata aranĝaĵo de la kaptemo reduktita je 16 sekundoj.[9] La radioelsendo produktita ekde 1950 Zwischen Rhein und Weser krome uzis parte la ĉeftemon de la dua movimento kiel ekkonilo.[10] Pro sia alta konateco la simfonio foje estas nomata "maloficiala himno de la Rejnlando“.

Post la morto de Schumanns lia tria simfonio trafis sur fervora publiko ankaŭ ekster Germanio: La unua prezentado en Anglio okazis la 4-an de decembro 1865 en Reĝa Operejo en Londono, baldaŭ sekvis koncertoj en pluaj urboj. George Grove juĝis en artikolo aperinta en 1909 en la revuo The Musical Times pri la unua movimento de la simfonio:

“Without doubt, whenever this Vivace is heard the claims of Schumann to be a master of music in its highest form will want no other advocacy.”[11]
„Sendube: Kiam ajn eksonas ĉi tiu vivace, la pretendo de Schumann, esti majstro de la muziko en ĝia plej alta formo, ne bezonos pluan propeton.“

Kolegoj tamen ankaŭ kritikis unuopajn aspektojn el la simfonio: ekzemple Edvard Grieg kaj Hans von Bülow opiniis retrovi en la verko ideojn de Felix Mendelssohn Bartholdy[12], kaj Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij komentis pri la simfonio, ke en la malfrua verkaro de Schumanns "je plena forto de la enhavo la eksteraj formmankoj" fariĝas "pli kaj pli rimarkeblaj“.[13] En tio li aludas precipe malfortecojn rilate la instrumentadon, kiu ĉiam denove estis riproĉata al Schumann. Multaj aliaj aŭtoroj tamen protektas la verkon kontraŭ tiu kritiko: ekzemple Spies opinias la ĉirilatan kritikon kiel troiga[14], Schlüren vidas en la tria simfonio nur je malmultaj lokoj balancoproblemojn en la orkestro[15] kaj Dannenberg komentas, ke ĵus la "Rejnlanda Simfonio" ene de la malfrua verkaro de Schumann ne estas rigardenda kiel flankstara komponaĵo, sed akiris daŭran gravecon.[13]

Literaturo redakti

Notoeldonoj redakti

Enkondukaĵo kaj biografia fono redakti

  • Arnfried Edler: Robert Schumann und seine Zeit. Laaber, Neuauflage 2002, Seiten 200ff, ISBN 3-89007-530-4
  • Irmgard Knechtges-Obrecht: Schumanns Sinfonie Nr. 3. In: Wulf Kunold (Hrsg.): Lexikon Orchestermusik Romantik. Piper, 1989, Seiten 753-756.
  • Klaus Schweizer und Arnold Werner-Jensen: Reclams Konzertführer Orchestermusik. Reclam, 17. Auflage 2001, Seiten 343 ff, ISBN 3-15-010500-5
  • Günther Spies: Reclams Musikführer Robert Schumann. Reclam, 1997, Seiten 270 ff, ISBN 3-15-010435-1
  • Karl H. Wörner: Robert Schumann. Serie Piper, 1987, Seiten 277 ff, ISBN 3-492-10829-6

Eksteraj ligiloj redakti

Enkondukoj en la verkon redakti

Notoj redakti

Fontoj redakti

  1. Citite laŭ: Wörner, Robert Schumann (s.o.), Seite 264
  2. Citite laŭ: Wörner, Robert Schumann (s.o.), paĝoj 264/265
  3. Günther Spies: Reclams Musikführer Robert Schumann (s.o.), p. 273
  4. George Grove: Schumann's Symphony in E Flat. The Rhenish, Op. 97 En: The Musical Times, Vol. 50, No. 802, 1909, pp. 789-792. paĝo 791.
  5. Citite laŭ: Knechtges-Obrecht, Schumanns Sinfonie Nr. 3 (s.o.), paĝo 755
  6. Edler, Robert Schumann und seine Zeit (s.o.), paĝo 202
  7. Günther Spies: Reclams Musikführer Robert Schumann (s.o.), paĝo 274
  8. Laŭ George Grove, paĝo 791.
  9. Hisorio de la elsendo „Hier und Heute“, interreta sinprezentado de Westdeutscher Rundfunks
  10. Sammlung von Radio-Jingles von WDR 2
  11. George Grove: Schumann's Symphony in E Flat. The Rhenish, Op. 97 In: The Musical Times, Vol. 50, No. 802, 1909, pp. 789-792. Zitat auf Seite 790.
  12. Christoph Hahn (Hrsg.): Der große Konzertführer. Bassermann, 2000, paĝo 473.
  13. 13,0 13,1 Peter Dannenberg: Das kleine Schumannbuch. Residenz-Verlag, 1979, Seite 103.
  14. Günther Spies: Reclams Musikführer Robert Schumann (s.o.)
  15. Christoph Schlüren: Die Schumannsche Eroica? (s.o.)