30-a IS

internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo

La 30-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1986 kaj la 3-a de januaro 1987 en la urbego Kolonjo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en la okcidento de Germanio. Ĝi inaŭguris la "jubilean jaron de Esperanto", en kiu la internacia lingvo centjariĝis, kaj eble tial havis aparte multajn partoprenantojn - kontraste al la kutime iom pli ol 200 partoprenantoj ĉi-foje la eventon partoprenis iom pli ol 440 (la kongresa broŝuro, presita meze de decembro, havis 384 aliĝintojn, sed plia sesdeko ankoraŭ aliĝis lastmomente). La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis aparte lernantoj kaj studentoj el dudeko da eŭropaj landoj, sed ĉi-foje aldone ankaŭ iom da eksaj IS-aktivuloj, kiuj pro la jubilea festado kaj iom da nostalgiemo venis. La organizan teamon de GEJ gvidis Thomas Pusch (kunordigado, administrado, presaĵoj) kaj partoprenis Martin Haase (surlokaj kontaktoj, administrado), Elisabeth Kuhl-Kruse (tema programo) kaj Dagmar Schütte (distra programo). Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon - pro la alta nombro de partoprenantoj ĉi-foje escepte per per preskaŭ 30.000 DEM - tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

titolpaĝo de la seminaria broŝuro


Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - escepte estis Esperanto-movada:

urboprospekto de Kolonjo, aparta eldono okaze de la 30-a IS

Internacia kulturo en praktiko - Esperanto 100-jara!

Principe la Internaciaj Seminarioj - jam longe antaŭ la Raŭma Manifesto - ĉiam klopodis per Esperanto altnivele diskutigi kaj informigi pri sociologiaj kaj aliteme sciencaj temoj de ekster la Esperanto-movado. La komenco de la "jubilea jaro de Esperanto" instigis al unufoja escepto. La propramoj tamen estis ne senmoka pri la esperantlingva socio: Ekzemple la seminarian broŝuron enkondukis "satira kaj foje eble iom tre spica gvidado en Esperantion" far Giorgio Silfer, nomata "El la lasta vojaĝo de Gulliver - letero el unika ekstermonda arkipelago". Prelegoj tuŝis ekzemple la psikologian rilaton inter Esperanto kaj subkonscio, la psikologiajn kaj kognitivajn bazojn de antaŭjuĝoj (antaŭ) ĉe esperantistoj, la esperantlingvan kutimaron kaj decaron aŭ la "esencon de kulturo" - kvazaŭ ke la seminarianoj el ekstera, etnologa vidpunkto rigardus la Esperanto-movadon. Flanke la evento ankaŭ konatigis pri la historiaj rilatoj inter la Esperanto-movado kaj la urbo Kolonjo: Ekzemple raportiĝis pri la ekesto kaj redaktorado de la gazeto Heroldo de Esperanto en Kolonjo, vizitiĝis la koncertejo "Gürzenich", en kiu inaŭguriĝis la Universala Kongreso de 1933, politike kriza pro la tiama ekrego de la nacisocialistoj en Germanio, kaj la kolonja historiisto Ulrich Lins informis pri siaj enketoj pri la persekutadoj de esperantistoj fare de faŝismaj kaj komunismaj reĝimoj - unu jaron antaŭ ol publikiĝis lia libro "La danĝera lingvo" en 1988, kiu resumigis tiujn enketojn.

La urbo Kolonjo inter alie presigis apartan eldonon de la esperantlingva urboprospekto, kaj ankaŭ krome per materialoj subtenis la eventon.