3073 Kursk

asteroido

3073 Kursk estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1979 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio (nun en Rusio).

3073 Kursk
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3073 Kursk
Aliaj nomoj 1979 SW11; 1969 VG1
Nomita laŭ Kursk vd
Malkovro
Malkovrinto Nikolaj Ĉerniĥ
Dato de malkovro 24-a de septembro 1979
Loko de malkovro Nauĉno (Ukrainio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
335,390 Gm (2,242 AU)
289,420 Gm (1,935 AU)
381,359 Gm (2,549 AU)
Discentreco 0,1371
Meza anomaliangulo 173,688°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 5,035°
Periodo 1226,126 tagoj (3,357 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,89 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
204,078°
Argum. de periapsido 232,539°
Terdistanco
- Minimuma

142,772 Gm (0,9544 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6,29 km
Ĉefa korpo : 6,1 km
Rotacia periodo 0,1436 tago (3,447 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,64
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la rusa urbo Kursk, kie okazis grava batalo de la dua mondmilito.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 11-an de decembro 2006 de P. Kušnirák, P. Pravec, Š. Gajdoš, A. Galád, W. Cooney, J. Gross, D. Terrell, D. Pray, F. Colas, J. Lecacheux, V. Reddy kaj R. Dyvig sur observoj de ĝia luma kurbo elde diversaj observatorioj inter la 11-a kaj la 27-a de decembro 2005, anoncita la 3-an de januaro 2007.

Tiu satelito havas taksatan dimension de 1,53 km kaj ĝi orbitas kun granda duonakso de ĉ. 20 km kaj kun orbita periodo de 44,96 (± 0,02) horoj, aŭ 1,873 ± 0,0008 tago. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3072 Vilno3073 Kursk3074 Popov