3288 Seleŭko
asteroido
(Alidirektita el 3288 Seleucus)
3288 Seleŭko estas tre malgranda hela kaj malrapide rotacianta Amora asteroido.
3288 Seleŭko | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 3288 Seleucus |
Aliaj nomoj | 1982 DV |
Nomita laŭ | Seleŭko la 1-a vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Hans-Emil Schuster |
Dato de malkovro | 28-a de februaro 1982 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
303,962 Gm (2,032 AU) 164,910 Gm (1,102 AU) 443,014 Gm (2,961 AU) |
Discentreco | 0,457 |
Meza anomaliangulo | 49,144° |
Klinangulo | 5,934° |
Periodo | 1057,885 tagoj (2,896 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,89 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
218,700° |
Argum. de periapsido | 349,231° |
Terdistanco - Minimuma |
14,618 Gm (0,09772 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
3,4 × 1,4 × 1,4 km 2,8 km vd |
Rotacia periodo | 3,125 tagoj (75 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,22 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 15,3 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 28-an de februaro 1982 de la germana astronomo Hans-Emil Schuster elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.
Nomo
redaktiĜi estis nomita en memoro de Seleŭko la 1-a, (ĉ. -358 – ĉ. -280) generalo de Aleksandro la Granda, satrapo de Babilonio kaj reĝo de Sirio, fondinto de la regno de Seleŭkio.
Orbito
redaktiĜia orbito trairas tiun de Marso kaj tanĝas, sed ne trairas, tiun de la Tero: ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido kiu povas teorie proksimiĝi al 0,102102 au AU de la Tero.
- La 12-an de aprilo 1982 ĝi pasis al 0,1397 AU (20,895 milionoj da km) de Tero.
- La 30-an de aprilo 2156 ĝi pasos al 0,1218 AU (18,219 milionoj da km) de nia planedo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3287 Olmstead | 3288 Seleŭko | 3289 Mitani |