33-a IS

internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo
(Alidirektita el 33-a Internacia Seminario)

La 33-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1989 kaj la 3-a de januaro 1990 en la urbo Neumünster de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en la nordo de Germanio.[1]

la urbodomo de Neumünster

Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis
"Sovetunio".

Temis pri historia evento: la unua granda junulara Esperanto-evento post la falo de la muro, kiu dum la antaŭaj jardekoj dividis okcidentan kaj orientan Eŭropon. La organizantoj estis elektintaj la temon Sovetunio pli ol jaron antaŭe, kaj ne povis antaŭvidi la rapidajn evoluojn antaŭ kaj ankaŭ post la IS. Sed la kunvenon kompreneble povis viziti pli da junaj Esperanto-parolantoj ol en la antaŭaj jaroj, kiam ofte iuj partoprenantoj el la komunismaj ŝtatoj Pollando kaj Hungario sukcesis veni, tre malofte el Ĉeĥio, Rumanio aŭ Bulgario, sed neniam el kompare "fermitaj" landoj kiel GDR aŭ Sovetunio. Nun ne nur IS-anoj el Rusio, sed aparte ankaŭ el la baltaj respublikoj intense diskutis kun okcidentanoj kaj partoprenantoj el la mezeŭopaj komunisme kontrolitaj ŝtatoj kaj el Balkanio pri la ebla daŭrigo de la politika evoluo.[1] Kvar jarojn poste, cetere ankaŭ la 37-a IS de la jarŝanĝo 1993/1994 la evento la duan fojon okazis en la komforta urbocentra junulara kunvenejo de Neumünster: Tiam la temo estis "rilatoj inter ŝtatoj", kaj multaj partoprenantoj konsideris tiun seminarion kvazaŭ daŭrigo de la unua en Neumünster.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Sovetunio"