3533 Toyota

asteroido

3533 Toyota estas duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 30-an de oktobro 1986 de la japanaj astronomoj Kenzo Suzuki (astronomo) kaj Takeŝi Urata elde la "JCPM Oi Stacio", nemalproksime de Tojota.

3533 Toyota
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3533 Toyota
Aliaj nomoj 1986 UE; 1953 VA2 ;
1971 FJ; 1976 SZ4 ;
1978 GQ3; 1978 JH3 ;
1979 QX7 ;1983 YJ
Nomita laŭ Toyota vd
Malkovro
Malkovrintoj K. Suzuki kaj T. Urata
Dato de malkovro 30-a de oktobro 1986
Loko de malkovro Tojota (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
332,144 Gm (2,220 AU)
293,413 Gm (1,960 AU)
370,876 Gm (2,481 AU)
Discentreco 0,1171
Meza anomaliangulo 324,524°
Epoko 25-a de februaro 2023
Klinangulo 4,870°
Periodo 1208,536 tagoj (3,309 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,99 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
197,234°
Argum. de periapsido 237,450°
Terdistanco
- Minimuma

146,425 Gm (0,9788 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 8 km (supozita)
Rotacia periodo 0,1242 tago (2,9807 horoj)
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso Xk
Absoluta magnitudo 13,7
vdr

Ĝi estas en orbita resonanco 4:7 kun Marso.

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la urbo Tojota, en Gubernio Aiĉi, proksima de la observatorio kaj loĝloko de Kenzo Suzuki.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 22-an de julio 2022 de B. D. Warner kaj R. D. Stephens, per observoj de lumaj kurboj elde la Centro por Sun-Sistemaj Studoj de Landers, anoncita en decembro 2022

Tiu satelito havas orbitan duonan grandakson estimata je 13 km kaj orbitan periodon de 0,6696 ± 0,0001 tago (16,0704 ± 0,0024 horoj). Ĝia diametro kaj rotacia periodo estas ankoraŭ nekonataj.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3532 Tracie3533 Toyota3534 Sax