3749 Balam

asteroido

3749 Balam estas tre malgranda, treege hela asteroido de la asteroida zono, ano de la Flora familio, kiu montriĝis esti triopa asteroido.

3749 Balam
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 3749 Balam
Aliaj nomoj 11982 BG1; 1954 XM;
1962 ED; 1974 YO
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ David D. Balam vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 24-a de januaro 1982
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
334,612 Gm (2,237 AU)
297,938 Gm (1,992 AU)
371,286 Gm (2,482 AU)
Discentreco 0,1096
Meza anomaliangulo 4,801°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 5,382°
Periodo 1221,862 tagoj (3,345 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,92 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
295,686°
Argum. de periapsido 174,492°
Terdistanco
- Minimuma

150,837 Gm (1,00828 AU)
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 4,66 ± 0,21 km
Ĉefa korpo : 3,95 km
Maso
- Denso
5,1 ± 0,2 ×1014 kg
2,6 g/cm³
Rotacia periodo 0,1169 tago (2,80483 ± 0,00002 h)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,355 ± 0,067
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,40
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 24-an de januaro 1982 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono) kaj nomita en honoro de la kanada astronomo David D. Balam.

Satelitoj redakti

La unua satelito, provizore nomata S/2002 (3749) 1, estis malkovrita la 8-an de februaro 2002 de la W. J. Merline, L. M. Close, N. Siegler, C. Dumas, C. Chapman, F. Rigaut, F. Menard, W. M. Owen kaj D. C. Slater uzinte la adaptiĝeman optikon de la observatorio Gemini de Mauna Kea; anoncita la 8-an de februaro 2002.
Ĝi havas diametron de ĉ 1,84 km, kaj rondiras je 289 ± 13 km de la centra korpo kun orbita periodo de 61 ± 11 tagoj.[1]

La dua satelito estis malkovrita 15-a de julio 2007 de Franck Marchis, J. Pollock, P. Pravec, M. Baek, J. Greene, L. Hutton, P. Descamps, D. E. Reichart, K. M. Ivarsen, J. A. Crain, M. C. Nysewander, A. P. LaCluyze, J. B. Haislip kaj J. S. Harvey per analizo de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 12-a de marto 2008).[2]
Ĝi havas diametron de ĉ 1,66 km kaj orbitas je ĉ 20 km de la centra korpo en 33,38 ± 0,02 horoj (aŭ 1,391 ± 0,00004 tago).

La rotaciaj periodoj de ambaŭ satelitoj estas ankoraŭ nekonataj.

La kreo de tiuj triopa sistemo ŝajnas esti relative ĵusa (malpli ol unu miliono da jaroj): la tre malgranda asteroido (312497) 2009 BR60, kies orbitaj parametroj estas tre proksimaj de tiuj de 3749 Balam, povus esti ties iama satelito aŭ elŝirita ero pro alfrapo, kiu estus kreinta la sistemon.[3] La ĉeĥa fizikisto David Vokrouhlický determinis, ke 3749 Balam kaj (312497) 2009 BR60 separiĝis ĉirkaŭ 400 000 jaroj antaŭ.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3748 Tatum3749 Balam3750 Ilizarov