3sat

televida kanalo

3sat estas internacia germanlingva satelita televidprogramo kun sidejo en Mainz. Oni dissendis kultur- kaj informadprogramon, faritan de publikaj telelvid- kaj radiostacioj de Aŭstrujo, Germanujo kaj Svislando.

3sat
emblemo
televidstacio • generalist television channel
Komenco 1984
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Majenco, Germanio
Lingvoj

germana lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La kanalo estis fondita en 1984 kiel komuna projekto de ZDF, ORF kaj SRG kaj furoris kiel unua transnacia kanalo. Post la likvido de la ARD-kulturkanalo Eins Plus en la 1-a de decembro 1993 ankaŭ ARD membriĝis.

Disaŭdigo kaj enhavo redakti

La programo faratas en Mainz, en la ZDF-studio, kio responsas jure kaj elsendteknike. La plej engaĝanta filio de ARD estas la Südwestrundfunk (SWR).

La kanalo videblas per satelito kaj kablo kaj povas esti kaptita en vastaj partoj de Eŭropo, kontribuante tiamaniere al la disvastigo de la germana lingvo. Post la aliĝo de ARD la kanalo ricevis sturkturon de ĉiuflanka programo: al informado kaj kulturo asociiĝis programeroj sporta, muzika, kabareda, magazina, satira, artfilma, televidfilma. Ekde 1995 oni disaŭdigas po 24 horojn por tago. Liverantoj estas ZDF kaj ARD (ĉ. je 30 %), ORF (ĉ. je 28 %) kaj la svisoj je ĉirkaŭ 12 %.

Eksteraj ligiloj redakti