4-a de oktobro
dato
(Alidirektita el 4-an de oktobro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 4-a de oktobro estas la 277-a tago de la jaro (la 278-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 88 tagoj restas.
Je la 4-a de oktobro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 1189: Tria krucmilito: armeo de Saladin venkis kristanojn dum la Sieĝo de Akko
- 1209: Otto la 4-a kroniĝis kiel imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1440: Reĝo de Danio Kristoforo de Bavario iĝis reĝo de Svedio (elektita de parlamento)
- 1498: Pollando: Drohiczyn ricevis urborajton
- 1582: Pretersaltante al la 15-a de oktobro, la katolika mondo ŝanĝas julian kalendaron al gregoria kalendaro. En la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Italio, Hispanio kaj Portugalio la lasta tago de valideco de la julia kalendaro - la ekzemplon sekvis baldaŭ aliaj katolikaj landoj
- 1636: Tridekjara milito: venko de sveda armeo kontraŭ Saksio kaj Sankta Romia Imperio en batalo de Wittstock (Dosse) - 6 mil mortfalintoj
- 1655: Nordia Milito: pola armeo konkeris Kościan
- 1705: Stanisław Leszczyński kun sia edzino iĝis gereĝoj de la Respubliko de Pola Kronlando kaj de la Granda Duklando de Litovio
- 1745: En Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo Franz Stephan el Duklando Loreno, edzo de Maria Tereza de Habsburgo, kroniĝis kiel Francisko la 1-a Stefano, imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1762: En Vieno okazis premiero de la opero Orfeo kaj Eŭridiko komponita de Christoph Willibald von Gluck
- 1795: Dispartigoj de Pollando: prusianoj rabis polajn kronajn insignojn de la trezorejo sur Vavelo
- 1819: Vieno: unua ŝparkaso Erste Bank de la aŭstra monarkio malfermiĝis en Leopoldstadt
- 1824: Meksiko iĝis respubliko
- 1830: Belga Revolucio: Belgio sendependiĝis de Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
- 1853: Otomana Imperio deklaris militon kontraŭ la Rusia imperio — komenco de la Krimea milito
- 1875: Dekrete de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) fondiĝis Ĉernivca Universitato en Bukovino
- 1883: Parizo: Orient-ekspreso ektrafikis de Gare de l'Est al Istanbulo
- 1886: Sudafrika urbo Johanesburgo estas fondita
- 1890: Unua ukraina socialisma-nacia Ruten-Ukraina Radikala Partio fondita en Lvovo
- 1900: En Lvovo okazis solena malfermo de Urba Teatrejo, en ĉeesto de honoraj gastoj: Henryk Sienkiewicz, Ignacy Jan Paderewski, Henryk Siemiradzki
- 1910: Flago de Bermudo oficialiĝis
- 1910: Lasta reĝo de Portugalio fuĝis de Lisbono al Ĝibraltaro
- 1912: Balkana milito: Otomana Imperio deklaris militon al Balkana Ligo
- 1916: Fondo de la nuna Murmansko, la plej granda urbo trans la Arkta Cirklo, kiel la lasta en la Rusia Imperio
- Unua mondmilito:
- 1917: Batalo de Broodseinde (Okcidenta Flandrio) inter brita kaj germana armeo - aliancanoj detruis la germanan defendon kaŭzante krizon inter komandantoj kaj malaltigon de moralo en la 4-a Armeo
- 1918: Generalo Józef Haller estis nomumita Ĉefkomandanto de Pola Armeo en Francio
- 1920: En Tunizio fondiĝis sportoklubo Club Africain
- 1927: En Usono Gutzon Borglum komencis skulpti Mount Rushmore kun kapoj de usonaj prezidentoj
- 1938: Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (Sovetunio): kadre de la pola operaco de NKVD laŭ decido de NKVD-trio oni pafmortigis 408 polojn en Żytomierz
- Dua mondmilito:
- 1939: 18-a tago de la Soveta invado en Pollandon: en Universitato de Lvovo komenciĝis studjaro — sovetaj regopovoj komencis reorganizi la altlernejon kaj la balotan kampanjon en aneksitaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko; 34-a tago de la germana-pola milito: Pola Fronto: apud Kock la bataloj fokusiĝis en distrikto Łukowski - lastaj batalflugoj de aviada plotono de kapitano piloto Edmund Piorunkiewicz; laŭ taglibro de Halina Regulska: La tuta urbo laboras. Oni konstruis barikadojn, kaj nun ili estas malkonstruataj (...) La plej granda revo de ĉiu estas posedo de ajna ĉareto; germana polico murdis ĉ. 100 personojn hazarde kaptitajn sur la stratoj de Częstochowa; Hitler dekretis pri amnestio por ĉiuj germanoj, kiuj krimis kontraŭ poloj "sur okupataj polaj areoj" inter la 1-a septembro kaj la 4-a de oktobro; armeaj regopovoj de Nazia Germanio rajtigis germanajn juĝejojn mortpuni polojn, kiuj finis 16 jarojn de la vivo; Germanio kaj Sovetunio subskribis aldonan protokolon pri trapaso de komuna landlimo; brita registaro agnoskis la registaron en ekzilo de pola generalo Władysław Sikorski - ankaŭ Argentino, Brazilo, Ĉilio, Egiptio, Nederlando, Turkio, kaj poste Portugalio kaj Apostola Seĝo
- 1940: Germana okupado de Pollando: Hans Frank dum renkonto kun urbestroj de Lublinio anoncis deportadon de judoj de Ĝenerala Gubernio; Alpoj: sur montpasejo Brenero renkontiĝas Adolf Hitler kun Benito Mussolini
- 1941: Japanio rompis diplomatiajn kontaktojn kun Pollando; germanoj murdis 1983 judojn en Vilno kaj okupis Zaporiĵon en Ukrainio
- 1942: Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo frakasis malliberejon en Częstochowa liberigante subkolonelon Stanisław Marecki; en Argentino ekde la 3-a de aprilo 1941 ĝis la 4-a de oktobro 1942 al Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento anoncis sin 1 823 volontuloj, en tio 968 poloj, 449 ukrainoj, 187 belorusoj kaj 219 judoj; Orienta Fronto: en Stalingrado komenciĝis bataloj pri 2 fabrikoj
- 1943: De Varsovio foriris al koncentrejo en Aŭŝvico transporto kun 1 049 personoj, en tio 244 virinoj; dum kunveno de SS-altranguloj en Poznań Heinrich Himmler apelaciis pri ekstermigo de slavoj kaj senkompata utiligo de ilia laborproduktiveco favore al Nazia Germanio; en Varsovio Pola Enlanda Armeo atencis kontraŭ Joseph Leschner, kontraŭbatalanta flanke de Sicherheitsdienst polan sabotadon kaj flankatakojn; usona armeo konkeris Salomonojn; greka insulo Kos estis konkerita de germana armeo; Aliancanoj okupis Korsikon; nokte de la 4-a/5-a de oktobro soveta aviado atakis Ĵlobin kaj 3 aliajn fervojajn nodojn
- 1944: Unua tago post falo de la Ribelo de Varsovio: konsilantaro de ministroj voĉdonis pri nacia dusemajna funebro; oni disaŭdigis la lastan 10-minutan komunikaĵon de Radiostacio "Fulmo", sekve de tio la radiostacio estis detruita; aperis lastaj numeroj de ribelaj revuoj: ""Dziennik Radiowy" (Radia Ĵurnalo; 211 numeroj), "Robotnik" (Laboristo; 62 numeroj), "Wiadomości Powstańcze" (Ribelaj Sciigoj; ne malpli ol 19 numeroj) kaj "Biuletyn Informacyjny" (n-ro 102); taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo komencis transiri al germana mallibero - dum la ribelo mortis pli ol 180 mil loĝantoj de la ĉefurbo, en tio 15 mil ribelantoj, dekkelkaj mil iris al germana mallibero, germanoj ekziligis ĉ. 500 mil loĝantojn kaj deportis al trudlaboro en Nazia Germanio 67 mil personojn; Londono: titolpaĝo de "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" tekstas Lasta defendejo de senfleksebla Varsovio - la Mezurbo falis. Post 63 tagoj de heroaj, solecaj luktadoj; Jerusalemo: titolpaĝo de "Gazeta Polska": Funebro de Pola Nacio. Varsovio - Termopiloj de okcidenta civilizo; nokte de la 4-a/5-a de oktobro brita 205-a bombgrupo lastfoje minis objektojn sur Danubo - de la komenco oni ĵetis 1382 minojn
- 1945: Pollando: en laborkoncentrejo en Łambinowice (distrikto Nysa) gardistoj pafmortigis 44-48 germanojn kaj silezianojn
- 1947: En Ukraina SSR (Sovetunio) oni decidis krei 7 specialajn grupojn de NKVD por likvidi gerilanojn de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1950: En Pollando oni decidis alkonstrui Novan Urbon Tychy
- 1957: Sovetunio: unua artefarita satelito de la Tero Sputnik-1 estis lanĉita de Kosmodromo Bajkonur en Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko, kio kaŭzis Sputnik-ŝokon en Usono
- 1958: Unuaj planitaj transatlantikaj flugoj de reagaviadiloj komenciĝis de Londono al Novjorko
- 1958: Konstitucio de Francio: Franca konstitucio ekvalidis - sekvatage la Kvina Respubliko de Francio proklamiĝis
- 1959: Lanĉo de la kosmosondilo Luna 3 - ĝi liveris fotojn de la kaŝita flanko de Luno
- 1960: Post kolizio kun grego da sturnedoj aloceaniĝis mallonge post starto aviadilo de la entrepreno Lockheed - 62 personoj pereis, 10 vundiĝis
- 1964: En Italio ekfunkciis Itala aŭtovojo A1 nomata Autostrada del Sole
- 1965: Paŭlo la 6-a kiel unua papo alvenis al Usono
- 1966: Lesoto sendependiĝis (de Grand-Britio)
- 1967: Hassanal Bolkiah iĝis sultano de Brunejo
- 1968: Germanio: Metroo de Frankfurto ekfunkciis
- 1968: Testoflugo de pasaĝera aviadilo Tupolev Tu-154
- 1974: En Grekio fondiĝis nova partio Nea Dimokratia
- 1982: En Federacia Respubliko Germanio ekfunkciis unua registaro de Helmut Kohl
- 1982: Militista Ĉambro de Supera Tribunalo kontumace kondamnis al mortpuno estintan ambasadoron de Pola Popola Respubliko Romuald Spasowski, kiu post proklamo de la milita stato en Pollando petis politikan azilon en Usono
- 1983: Ronald Reagan subskribis leĝon pri radiodisaŭdigo al Kubo
- 1984: Flago de Egiptio oficialiĝis
- 1985: Fondaĵo por Libera Programaro fondiĝis
- 1991: Madrido: subskribo de la protokolo al Antarkta traktato pri kreo de la Aparte Protektata Tereno de Antarkto
- 1992: En katastrofo de israela aviada transportilo Boeing 747 en Amsterdamo 43 personoj pereis, en tio 39 surtere
- 1993: Moskvo: armeo sturmis la Blankan Domon, sidejon de la registaro de Rusio, okupitan de subtenantoj de la ribelinta parlamento
- 2003: Israelo: atenco en la restoracio Maxim - en Ĥajfo palestina bombistino mortigis 21 homojn kaj vundis 51 aliajn
- 2004: Privata skipa kosmoveturilo SpaceShipOne la duan fojon kosmoflugis suborbite, gajnante premion Ansari X PRIZE
- 2009: Tutgrekia Socialista Movado (PASOK) venkis parlamentan baloton en Grekio - sekvan tagon Georgios Andrea Papandreou ĵuris kiel ĉefministro
- 2009: Politika partio MoVado 5 Steloj fondiĝis en Italio
- 2010: Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario - en departamento Veszprém, proksime al Ajka, pro ruĝa ŝlimo pereis 10 personoj, pli ol 130 vundiĝis, vilaĝo Kolontár kaj urbo Devecser estis grave damaĝitaj
- 2011: Ne malpli ol 139 personoj pereis kaj 93 vundiĝis en bomba atenco en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio - farita de terorisma organizaĵo Al Ŝabab
NaskiĝojRedakti
- 1226: Sankta Francisko el Asizo, itala mezepoka stigmatizita mistikulo vizitinta Proksiman Orienton, fondinto de la ordeno franciskanoj, konata de esperantlingva antologio La Floretoj de S. Francisko, sanktulo, katolika patrono de ekologio (n. 1181)
- 1289: Ludoviko la 10-a, reĝo de Francio de kapetida dinastio (m. 1316)
- 1379: Henriko la 3-a de Kastilio, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1406)
- 1515: Lucas Cranach la pli juna, germana pentristo, filo de Lucas Cranach la Maljuna (m. 1586)
- 1528: Francisco Guerrero, hispana komponisto, religia reprezentanto de la muziko de la Renesanco (m. 1599)
- 1542: Roberto Bellarmino, itala jezuito, inkviziciisto, doktoro de eklezio, kardinalo kaj sanktulo (m. 1621)
- 1550: Karolo la 9-a, reĝo de Svedio, filo de Gustavo Vasa (m. 1611)
- 1570: Péter Pázmány, hungara romkatolika ĉefepiskopo, verkisto (m. 1637)
- 1607: Francisco de Rojas Zorrilla, hispana dramaturgo, distingita per Ordeno de Santiago (m. 1648)
- 1626: Richard Cromwell, lordo-protektanto de Anglio 1658-1659 (m. 1712)
- 1700: Sebastian Bodinus, germana klasika komponisto kaj violonisto de baroko (m. 1759)
- 1720: Giovanni Battista Piranesi, itala grfikisto kaj arkitekto (m. 1778)
- 1760: Sándor Rudnay, hungara-slovaka nobelo, teologo, primaso (m. 1831)
- 1762: Ferenc Szilágyi, hungara filologo kaj klasikfilologo (m. 1828)
- 1797: Jeremias Gotthelf, svisa pastro kaj germanlingva verkisto enestanta en Svisa Antologio (m. 1854)
- 1799: Vincenz Priessnitz, silezia kamparano, memlernanto pri alternativa medicino (m. 1851)
- 1799: Johann Gottlieb Dressler, germana pedagogo kaj psikologo (m. 1867)
- 1808: Carl Werner, germana pentristo kaj akvarelisto (m. 1894)
- 1814: Jean-François Millet, franca artisto, kunfondinto de la Skolo de Barbizon (m. 1875)
- 1816: Eugène Pottier, franca poeto, partopreninta revolucion de 1848, elektito de Pariza Komunumo, aŭtoro de La Internacio, legebla esperantlingve en Vikifontaro (m. 1887)
- 1822: Rutherford B. Hayes, prezidento de Usono skotdevena, kontraŭulo de Usona Enlanda Milito kaj de sklaveco (m. 1893)
- 1840: Arthur Fitger, germana pentristo kaj verkisto
- 1841: Prudente de Morais, prezidento de Brazilo, guberniestro (m. 1902)
- 1856: Herman Boucon, franca esperantisto enestanta en Laŭroj, tradukisto de La mizantropo de Moliere, membro de Lingva Komitato (m. nekonata)
- 1858: Mihajlo Pupin, usona fizikisto serbdevena, pioniro pri telefonio (m. 1935)
- 1865: Max Halbe, germana verkisto, reprezentanto de naturalismo, honora civitano de Gdańsk kaj Malbork (m. 1944)
- 1868: Franciszek Myśliwiec, pola nacia aganto en Silezio, aktivulo de la Asocio de Poloj en Germanio, viktimo de koncentrejo Dachau (m. 1941)
- 1872: Aladár Schöpflin, hungara literaturkritikisto, esteto, tradukisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1950)
- 1885: Sándor Gaál, hungara fizikisto kaj militinĝeniero (m. 1972)
- 1885: Elisabeth Ahnert, germana pentristino, en GDR ne aliĝinta al la oficiala artista movado (m. 1966)
- 1886: Géza Vastagh, hungara pentristo, filo de György Vastagh (m. 1919)
- 1889: Lajos Dálnoki Veress, hungara generalkolonelo (m. 1976)
- 1891: Jurij Klen, ukraina-germana poeto, tradukisto kaj literaturologo, reprezentanto de pafita renesanco, tradukisto de Wehrmacht, esperantigata (m. 1947)
- 1892: Engelbert Dollfuss, aŭstrofaŝista kanceliero de Aŭstrio, murdita (m. 1934)
- 1894: Józef Beck, pola oficiro, soldato de Polaj Legioj, politikisto, diplomato, proksima kunlaboranto de Józef Piłsudski, ministro pri eksteraj aferoj, internigita en Rumanio, kavaliro de Ordeno de la Blanka Aglo (m. 1944)
- 1894: Frans Gunnar Bengtsson, sveda verkisto pri vikingoj, kies eposo Orm la Ruĝa estis esperantigita (m. 1954)
- 1895: Buster Keaton, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro, konata de la filmo Sunsubira bulvardo (m. 1966)
- 1899: Béla Lándor, hungara historiisto kaj ĵurnalisto (m. 1973)
- 1903: Paulus Rusch, aŭstra teologo kaj episkopo de Innsbruck
- 1910: Adolf Branald, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj por junularo pri famaj personoj aŭ okazaĵoj, aktoro (m. 2008)
- 1916: Vitalij Ginzburg, soveta, rusia Nobelpremiita fizikisto, esplorinto de superkonduktivecoj (m. 2009)
- 1918: Hukui Ken-iĉi, japana Nobelpremiita fizikisto, eksterlanda membro de Usona Nacia Akademio de Sciencoj (m. 1998)
- 1923: Charlton Heston, usona filmaktoro ludinta historiajn heroojn, prezidanto de National Rifle Association (m. 2008)
- 1924: Ferenc Bencze, hungara teatra kaj filma aktoro (m. 1990)
- 1929: Werner Schinko, germana grafikisto kaj libro-ilustristo (m. 2016)
- 1930: József Soproni, hungara komponisto, rektoro, konatigata de Hungara Radio
- 1933: Mihály Sükösd, hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto (m. 2000)
- 1936: Lajos Bardócz, hungara grafikisto kaj pedagogo
- 1937: Franz Vranitzky, aŭstra politikisto, ricevinto de Karola Premio
- 1941: Anne Rice, usona verkistino de fantastaj romanoj
- 1942: Jóhanna Sigurðardóttir, ĉefministrino de Islando
- 1944: Rocío Dúrcal, hispana aktorino kaj kantistino (m. 2006)
- 1944: Józef Szaniawski, pola politologo, sovetologo, ĵurnalisto, lasta politika malliberulo en Pola Popola Respubliko, kreinto de la Memor-Ĉambro al Ryszard Kukliński — heroo de Pollando kaj Usono (m. 2012)
- 1946: Susan Sarandon, usona aktorino kunaperanta kun Tim Robbins
- 1949: Luis Sepúlveda, ĉilia verkisto, ĵurnalisto, filmreĝisoro
- 1950: Éva Balázs, hungara aktorino, edzino de Csaba Csíky
- 1953: Tchéky Karyo, franca aktoro kaj muzikisto turkdevena
- 1956: Pierantonio Tremolada, itala episkopo de Breŝo
- 1956: Bertilo Wennergren, sveda tamburisto kaj akademiano, aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
- 1957: Russell Simmons, usona muzikentreprenisto kaj filantropo
- 1959: Valérie Fourneyron, franca kuracistino kaj politikistino en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault
- 1976: Alicia Silverstone, usona aktorino
- 1979: Grigorij Arosev, rusa ĵurnalisto, teatrologo kaj esperantisto, Esperanto-verkisto eldonata de Impeto, aktivulo de la Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj TEJO, tradukisto de elektitaj verkoj de Iosif Brodskij, redakciano de "Monato", prezidanto de la Rusia Esperantista Unio, nun loĝanta en Germanio
- 1984: Jelena Katina, rusia kantistino, komponistino kaj pianistino
MortojRedakti
- 1497: Johano de Aragono kaj Kastilio, princo de Asturio, sola filo de Izabela la 1-a (n. 1497)
- 1540: Eobanus Hessus, germana filologo kaj novlatina poeto, evangelia humanisto (n. 1488)
- 1569: Mikołaj Rej, pola verkisto de renesanco kreanta en la pola lingvo, tradukisto de Biblio, protestantisma teologo, politikisto kaj muzikisto (n. 1505)
- 1582: Tereza el Avilo, hispana monaĥino juddevena, katolika mistikulino kaj sanktulino, doktoro de la eklezio (n. 1515)
- 1597: Sarsa Dengel, imperiestro de Etiopio (n. 1550)
- 1638: Francisko Jacinto de Savojo, princo de Savojo (n. 1632)
- 1669: Rembrandt van Rijn, nederlanda artisto, pentristo, desegnisto kaj grafikisto (n. 1606)
- 1680: Pierre-Paul Riquet, franca inĝeniero, konata de Sudfranca Kanalo (n. 1609)
- 1747: Amaro Pargo, hispana korsaro kaj komercisto, nobeligita en Monarkio de Hispanio (n. 1678)
- 1800: Johann Hermann, franca naturalisto germandevena, profesoro de medicino en la Universitato de Strasburgo (n. 1738)
- 1845: Clemens Wenzeslaus Coudray, germana arkitekto, projektinto de la Princa kripto de Weimar (n. 1775)
- 1851: Manuel Godoy, hispana princo kaj politikisto (n. 1767)
- 1877: Eduard Devrient, germana verkisto, operkantisto kaj aktoro (n. 1801)
- 1880: Jacques Offenbach, franca komponisto kaj muzikisto germandevena (n. 1818)
- 1886: Antal Rózsaági, hungara verkisto, edzo de Etelka Bálintffy (n. 1829)
- 1896: Ferenc Balássy, hungara historiisto, katolika pastro, ano de la Hungara Scienca Akademio (n. 1821)
- 1903: Otto Weininger, aŭstra filozofo juddevena, aŭtoro de la libro Sekso kaj karaktero, sinmortiginto (n. 1834)
- 1904: Frédéric Auguste Bartholdi, franca skulptisto kaj framasono, aŭtoro de la Statuo de Libereco (n. 1834)
- 1914: Joseph Déchelette, franca arkeologo liginta La-Tène-kulturon kun keltoj, kavaliro de Honora legio, esperantisto (n. 1862)
- 1932: Paŭlo Lengyel, hungara esperantisto, presejposedanto eldonanta kaj kelkiam redaktanta "Lingvo Internacia", redaktoro de "Juna Esperantisto", membro de Lingva Komitato, kunfondinto kaj direktoro de Presa Societo Esperantista (n. 1868)
- 1935: Marie Gutheil-Schoder, germana operkantistino (soprano) (n. 1874)
- 1943: Irena Iłłakowiczowa, pola militista spionino kaj poliglotino, subleŭtenanto de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, murdita (n. 1906)
- 1947: Max Planck, germana Nobelpremiita fizikisto, teologo, evoluiginto de kvantumteorio, modifinta leĝon de Wien pri ŝoviĝo, konata de la konstanto de Planck (n. 1858)
- 1955: Aleksandros Papagos, greka marŝalo, kontraŭkomunista ĉefministro (n. 1883)
- 1963: Janka Boga, hungara verkistino, pedagogino (n. 1889)
- 1967: Hans Jakob, svisa librotenisto kaj revizoro germandevena, posedanto de Esperanto-Biblioteko, laboristo de la Centra Oficejo de UEA okupiĝanta pri "Jarlibroj" kaj Ĝenerala Direktoro de UEA, dummilita helpservo de UEA, travivinta skismon en la Esperanto-movado, komitatano de UEA, aŭtoro de Universala Esperanto-Asocio. Historia Skizo 1908-1933 kaj Servisto de l' Ideo (n. 1891)
- 1970: Janis Joplin, usona blusa, roka kaj soula kantistino, partoprenanta Woodstock-festivalon kaj ligita kun psikedela rokmuziko (n. 1943)
- 1973: Anni Soltész, hungara aktorino juddevena (n. 1902)
- 1974: Anne Sexton, usona poetino verkanta pri tabuoj, sinmortigintino (n. 1928)
- 1980: Eŭgeno Aisberg, rusia, franca inĝeniero kaj esperantisto, aŭtoro de sciencpopularaj libroj kiel Fine! Nun mi komprenas la radion!, edonita de esperanta originalo en 20 naciaj lingvoj (n. 1905)
- 1982: Václav Kaplický, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj kaj pri ĉeĥa historio (n. 1895)
- 1982: Glenn Gould, kanada pianisto konata de la du interpretoj de Goldberg-variacioj kaj Bontemperita klavarinstrumento (n. 1932)
- 1989: Edmund Osmańczyk, aktivulo de la Asocio de Poloj en Germanio, milita raportisto i.a. dum Pocdama Konferenco kaj Nurenbergaj procesoj, politologo kaj parlamentano, aŭtoro de la "Enciklopedio de UN kaj de internaciaj rilatoj" (n. 1913)
- 1986: Gábor Tuzson, rumania hungara inĝeniero kaj priteknika verkisto (n. 1906)
- 1998: Tadeusz Wittlin, pola juristo, verkisto, publicisto, kultura aganto de la Armeo de Anders (n. 1909)
- 1999: András Bodor, rumanihungara historiisto, tradukisto, profesoro (n. 1915)
- 2005: André Waterkeyn, belga inĝeniero, projektinto de Atomium (n. 1917)
- 2006: Oskar Pastior, rumanuja verkisto germanlingva, tradukisto kaj betonteknikisto (n. 1927)
- 2006: Riccardo Pazzaglia, itala reĝisoro, aktoro, scenaristo
- 2009: Mercedes Sosa, argentina kantistino populara en Latinameriko (n. 1935)
- 2013: Võ Nguyên Giáp, vjetnama generalo kaj politikisto, ĉefkomandanto de la Unua Hindoĉina Milito kaj Vjetnama milito (n. 1911)
- 2014: Jean-Claude Duvalier, prezidento de Haitio, diktatoro (n. 1951)
- 2016: Brigitte Hamann, aŭstra historiistino germandevena, aŭtorino de biografio pri Bertha von Suttner, verkanta pri Habsburgoj kaj naziismo (n. 1940)
- 2020: Günter de Bruyn, germana verkisto kreanta en Vajmara Respubliko, Nazia Germanio, GDR kaj FRG, honorigita per brandenburgia literatura premio kaj Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo (n. 1926)
- 2020: Kenzo Takada, japana mododesegnisto (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago en Lesoto, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1966)
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Francisko el Asizo
- Monda Tago de bestoj
Tagoj de semajnoRedakti
La 4-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.