4543 Foinikso

asteroido

4543 Foinikso estas mezgranda, malhela troja asteroido, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, en la tiel nomata "Greka Tendaro".[1]

4543 Foinikso
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4543 Phoinix
Aliaj nomoj 1989 CQ1; 1930 DN
1977 AP1
Nomita laŭ Phoenix vd
Malkovro
Malkovrinto Carolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro 2-a de februaro 1989
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Greka tendaro
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
764,250 Gm (5,109 AU)
689,488 Gm (4,609 AU)
839,011 Gm (5,608 AU)
Discentreco 0,0978
Meza anomaliangulo 73,041°
Klinangulo 14,722°
Periodo 4217,580 tagoj
(11,547 jaroj)
Meza cirkulrapido 13,20 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
325,430°
Argum. de periapsido 84,866°
Fizikaj ecoj
Diametro 62,79 ± 5,7 km
Rotacia periodo ~ 1,62 tago
(~ 38,866 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0591 ± 0,012
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 9,7
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 2-an de februaro 1989 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo redakti

En la helena mitologio, Foinikso, filo de Amintoro, estis la edukinto de Aĥilo. Kvankam maljuna, li sekvis Aĥilon al la Troja milito, sed mortis dum sia reveno en Grekion.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4542 Mossotti4543 Foinikso4544 Ksantoso