45 Eugenia
45 Eugenia estas tre granda kaj malhela triopa asteroido de la asteroida zono, kiun malkovris la 27-an de junio 1857 la germana amatora astronomo Hermann Goldschmidt, elde Parizo (Francio)
45 Eugenia | |
Asteroido | |
Oficiala nomo | 45 Eugenia |
Aliaj nomoj | 1941 BN |
Historio | |
Malkovrinto | Hermann Goldschmidt |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
27-a de junio 1857 Parizo (Francio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
406,897 Gm (2,720 AU) 373,488 Gm (2,497 AU) 440,305 Gm (2,943 UA) |
Discentreco | 0,082 |
Meza anomaliangulo | 45,254° |
Klinangulo | 6,610° |
Periodo | 1 638,462 tagoj (4,49 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,03 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
147,939° |
Argum. de periapsido | 85,137° |
Naturaj satelitoj | - Petit-Prince - S/2004 (45) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj |
232 × 193 × 161 km[1] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(5,69 ± 0,12) ×1018[1] (1 100 ± 100) kg/m3[1] 0,017 m/s2 0,071 km/s |
Rotacia periodo | 0,2375 tago (5,699 horoj) |
Aksa kliniteco | 117° ± 10° |
Surfaca temperaturo - Averaĝa - Maksimuma |
~ 171 K 253 |
Geometria albedo | 0,040 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | F |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 7,46 |
Tiel nomata honore al la grafino Eugenia de Montijo, edzino de la imperiestro Napoleono la 3-a, ĝi estas la unua asteroido, kiu ricevis la nomon de vivanta persono.
EcojRedakti
Eugenia estas F-tipa, tie estas tre malhela, karbonata asteroido, kies malgranda denso indikas, ke ĝi povus esti rubamaso. Ĝi aspektas preskaŭ anhidra.
La analizo de ĝia luma kurbo indikas retrogradan rotacion kun aksan klinitecon de 117 ± 10°
SatelitojRedakti
Petit-PrinceRedakti
En novembro 1998, astronomoj de la Franca-Havaja teleskopo de Mauna Kea malkovris naturan sateliton orbitante ĉirkaŭ Eugenia. Tiu estis la unua asteroida luno malkovrita per surtera teleskopo. Unue provizore nomita S/1998 (45) 1,[2] ĝi ricevis la nomon de Petit-Prince[3] memore al Louis Napoléon, "imperia princo", filo de Napoleono la 3-a kaj de Eugenia de Montijo[4].
S/2004 (45) 1Redakti
Dua satelito, (kun diametro taksata al 6 km) estis malkovrata en februaro 2004 en la Eŭropa suda observatorio en Ĉilio kaj provizore nomata S/2004 (45) 1. La malkovro estis anoncita la 7-an de marto 2007[5]
Noto kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
- ↑ IAUC 7129: S/1998 (45) 1; U Sco (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ On a Permanent Name for Asteroid S/1998(45)1 (Pri ĉiama nomo por asteroido S/1998(45)1) (angle)
- ↑ IAUC 8817: S/2004 (45) 1; 186P; 2007af (Malkovro de S/2004 (45) 1) (angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- angle (45) Eugenia, Petit-Prince, kaj S/2004 (45) 1 ; paĝo de Robert Johnston
- angle Eugenia (Planedeto 45)
- angle Dynamical Solution of the Triple Asteroid System (45)Eugenia
- angle Astronomoj Malkovris Lunon Orbitanta ĉirkaŭ Asteroido
- angle 45 Eugenia: Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Slipo de (45) Eugenia (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
44 Nysa | 45 Eugenia | 46 Hestia |