4765 Wasserburg

asteroido

4765 Wasserburg estas tre malgranda sed eksterordinare hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio. Ĝi estis malkovrita la 5-an de majo 1986 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, 80 km norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

4765 Wasserburg
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4765 Wasserburg
Aliaj nomoj 1986 JN1; 1983 EA1 ;
1986 LF
Nomita laŭ Gerald J. Wasserburg vd
Malkovro
Malkovrinto Carolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro 5-a de majo 1986
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
291,098 Gm (1,946 AU)
273,662 Gm (1,829 AU)
308,533 Gm (2,062 AU)
Discentreco 0,0599
Meza anomaliangulo 310,063° vd
Klinangulo 23,710°
Periodo 991,444 tagoj (2,714 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,35 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
76,574°
Argum. de periapsido 108,049°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 1.78 ± 0.48 km
Ĉefa korpo : 1.76 ± 0.48 km
Rotacia periodo 0,1510 tago (3,6231 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,999
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,7
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la usona geologo Gerald J. Wasserburg (19272016),[1] profesoro pri geologio kaj terfiziko ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio, pioniro de la teknikoj de izotopa datado. Li determinis kun precizo la aĝon de lunaj ŝtonoj kaj meteorŝtonoj kaj gvidis ampleksajn enketojn pri la frua historio de la sunsistemo.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 23-an de aprilo 2013 per observoj de lumaj kurboj de B. D. Warner kaj R. D. Stephens kaj anoncita en septembro 2013.

Tiu satelito havas diametron de 0,28 ± 0,08 km, orbitan periodon de 0,6654 ± 0,0008 tagoj (15,9696 ± 0,02 horoj) kaj orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 2,9 km.

Ĝiaj rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4764 Joneberhart4765 Wasserburg4766 Malin