5-a Afrika Kongreso de Esperanto

La Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) estas kongreso kiu okazis en Kotonuo, Benino, de la 29a de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014. Ĝi okazis danke al la kunlaboro de 3 organizantoj:

Ĝi okazis en kulturcentro JoCa (Josuo kaj Kaleb) en la kvartalo Gbodjetin, okcidente de la internacia flughaveno de Kotonuo.

La prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo) estis Privas Tchikpe. Membris en KOKo Mireille Grosjean el Svislando.

Aliĝis al la kongreso 41 personoj el 13 landoj. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj. Okazis dume 18 prelegoj. Okazis unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj. Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro. La kongresanoj akceptis rezolucion. Ĝi legiĝas en la Kotona Gazeto numero 10. La vic-urbestro de Kotonuo partoprenis la solenan malfermon kaj ferman ceremonion kaj faris paroladon. Li uzis kelkajn vortojn en Esperanto kaj anoncis sian decidon eklerni la lingvon. Sukcesa estis la kongreso pro la alveno de multaj partoprenantoj el plej diversaj landoj : Sud-Afriko, Burundo, Kamerunio, Benino, Togolando, Niĝero, Ebura Bordo, Senegalo, Svedio, Svislando, Haitio, do el 3 kontinentoj.

Aperis en februaro 2015 memorlibro 102-paĝa pri la Kvina AKE. Ĝi iris al la biblioteko Hodler en Roterdamo (NL), al CDELI en La Chaux-de-Fonds (CH) kaj al Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno (AT).

Okaze de tiu 5-a AKE, estis decidita organizi la sekvantan kongreson en Rumonge (Burundo) somere de 2016. Sed pro malpliboniĝo de la politika situacio en la lando, la Afrika Komisiono decidis fine de 2015 organizi la kongreson en Tanzanio, kaj en januaro 2016 decidis prokrasti ĝin al decembro 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Listo de Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE)

Eksteraj ligiloj redakti