3-a Iberia Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 3-a Iberia Kongreso de Esperanto okazis en Kordovo, Hispanio, en 1925. Ĝi estas enkalkulita kiel 5-a Hispana Kongreso de Esperanto por respekti antaŭajn kunsidojn kiuj havis aliajn nomigojn el la unua kunveno iberia okazinta en Barcelono. Ĝi estis prezidita de arkitekto Francisco Azorín. Okazis diskuto pri la formo de esperantista organizo en Hispanio ĉu kiel konfederacio iberia (Maynar) aŭ hispana asocio (Julio Mangada) kiu estis finfine aprobita. Okazis ankaŭ postkongreso en Sevilo.[1]

Notoj redakti

  1. Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.