5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto

La 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto okazis en Meksikurbo, el la 15a ĝis la 21a de aprilo 2001, organizita de la Meksika Esperanto-Federacio. Tiu okazigo estis decidita dum la 4-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazinta en Bogoto, Kolombio, el la 27-a de januaro ĝis la 3-a de februaro, 1999.

5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto
Loko Meksikurbo
Ekde 15-a de aprilo 2001
Ĝis 21-a de aprilo 2001
vdr

Raportoj redakti

Raportoj pri la kongreso estis faritaj de Atilio Orellana Rojas, Vladka Chvátalová, tiutempe Ĝenerala Sekretario de TEJO (Ĉeĥio), Ricardo Carrillo (Kolombio), Mayrim Sandoval (Venezuelo), Sally Lawton (Usono) kaj Santiago Álvarez (Kolombio).

Programo redakti

  • 15a de aprilo, dimanĉo
    • Interkona Vespero
 
tipaj boatoj de Ŝoĉimilko (foto nur de 2008)
  • 16a de aprilo, lundo
    • Kongresa Malfermo
    •  Tradiciaj dancoj kaj muziko     
    • La esperantistoj dancas
 
la centra placo "El Zócalo"
  • 17a de aprilo, mardo
    • Programeroj
    • Eliro al la kvartalo Ŝoĉimilko
    • Esperanto Internet-Kafejo
    • Internacia Vespero
  • 18a de aprilo, merkredo
 
la Baziliko de Guadalupe vizitita
  • 19a de aprilo, ĵaŭdo
    • Eliro al la Piramidoj
    • Popola Meksika Muziko
  • 20a de aprilo, vendredo
    • "El Zócalo" kaj katedralo
    • Kojoakan Preĝejo
    • Preĝejo de Guadalupe
    • Tutmonda Junulara Agado
  • 21a de aprilo, sabato
    • Disdono de atestiloj
    • Kongresa Bankedo
    • Danco post la Bankedo
  • 22a de aprilo, dimanĉo
    • Nacia Antropologia Muzeo