Malfermi la ĉefan menuon

5-a simfonio (Mahler)

Indikoj pri la verkoRedakti

Instrumentado:

La unua prezentado de la simfonio okazis la 18-an de oktobro 1904 en koncertejo Gürzenich en Kolonjo; ludis la Gürzenich-Orkestro sub direktado de la komponisto.

La prezentado daŭras ĉ. 70 minutojn.

StrukturoRedakti

La simfonio konsistas el jenaj movimentoj:

1-a sekcio

1-a movimento: Funebra marŝo. En solena paŝo. Rigida. kiel funebroprocesio (c♯-minora)
2-a movimento: Furioze movata. Kun plej alta vehemento (a-minora)

2-a sekcio

3-a movimento: Skerco. Fortika, ne tro rapida (D-maĵora)

3-a sekcio

4-a movimento: Adaĝeto. Tre malrapida (F-maĵora)
5-a movimento: Rondelo-finalo. Allegro - Allegro giocoso. Vigla (D-maĵora)

Pri la tonaloRedakti

En kelkaj konsultlibroj kaj sur diversaj sonregistraĵoj oni trovas la kvalifikon de la 5-an simfonio kiel verko en c♯-minora, laŭ la tonalo de la 1-a movimento. Ĉi tiu indiko tamen preteratentas la „progresantan tonalecon“ de la malfruaj simfonioj de Mahler, kiu allasas, kontraste al la formskemo de la klasika simfonio, ke la fina movimento estas en alia tonalo ol la unua. Mahler mem okupiĝis en letero al sia eldonisto detale pri la demando de la tonalo kaj rifuzis nomadon de la 5-a simfonio laŭ tonalo:

„Laŭ la dispozicio de la movimentoj (el kiuj la kutima 1-a movimento venas nur je dua loko) estas preskaŭ neeble paroli pri tonalo de la "tuta simfonio", kaj restu, por eviti miskomprenojn, prefere sennoma. (La ĉefa movimento (n-o 2) estas en a-minora – la Andante (n-o 1) estas en c♯-minora.) Oni nomas la simfonion laŭ la ĉefmovimento – sed nur, se ĝi staras je unua loko, kio ĝis nun estis la kazo – kun unu escepto de ĉi tiu verko.“ [1]

EkestoRedakti

La simfonio ekestis grandparte en la jaroj 1901–1902 en Maiernigg kaj Vieno. Mahler faris la instrumentadon en 1903, sed prilaboris ĝin en 1904 kaj denove en 1911, la jaro de sia morto; la lasta versio tamen aperis presite nur en 1964, kadre de la eldono de la kompleta verkaro de Mahler.

AkceptohistorioRedakti

La 5-a simfonio estas unu el la plej ŝatataj simfonioj de Mahler. Al ĝia populareco konsiderinde kontribuis la filmo Morto en Venecio de Luchino Visconti (1970), en kiu plurfoje eksonas la Adaĝeto. La ĉi-filme centra rolo de la Adaĝeto staras tamen en kontrasto al ĝia nur intermeza karaktero ene de la simfonio.

LiteraturoRedakti

  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. 4. Auflage. Bärenreiter, Kassel 2007, ISBN 978-3-7618-1820-6.
  • Ferdinand Pfohl, Knud Martner (Hrsg.): Gustav Mahler: Eindrücke und Erinnerungen aus den Hamburger Jahren. Verlag der Musikalienhandlung Karl Dieter Wagner, Hamburg 1973, ISBN 3-921029-15-5, S. 72-75.

FontojRedakti

  1. Letero al Eldonejo Peters de 23-a de julio 1904. Citite laŭ: Herta Blaukopf: Gustav Mahler. Briefe. 2. Auflage. Zsolnay, Wien 1996, S. 316, ISBN 3-552-04810-3

Eksteraj ligilojRedakti