50000 Kvavaro

asteroido
(Alidirektita el 50000 Quaoar)

50000 Kvavaro (Quaoar) estas tre granda transneptuna objekto, nome kubevano, "klasika" objekto de la Kujper-zono,[1] la regiono de la astroj glaciaj.

50000 Kvavaro 🝾
Transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Bildo de Kvavaro per la kosmoteleskopo Hubble
Bildo de Kvavaro per la kosmoteleskopo Hubble
Bildo de Kvavaro per la kosmoteleskopo Hubble
kubevanonanplanedo • fora asteroido
Oficiala nomo 50000 Quaoar
Aliaj nomoj 1999 TL284
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Chinigchinix vd
Malkovro
Malkovrintoj Chad Trujillo kaj Mike Brown
Dato de malkovro 4-a de junio 2002
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,503 Tm (43,472 AU)
6,237 Tm (41,690 AU)
6,770 Tm (45,254 AU)
Discentreco 0,0409
Meza anomaliangulo 296,223°
Epoko: 25-a de februaro 2023
Klinangulo 7,991°
Periodo 104691,860 tagoj
(286,631 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
189,090°
Argum. de periapsido 155,214°
Terdistanco
- Minimuma

6,086 Tm (40,6843 AU)
Naturaj satelitoj
Ringoj
1
1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 1073,6 ± 37,9
Ĉefa korpo: 1070 ± 38 km
Maso
- Denso
1,4 ± 0,21 x 1021 kg
2,18 ± 0,43 g/cm³
Rotacia periodo 0,3683 tago (8,839 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,127 ± 0,01
Observaj ecoj
Spektroklaso RR
Absoluta magnitudo 2,42
Videbla magnitudo 19 vd
vdr

Malkovro redakti

Malkovris ĝin la 4-an de junio 2002 la astronomoj Chad Trujillo kaj Mike Brown ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio en Pasadena, Usono.

Nomo redakti

Antaŭ ricevi la nomon Kvavaro, ĝi nomiĝis provizore 2002 LM60.

La nomo Kvavaro (angla literumo Kwawar, hispana Quaoar) venas el la mito pri kreado de la Tongvaoj, nordamerikaj indianoj, kiuj vivas proksime de Los-Anĝeleso.

Ecoj redakti

Kvavaro verŝajne plenumas la kriteriojn de la klaso preskaŭplanedoj, kiun la IAU enoficigis la 24-an de aŭgusto 2006; por Michael E. Brown, ĝi havas dimensiojn de 1920×1540×990 km, taksita per lumaj kurboj, maso kaj radiometria mezuro, kaj estas preskaŭ certe nanplanedo.[2]

La diametro estis mezurita de la Hubble-teleskopo je 1250 ± 50 km. Ĝi estas pli malgranda ol Eriso, Plutono, kaj Sedno, sed pli granda ol Iksiono. Ĝi estas klasika kujperzona objekto, kun orbita periodo de proksimume 286 jaroj.

Satelito redakti

Oni scias ke ĝi havas almenaŭ unu lunon: Vejvoto.

Tiu satelito estas malkovrita la 4-an de februaro 2006 de Michael E. Brown kaj T.-A. Suer uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 4-an de februaro 2006. Ĝi havas diametron 81 ± 11 km, orbitan duonan grandakson de 13 800 ± 1000 km kaj orbitan periodon de 12,26 ± 0,58 tagoj.

Ringo redakti

 
Kvavaro, ĝia ringo kaj Vejvoto (maldekstre), artista vido
 
Orbita diagramo de la Kvavara sistemo

50000 Kvavaro estas la tria malgranda korpo ĉirkaŭ kiu estis malkovrita kaj konfirmita planeda ringo, post Kariklo kaj Haŭmeo.[3]

En februaro 2023, astronomoj malkovris malproksiman ringon per observoj de kaŝadoj inter from 2018 kaj 2021.[4] La ringo orbitas je distanco de 4,148,4 ± 7,4 km, pli ol sepoble la radiuso de Kvavaro kaj duoble ol la Limo de Roche.[5][6]

La ringo ne estas unuforma, ĝia radiusa larĝo varias inter 5 kaj 300 km, ĝi estas pli opaka (kaj densa) tie, kie ĝi estas mallarĝa, kaj forte neregula laŭ ĝia cirkonferenco. Ĝi similas la ringo F de Saturno, tio, kiu implicas la ĉeeston de malgrandaj lunoj ene de la ringo, kiuj perturbas ĝin.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (49001 – 50000)Poste:
(49999) 2000 AW1450000 Kvavaro(50001) 2000 AK15