52-a ILEI-Kongreso 2019

La 52-a ILEI-Kongreso 2019 okazis en Serbio en la urbo Ĉaĉak de la 13-a ĝis la 20-a de julio 2019. Do antaŭ la Universala Kongreso de UEA en Lahtio, Finnlando. La kongresa temo estas lernado en virtualaj komunumoj. Fine de la Kongreso okazis dutaga Konferenco pri la sama temo organizita de ILEI kunlabore kun la Fakultato de Tekniko, kiu membras en la Universitato de Kragujevac. Tiu Konferenco kontribuas al la progreso de la kariero de la serbaj profesoroj.

En la Kongreso partoprenis proks. 60 personoj el dudeko da landoj. Okazis prelego kaj ludvespero por festi la 70-jariĝon de la Ligo ILEI.