5335 Damoklo

asteroido

5335 Damoklo estas astronomia objekto.

5335 Damoklo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido • Damocloid asteroid
Oficiala nomo 5335 Damocles
Aliaj nomoj 1991 DA
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Damoklo vd
Malkovro
Malkovrinto Robert H. McNaught
Dato de malkovro 18-a de februaro 1991
Loko de malkovro Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
1771,135 Gm (11,839 AU)
236,961 Gm (1,584 AU)
3305,308 Gm (22,095 AU)
Discentreco 0,866
Meza anomaliangulo 188,476°
Klinangulo 61,878°
Periodo 14879,476 tagoj
(40,738 jaroj)
Meza cirkulrapido 6,67 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
314,158°
Argum. de periapsido 191,166°
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 10 km
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,3
Videbla magnitudo 26,56 vd
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 18-an de februaro 1991 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio). Ĝi estas la unua malkovrita objekto de la klaso de la damokloidoj, neaktivaj kernoj de kometoj de la familio de long-perioda Haleja kometo.

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al Damoklo, rolulo de rakonto de la helena mitologio.

Orbito redakti

Damoklo havas orbiton tre discentra kaj tre klinata, karakteriza de la kometoj: la damakloidoj estas rigarditaj kiel neaktivaj aŭ estingitaj kometoj. Ĝi trakuras sian orbiton en pli ol 40 jaroj; ĝia venonta paso en perihelion okazos la 11-an de aŭgusto 2031.

La perihelio de la damokla orbito tanĝas la orbiton de Marso, dum ĝia afelio iras trans tiun de Urano. Estas do marsrenkonta kaj uranrenkonta asteroido. Pro ĝia granda orbita klinangulo, ĝi evitas la orbitojn de Jupitero kaj Saturno; tio, kio faras, ke damoklo havas orbiton stabilan por dekoj da miljaroj.

Damoklo ŝajnas esti unu el la objektoj de la ekstera sunsistemo (kun preskaŭ cirkla orbito) kiu estis perturbita kaj ĵetita sur discentran orbiton al la interna sunsistemo. Duncan Steel, Gerhard Hahn, Mark Bailey kaj David Asher faris antaŭkalkulojn sur longa daŭro de ĝia orbita evoluo, kaj montris, ke ĝi iĝos, kun granda probablo, terrenkonta asteroido.

Estas opiniata, ke Damoklo estas la fonto de unu meteorfluo asociata kun Marso el de la direkto de Drako[1].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5334 Mishima5335 Damoklo5336 Kley