54-a ILEI-Kongreso 2021

La 54-a ILEI-Kongreso 2021 devis esti kongreso de ILEI, ĉiujara renkontiĝo, planita en la jaro 2021 en Kotonuo, Benino. La kongresa temo estis: Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj. La Kongreso okazis de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto sub la nomo VEKI 2 por Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI.

Unue la Kongreso estis planita en la norda urbo Edinburgo, Skotlando, Unuiĝinta Reĝlando. Tamen pro diversaj malfacilaj aspektoj kaj pro la pandemio la Estraro de ILEI esploris pri urbo sen pandemio. La 12-an de januaro 2021 la nova kongresa urbo Kotonuo estis elektita.

La evento devis esti hibrida. Tamen venis en junio la decido nuligi la fizikan renkontiĝon en Benino kaj reiri al nur virtuala kunveno, same kiel en 2020. Tiu evento ricevis tiam la nomon 54-a Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI 2021 : VEKI 2.

Aliĝis 156 personoj el 48 landoj. Diversaj debatoj ebligis fortan partoprenon de afrikanoj. La Komitato kunsidis dufoje kun kvorumo kaj faris sian laboron; plie ĝi elektis novan Estraron. Okazis universitatnivela simpozio kun pli ol 12 prelegoj. La inaŭgura prelego estis farita de Profesoro Charles Ligan el la Universitato de Abomey-Calavi, Benino, en la franca kun traduko al Esperanto fare de Mireille Grosjean.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Ĉiuj klarigoj pri la Kongreso (loko, programskizo, aliĝilo) troviĝas en la retpaĝo de ILEI: www.ilei.info.