Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galileo

55 Cancri b (foje nomata 55 Cancri Ab por diferenci ĝin de la stelo 55 Cancri B aǔ pli simple Galileo) estas ekstersunsistema planedo ĉirkaŭ la Sun-simila stelo 55 Cancri A. Ĝia orbita periodo estas 14,65 tagoj kaj estas la dua plej proksima planedo al la stelo. Malkovrita dum 1996 de Geoffrey Marcy kaj R. Paul Butler, 55 Cancri b estis la kvara ekstersunsistema planedo malkovrita, krom pulsaraj planedoj, kaj estas ekzemplo de varma Jupitero.

55 Cancri b
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • giganta planedostelo
Artista bildo de 55 Cancri b
Gepatra stelo
Stelo 55 Cancri
Spektroklaso G8V
Konstelacio Kankro
Rekta ascensio (α) 08h 52m 35,8s
Deklinacio (δ) +28° 19′ 51″
Ŝajna magnitudo (mV) 5,95
Distanco 40,3 ± 0,4 lj
12,3 ± 0,1 pc
Maso 0,95 ± 0,10 M
Radiuso 1,152 ± 0,035 R
Temperaturo 5373 ± 9,7 K
Metaleco [Fe/H] 0,29
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,115 ± 0,0000011[1] AU
Periapsido (q) 0,113 AU
Apoapsido (Q) 0,116 AU
Discentreco (e) 0,014 ± 0,008[1]
Orbita periodo (P) 14,65162 ± 0,0007[1] tagoj
Argumento de la periastro (ω) 31.94 ± 30º [1]
Tempo de la periastro (T0) 2.450.002,94749 ± 1,2[1] Juliaj tagoj
Duon-amplitudo (K) 71,32 ± 0,41 m/s [1]
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
0,824 ± 0,007 MJ [1][2]
Informo pri malkovro
Dato 12-a de aprilo 1996
Malkovristoj Butler, Marcy
Metodo Radiala rapido
Loko Kalifornio, Usono Usono
Situacio Publikigita
vdr

Malkovro redakti

 
Influo sur la radiala rapido de 55 Cancri pro la ekzisto de 55 Cancri b.

Kiel la plejmulto el la ekstersunsistemaj planedoj, 55 Cancri b estis malkovrita per radiala rapido. Post mezuri la spektron de 55 Cancri A, estis detektita perioda anomalio de 15 tagoj. La planedo esti anoncita en 1996, kune kun la planedo de Tau Boötis kaj la plej interna planedo de Upsilon Andromedae.[3]

Eĉ kalkulante je ĉi tiu planedo, kun maso 78% ol tiu de Jupitero, restis anomalio en la radiala rapido de 55 Cancri, kio konkludis kun la malkovro de 55 Cancri d dum 2002.

Orbito kaj maso redakti

55 Cancri b havas malgrandan orbitan periodon, sed ne tiom malgranda ol tiu de la antaŭe malkovrita varma Jupitero 51 Pegasi b. La orbita periodo indikas ke ĝi estas en resonanco 1:3 kun 55 Cancri c, tamen studoj de la planedaj parametroj laŭ Neŭtona simulado montra ke ne estas tiel, kvankam la orbitaj periodoj presakŭ plenumas tiun proporcion.[1]

La metodo radial rapido havas limigon por kalkuli la mason kaj do, ni nur scias la minimuman mason de la planedo. Astrometriaj mezuroj per la kosmoteleskopo Hubble sugestas ke la planedon havas klinangulon de 53°.[4] En 2012, la supra atmosfero de 55 Cancri b observis ; do ĝia deklivo estas de ĉirkaŭ 85 gradoj, coplanar kun 55 Cancri e.[2] Se oni supozas ke la sistemo estas samebena, la vera maso de la planedo estus 1,03 Jupiter-masoj.[1] Minimuma maso estas 0,85 Jupiter-masoj.[2]

Ecoj redakti

Pro ĝia granda maso, ŝajne 55 Cancri b estas gasgiganto sen solida surfaco. Ĉar la planedo nur estis detektita per nerektaj metodoj, ni ne scias ecojn kiel ĝia radiuso, konsisto kaj temperaturo. Se oni supozas ke la konsisto estas simila al tiu de Jupitero, astronomoj prognozas ke 55 Cancri b havas atmosferon sen nuboj.[5]

Ŝajne la planedo ne havas satelitojn, ĉar la tajdaj fortoj agantaj sur la planedo elorbitigus aŭ detruus ilin.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 D. A. Fischer et al. (March 2008). “Five Planets Orbiting 55 Cancri”, Astrophysical Journal 675 (675), p. 790–801. doi:10.1086/525512. 
  2. 2,0 2,1 2,2 D. Ehrenreich et al. (October 2, 2012). “Hint of a transiting extended atmosphere on 55 Cancri b”, Astronomy & Astrophysics. doi:10.1051/0004-6361/201219981. 
  3. Butler et al. (1997). “Three New 51 Pegasi-Type Planets”, The Astrophysical Journal 474 (2), p. L115–L118. doi:10.1086/310444.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2010-05-13.
  4. McArthur et al. (2004). “Detection of a NEPTUNE-mass planet in the ρ1 Cnc system using the Hobby-Eberly Telescope”, The Astrophysical Journal 614, p. L81 – L84. doi:10.1086/425561. 
  5. Sudarsky, D. et al. (2003). “Theoretical Spectra and Atmospheres of Extrasolar Giant Planets”, The Astrophysical Journal 588 (2), p. 1121 – 1148. doi:10.1086/374331. 
  6. Barnes, J., O'Brien, D. (2002). “Stability of Satellites around Close-in Extrasolar Giant Planets”, The Astrophysical Journal 575 (2), p. 1087 – 1093. doi:10.1086/341477. 

Eksteraj ligiloj redakti