55 Days at Peking

Filmo de Nicholas Ray (1963)

55 Days at Peking (55 tagoj en Pekino) estas usona epika historia milita filmo de 1963 rakontanta la sieĝon de la kvartalo de la ambasadejoj en Pekino dum la Boksista ribelo, kiu okazis en Ĉinio en la somero 1900. Ĝi estis produktorita de Samuel Bronston por Allied Artists, kun scenaro de Philip Yordan kaj Bernard Gordon, kaj kun eskterlistaj kontribuoj de Robert Hamer, Julian Halevy, kaj Ben Barzman.

55 Days at Peking
filmo
Originala titolo 55 Days at Peking
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1963
Ĝenro drama filmo, Militfilmo
Kameraado Jack Hildyard, Manuel Berenguer
Reĝisoro(j) Nicholas Ray • Guy Green • Andrew Marton
Produktisto(j) Samuel Bronston
Scenaro Robert Hamer • Philip Yordan • Ben Barzman • Bernard Gordon
Filmita en Las Rozas
Loko de rakonto Pekino
Muziko de Dimitri Tiomkin
Rolantoj Charlton Heston • Ava Gardner • David Niven • Flora Robson • John Ireland • Leo Genn • Robert Helpmann • Kurt Kasznar • Paul Lukas • Harry Andrews • Philippe Leroy • Massimo Serato • Jacques Sernas • Fernando Sancho • Nicholas Ray • José Nieto • Elizabeth Sellars • Michael Chow • Mervyn Johns • Robert Urquhart • Lynne Sue Moon • Jūzō Itami • Jean-Claude Michel • Walter Gotell • Stephen Young • Paul Naschy • Geoffrey Bayldon • John Moulder-Brown • Alfredo Mayo • Robert Riettii • Martin Miller • Joseph Furst • Jerome Thor • Eric Pohlmann • Aram Stephan • Burt Kwouk • Félix Dafauce • Carlos Casaravilla • Ronald Brittain • Alfred Lynch • George Wang • Lucille Soong • Yuen Siu-tien • Milton Reid
Produktinta firmao Samuel Bronston Productions
IMDb
vdr

La filmon reĝisoris dekomence Nicholas Ray, kvankam Guy Green kaj Andrew Marton plenumis la direktoradon en la fina filmado post Ray malsaniĝis. Ambaŭ ne aperis en listo. Estis ĉefaj geaktoroj Charlton Heston, Ava Gardner, kaj David Niven, dum duarangajn rolojn ludis Flora Robson, John Ireland, Leo Genn, Robert Helpmann, Harry Andrews, kaj Kurt Kasznar. Estas ankaŭ la unua konata filmapero de estonta stelulo de filmoj pri batalartoj Yuen Siu Tien. Japana kinreĝisoro Juzo Itami, listigita en la filmo kiel "Ichizo Itami", aperas kiel kol. Goro Shiba.

La filmado okazis en Las Rozas, Hispanio, en epoko kiam estis ankoraŭ malmultaj azianoj en la lando. Multaj neazianoj en la filmo ludas rolon de ĉinoj.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Junio 1900. Ĉinio suferas okupacion fare de la okcidentaj potencoj, kiuj disigas ties teritorion en influzonojn. Kristanaj misiistoj detruas religiajn objektojn, kio rezultas en naciista revolucio, nome tiuj de boksistoj, kiu postulas la forpelon de eksterlandanojn for de Ĉinio. Roto de usonaj marsoldatoj estritaj de maĵoro Matt Lewis (Charlton Heston), alvenas al Pekino cele al evakuado de la usona ambasadejo sed la brita amsadoro, Sir Arthur Robinson (David Niven), decidas resti kaj rezulte en la restado de la ceteraj ambasadoroj, sciante, ke venas helpokolono de 2 000 soldatoj. La 20an de junio oni murdas la germanan ambasadoron kaj la maĵoro Lewis organizas la defendon de la kvartalo de la ambasadoj per 500 militistoj. Kiam okazas atako de 6 000 boksistoj, nur disciplino, profesieco kaj armilara supereco sukcesas rezisti la atakon, sed startas fortan sieĝon.

La vidvina imperiestrino (Flora Robson) nomumas naciiston, nome la princon Tuan (Robert Helpmann), ministro de eksterlandaj aferoj kaj ekapogas la ribelon; tiukadre la ĉina armeo atakas la helpokolonon, bremsante la avancon de la brita admiralo Seymour. Dume, la sieĝito rezistas la atakon, sed retiriĝante iom post iom, premitaj de nombrosupereco de la ĉinaj atakantoj. Dume, la komandanto Lewis ekrilatas amafere kun la rusa baronino Natalia Ivanoff (Ava Gardner), bela vidvino de rusa oficiro, en malfacila socia situacio, kiu restis por helpi la doktoron Steinfeldt (Paul Lukas). La situacio iĝas neeltenebla, mankas medikamentoj kaj manĝaĵoj por la vunditoj. La baronino Natalia atingas batalhalton kaj eliras por akiri necedaĵojn, sed ŝi estas pafvundita en brako. Ankaŭ la maĵoro Lewis baraktas por eliri kontakti kun la helpokolono, sed malsukcesas kaj same revenas vundita. La situacio iĝas senespera por la sieĝitoj. La baronino Natalia malakceptas amputdon de la brako por eviti gangrenon kaj mortas.

La defendantoj prepariĝas por lasta rezistado, sed tiam alvenas la helpokolono de la admiralo Seymour kiu la 14an de aŭgusto atingas la kvartalon de la ambasadoj, post 55 tagoj de sieĝo devigante la imperiestrinon kapitulaci kaj akcepti la postulojn de la eksterlandaj potencoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Charlton Heston, Maĵor Matt Lewis
  • Ava Gardner, Baronino Natalie Ivanoff
  • David Niven, Sir Arthur Robinson
  • Flora Robson, Imperiestrino Cu Hzi
  • John Ireland, Serĝento Harry
  • Leo Genn, Generalo Jung-Lu
  • Harry Andrews, Patro de Bearn
  • Robert Helpmann, Princo Tuan
  • Juzo Itami, kolonelo Shiba Gorō
  • Kurt Kasznar, Barono Sergei Ivanoff

Eksteraj ligiloj

redakti