6 Hebo
6 Hebo estas granda asteroido de la asteroida zono (ĝia maso estas ĉirkaŭ
0,5% de la maso de la tuta asteroida zono). Ĝia granda denso (kompareba kun tiu de Tero)
pensigas pri kompakta korpo, ne frakasita de alfrapoj (male al aliaj tiagrandaj asteroidoj,
kiuj similas amasojn da ŝtonetoj).
6 Hebo | |
Asteroido | |
Oficiala nomo | 6 Hebe |
Historio | |
Malkovrinto | Karl Ludwig Hencke |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
1-a de julio 1847 Drezdenko (tiam "Driesen", en Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
362,959 Gm (2,426 AU) 289,958 Gm (1,938 AU) 435,960 Gm (2,914 AU) |
Discentreco | 0,201 |
Meza anomaliangulo | 118,017° |
Klinangulo | 14,765° (sur la ekliptiko) |
Periodo | 1 380,373 t (3,78 j) |
Meza cirkulrapido | 18,93 km/s averaĝe |
Longitudo de suprenira nodo |
138,752° |
Argum. de periapsido | 239,059° |
Naturaj satelitoj | ? |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
205 × 185 × 170 km[1] 185.18 ± 2,9 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,37 ×1019 kg[1] ~ 4 000 kg/m3[1] ~ 0,087 m/s2 ~ 0,13 km/s |
Rotacia periodo | 0,3031 tago (7,2745 horoj) |
Aksa kliniteco | ~ 42° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 170 K |
Geometria albedo | 0,268 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,5 7,5 |
Absoluta magnitudo | 5,71 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,065" 0,26" |
MalkovroRedakti
Hebo estas la sesa malkovrita asteroido, dua malkovro far de Karl Ludwig Hencke kiu antaŭe malkovris 5 Astraea. Maldaure nomata 1947 JB, ĝi ricevis de Carl Friedrich Gauss la nomon "Hebo", tiu de Hebo (greke Ήβη),la helena diino de la juneco.
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Hebo estas .
EcojRedakti
Ĝia surfaco aperas hela, kaj ŝajnas esti riĉa je metaloj (fero, nikelo) kaj similas tiu de la H-tipaj ĥondritoj. Hebo estus la ĉefa fonto de tiaj meteorŝtonoj, kaj de ferometeoritoj de tipo IIE.[2]
Ebla satelitoRedakti
la 5-an de marto 1977, Hebo kaŝis la stelon Kaffaljidhma (Gama de la Baleno). Ĉiuokaze, Paul D. Maley asertis esti malkovrinta naturan sateliton de Hebo, al kiu li donis la kromnomon "Jebe" (eltirata de "Hebe Jebe", fama angla kanzono). Tiu malkovro neniam estis konfirmita.[3]
Noto kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Asteroido 6 Hebo
- angle Slipo de 6 Hebe (de IAU Minor Planet Center)
- angle 6 Hebe : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
5 Astraea | 6 Hebo | 7 Iris |