7-a de junio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 7-a de junio estas la 158-a tago de la jaro (la 159-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 207 tagoj restas.
Je la 7-a de junio okazis, interalie:
EventojRedakti
- 1002: Henriko la 2-a ruze kroniĝis kiel reĝo de Germanio - post la morto de Oto la 3-a (Sankta Romia Imperio)
- 1099: Unua krucmilito: sieĝo de Jerusalemo komenciĝis kaj finiĝis per masakro de defendantoj kaj loĝantoj
- 1329: Davido la 2-a iĝis reĝo de Skotlando
- 1413: Reĝo de Napolo Ladislao la 1-a konkeris kaj rabis Romon
- 1420: Venecia respubliko aneksis Udine
- 1424: Husanoj sub gvido de Jan Žižka supervenkis armeon de Prago en batalo de Malešov (apud Kutná Hora)
- 1494: Hispanio kaj Portugalio subskribis la Traktaton de Tordesillas pri disdivido de ekstereŭropa mondo (post grandaj geografiaj malkovroj)
- 1654: Ludoviko la 14-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1696: Sieĝo de Azov komenciĝis
- 1742: Konjekto de Goldbach formuliĝis kadre de nombroteorio - elpensita de prusa matematikisto Christian Goldbach kaj ĝis hodiaŭ nesolvita, ke ĉiu para nombro estas sumo de du primoj
- 1753: Brita Muzeo dediĉita al antikva epoko fondiĝis en Londono
- 1788: Tago de la tegoloj: civitanoj de Grenoblo ĵetis tegolojn sur reĝajn soldatojn - la okazaĵo foje rekonata kiel komenco de la Franca revolucio de 1789
- 1799: Venko de aŭstra armeo super la franca en unua batalo de Zuriko
- 1810: Mariano Moreno fondis en Bonaero unuan argentinan gazeton
- 1840: Frederiko Vilhelmo la 4-a iĝis reĝo de Prusio
- 1863: Post pezaj bataloj franca armeo konkeris Meksik-urbon
- 1880: Pacifika milito: batalo pri Arica (nun la ĉefurbo de Arikio kaj Parinakotio)
- 1883: Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo estis konsekrita
- 1884: Rusia Imperio: en Niĵnij Novgorod okazis pogromo de judoj
- 1900: Senalkohola kulturo: usona aktivulo Carry Nation eniris drinkejon en Kiowa (Kansaso) kaj detruis stokon da alkoholaj trinkaĵoj per hakilo
- 1901: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Papagena
- 1905: Svedio-Norvegio: malfondo de la unio inter Norvegio kaj Svedio
- 1905: Rusa-japana milito: japana armeo invadis Saĥalenon
- 1906: Brita oceanvetura ŝipo RMS Lusitania surakviĝis - la ŝipon subakvigis maje 1915 germana submarŝipo U 20
- 1914: Unua ŝipo pasas tra kluzojn de Panama Kanalo
- Unua mondmilito:
- 1919: Montara Karabaĥo: 600-700 armenoj, en tio virinoj kaj infanoj, pereis en la masakro de 4 vilaĝoj en Ĥoĝali-regiono kaj Stepanakerto fare de azeriaj, kurdaj kaj azerbajĝanaj soldatoj
- 1919: Malto: brita armeo subpremis laboristan manifestacion en La Valeto - pereis kvar personoj
- 1920: Registaro de Ukraina Popola Respubliko translokiĝis de Vinico al Żmerynka (Vinica provinco)
- 1921: Silezio: laŭ iniciato de Interalianca Komisiono oni rompis batalojn de la Tria Silezia Ribelo fiksante demarkacian linion
- 1927: Dua Pola Respubliko: rusa bolŝeviko kaj diplomato Pjotr Bojkov estis murdita en Varsovio - belorusdevena ruso Borys Kowerda, persone spertinta ruĝan teroron, plenumis verdikton de Blanka movado pro lia partopreno en murdo de caro Nikolao la 2-a kaj lia familio
- 1929: Lateranaj Traktatoj ekvalidis kaj fondiĝis la ŝtato Vatikanurbo - ratifo inter Itala Reĝlando kaj Apostola Seĝo
- 1930: Universitato de Litovio ŝanĝis nomon al Vytautas-Magnus-Universitato
- 1936: CGPF, Konfederacio Ĝenerala de la Laboro kaj la registaro de Léon Blum subskribis interkonsenton de Matignon
- 1938: Dua japana-ĉina milito: ĉina naciista registaro detruis remparojn de la Flava Rivero por haltigi rapidan militiron de japanaj armitaj fortoj kaŭzante inundon, kiu mortigis ne malpli ol 400 000 homojn
- 1939: Nazia Germanio subskribis en Berlino pakton pri neagreso kun Estonio kaj Latvio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo arestis en Poznań komandanton de Grandpoluja Militista Organizo kaj ties adjutanton; Orienta Fronto: germanoj rompis defendan fronton de franca 10-a Armeo - 15-a Kirasita Korpuso eniris 50 km profunden; Italio: ordono de Ĝenerala Stabo ripetanta la gvidpenson de Duce: rilate al Francio absoluta defendo surtere kiel enaere; super Amiens pereis komandanto de pola skadro batalanta kadre de franca ĉasaviadila divizio majoro Eugeniusz Wyrwicki; revenĝe pro bombado de Parizo francaj aviadiloj de mararmeo ĵetis 2 tunojn da bomboj al Berlino, post kio surgrundiĝis en Flughaveno Parizo-Orly (dum du tagoj)
- 1941: En Varta-Lando ekvalidis Nurenbergaj leĝoj; Gestapo de Kalisz pafmortigis en ĉirkaŭaj vilaĝoj 22 personojn; okupaciaj regopovoj fiksis en Varsovio novan elirblokan horon - de la 21-a vespere ĝis la 5-a matene; Londono: "Dziennik Polski" aperigis trarigardan artikolon Kanado kaj poloj en Kanado substrekanta partoprenon de poloj en kanada armeo; Ŝanhajo: albordiĝis eta velŝipo sub nederlanda flago, kiu antaŭ monato forlasis japanan havenon Ŝimonoseki, kun 9 polaj rifuĝintoj celantaj formiĝantan Polan Armeon en Kanado; Britio: "Dziennik Żołnierza" informis pri aĉeteblaj en Berlino kontraŭ 1 germana marko Konversacioj kun polaj laboristoj, eldonita en kvanto de 175 000 ekzempleroj, kun la komento, ke postmilite la laboristoj konversacios kun germanoj sen vortaroj; Ĝenevo: kvaronjara revuo de Internacia Ruĝa Kruco konstatis, ke en Nazia Germanio laboras pli ol 2 milionojn de trudlaboristoj, interalie 400 000 poloj, 100 000 nederlandanoj, 70 000 belgoj, 50 000 ĉeĥoj
- 1942: Konspiro: en Lodzo aperis lasta n-ro de, aperanta ekde la 28-a de marto 1942, subtera periodaĵo "Front Walki za Naszą i Waszą Wolność" (Batal-Fronto por Nia kaj Via Libereco); Pacifika Fronto: per malvenko de japanoj kaj decida venko de Usono finiĝis gravega Batalo de Midway; Ĉina Fronto: post 4-taga batalo japana 13-a Armeo konkeris Taizhou en Ĝeĝjango; Orienta Fronto: en Krimeo germana 11-a Armeo komencis atakon al Sebastopolo
- 1943: Germanaj regopovoj de Varsovio informis, ke la pola loĝantaro devas popersone liveri jenajn krudajn materialojn: 3 kg da ferrubo, 1 kg da aliaj metaloj, 2 kg da fibraj artikloj, 2 boteloj aŭ 1 kg da vitraj rompaĵoj kaj 1 kg da papero; "Litzmannstädter Zeitung" anoncis nomojn de du judaj komercistoj, kiuj havis permeson de sovetaj regopovoj foraĉeti altvaloraĵojn de polaj oficiroj el militkaptitejo de Kozelsk; Pola Rezistomovado: taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo likvidis malamikan al poloj juriston de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, sekretario de la juĝejo en Dubiecko (distrikto Przemyśl); Armitaj Fortoj de Italio komencis retiriĝon de Albanio; nokta atako de germana 4-a Aviada Floto al Gorki, alia grupo de aviadiloj atakis Volĥov
- 1944: Patrolo de Enlanda Armeo difektis fervojon apud Sosnowiec kaŭzante devojigon de trajno; bataliono de pola Apudnemuna Grupiĝo batalis kontraŭ germna-belorusa garnizono en urbeto Wsielno; prezidento de Pollando en ekzilo lige al invado de aliancaj armeoj en Francion ekparolis per radio al poloj por plifirmigi ilin spirite; ĉefministro de la pola ekzila registaro interparolis kun prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt pri formo de postmilita pola orienta landlimo; Okcidenta Fronto: aviado de Aliancanoj apoganta agadon de ter-armeoj protektis ilin de aero - polaj ĉasaviadilaj skadroj 306 kaj 315 dum 275 aviadilflugoj pafalterigis multe da germanaj aviadiloj; brita 30-a Armea Korpuso okupis Bayeux; Itala Fronto: usona 6-a Armea Korpuso okupis Civitavecchia;
- 1945: Okupacio de Germanio: ĉiuj germanoj en la okupaciaj zonoj de Aliancanoj estis devigitaj spekti filmojn pri la militkrimoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Buchenwald, t.e. en la Usone okupita zono de postmilita Germanio, Brite okupita zono de postmilita Germanio, France okupita zono de postmilita Germanio
- 1945: Oslo: norvega reĝo Haakon la 7-a revenis post kvinjara ekzilo
- 1948: Antikomunismo: Prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš rifuzis subskribi novan konstitucion enkondukantan komunismon kaj mem demisiis
- 1956: Karakorumo: unua grimpo al Gaŝerbrum 2 fare de aŭstra ekspedicio
- 1962: Mongolio eniris al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1967: Sestaga milito: israelaj soldatoj eniris Jerusalemon, ekkontrolis la muron de lamentadoj kaj vespere efektiviĝis la israela-jordana batalhalto
- 1968: Danio: malfermo de la porinfana amuzparko Legoland' Billund
- 1970: Germanio: balotantoj en Badeno voĉdonis en referendumo por resti en la federacia ŝtato Baden-Virtembergo, kiu formiĝis en 1952
- 1975: Japana firmao Sony prezentis videoregistrosistemon Betamax
- 1979: Johano Paŭlo la 2-a kiel unua papo vizitis la eksan koncentrejon Aŭŝvicon, sian naskiĝurbon Wadowice kaj Kalwaria Zebrzydowska - la papo menciis memortabulojn de murdataj nacioj haltiĝante antaŭ tri en la hebrea, rusa kaj pola lingvoj
- 1979: Franca politikistino Simone Veil estas elektita je la unua universala voĉado unua prezidantino de la Eŭropa Parlamento
- 1981: Israelaj aviadiloj General Dynamics F-16 Fighting Falcon detruis irakan 40 megavatan nuklean reakciujon Osirak (proksime al Bagdado)
- 1982: Malfermo de la muzeo al Elvis Presley en lia bieno en Memfiso, Usono.
- 1982: Subskribo de pola-sovetunia interkonsento pri kunlaboro ĉe konstruo de metroo de Varsovio
- 1982: Milita stato en Pollando: aktivuloj de subtera Solidareco liberigis de malsanulejo en Varsovio sian kolegon, pripafitan de milico dum provo fuĝi de arestejo
- 1990: Aleksio la 2-a iĝis patriarko de Rusa Ortodoksa Eklezio
- 1992: Abulfaz Elĉibej venkis en la unua prezidenta balotado en Azerbajĝano
- 1995: Flago de Belorusio adoptita
- 1998: Interna milito komenciĝis en Gvineo Bisaŭa
- 1998: Tri "blankaj superuloj" kruele murdis afrik-usonanon en Teksaso
- 1999: En Indonezio okazis unua libera parlamenta baloto
- 1999: Kadre de la 7-a apostola pilgrimado al Pollando, la plej longa, papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Bydgoszcz, Toruń kaj Licheń Stary
- 2001: Irlandanoj forĵetis en referendumo la traktaton de Nico
- 2001: Brita Laborista Partio de Tony Blair decide venkis en parlamenta baloto
- 2005: Hungario: en parlamenta balotado venkis neatendite kandidato de opozicio László Sólyom - per i.a. voĉoj de Fidesz, nur ĉe la tria fojo venkis Katalin Szili
- 2006: Konsilio de Eŭropo: publikigo de la raporto pri CIA-malliberejoj
- 2006: En usona aeratako pereis ĉefo de Al-Kaida en Irako Abu Musab az-Zarqawi
- 2008: La 13-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Aŭstrio kaj Svislando komenciĝis
- 2008: La plej granda en Eŭropo nacia parko Vatnajökull fondiĝis sur Islando
- 2009: La 14-a Dalai-Lamao iĝis honora civitano de Parizo
- 2011: Brazila futbalisto Ronaldo finis sportan karieron
- 2014: Petro Poroŝenko iĝis prezidento de Ukrainio
- 2015: Partio de Justeco kaj Disvolviĝo gajnis baloton al Granda Nacia Asembleo de Turkio
- 2017: Preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio estis honorigita per la titolo Vivo-Domo pro savado de judoj dum holokaŭsto - danke al la pastro Marceli Godlewski (savinta posteulojn de Zamenhof)
- 2017: Bruselo: Montenegro aliĝis al NATO kiel la 29-a membroŝtato
- 2017: Homa evoluo: en semajnrevuo "Nature" oni anoncis malkovron de la datitaj al 315 mil jaroj postrestaĵojn de homo en suda Maroko, kio signifas, ke la homo ekzistis 100 mil jarojn pli frue ol oni ĝis nun opiniis
NaskiĝojRedakti
- 1422: Federico da Montefeltro, itala kondotiero, duko de Urbino (m. 1482)
- 1660: Georgo la 1-a, la unua reĝo de Britio kaj Irlando de Velfa dinastio (m. 1727)
- 1845: Lipót Auer, hungara violonisto juddevena, orgenisto, komponisto, rusa nobelo (m. 1930)
- 1848: Paul Gauguin, franca pentristo post-impresionisma (m. 1903)
- 1862: Philipp Lenard, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri fotoelektra efiko (m. 1947)
- 1877: Charles Glover Barkla, brita Nobelpremiita fizikisto,esploristo de ikso-radioj (m. 1944)
- 1886: Henri Coandă, rumana inĝeniero kaj inventisto, pioniro de aviado, konstruisto de reagaviadilo (m. 1972)
- 1891: Koos Vorrink, nederlanda socialista politikisto, prezidanto de Partio de la Laboro, kontraŭkomunisto (m. 1955)
- 1893: György Szántó, hungara verkisto, aŭtoro de romanoj pri Mata Hari, Stradivari, Mozart (m. 1961)
- 1894: Berta Boncza, hungara poetino, memuaristino, edzino de poeto Endre Ady (m. 1934)
- 1896: Imre Nagy, ĉefministro de Hungario, martiro de la Hungara revolucio de 1956 (m. 1958)
- 1897: Albert Maksay, rumanihungara pastro, poeto, tradukisto kaj teologia verkisto (m. 1971)
- 1901: Theo Eggink, germana lignoskulptisto
- 1909: Zsigmond Gyallay-Pap, hungara ĵurnalisto, filo de Domokos Gyallay (m. 1975)
- 1912: Ferenc Szövérdi, rumania hungara abelbredisto (m. 1971)
- 1917: Dean Martin, usona kantisto, aktoro, komediisto, kaj kinproduktoro (m. 1995)
- 1921: Albert Kacsó, rumania hungara apotekisto, redaktoro, instruisto, doktoro pri farmakologio
- 1926: József Czédly, rumania hungara ekonomikisto, redaktoro (m. 2015)
- 1927: Tadeusz Chmielewski, pola reĝisoro, scenaristo kaj produktoro, konata de la filmo Kiel mi malkatenis duan mondmiliton (m. 2016)
- 1929: John Turner, la 17-a ĉefministro de Kanado
- 1930: Leszek Moczulski, pola ĵurnalisto, politikisto, historiisto, kontraŭkomunisto, kunkreinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj fondinto de la Konfederacio de Sendependa Pollando, universitata spertulo pri geopolitiko
- 1931: Virginia McKenna brita teatra kaj filma aktorino
- 1939: Zoltán Vajda, rumania hungara instruisto, sportĵurnalisto
- 1940: Emese Jászberényi, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1940: Tom Jones, kimra kantisto, gitaristo, aktoro
- 1942: Muamar Kadafi, politika gvidanto de Libio, prezidanto de Afrika Unio (m. 2011)
- 1944: Andrzej Melak, pola socia aganto, prezidanto de la Komitato de Katin, memoriganta viktimojn de la akcidento/atenco super Smolensk, publicisto de Radio Maryja kaj "Gazeta Polska"
- 1944: Kálmán Pusztai, rumania hungara inĝeniero kaj universitata profesoro
- 1945: Wolfgang Schüssel, aŭstra politikisto kaj kanceliero
- 1952: Orhan Pamuk, turka Nobelpremiita romanverkisto, aŭtoro de la novelo Blanka fortikaĵo
- 1953: Libuše Šafránková, ĉeĥa aktorino, konata de la ĉeĥa serio Tri aveloj por cindrulino
- 1953: Jaromír Nohavica, ĉeĥa kanzonisto, komponisto kaj poeto, esperantigata de Georgo Handzlik kaj Vladimír Türk
- 1954: Jan Theuninck, belga pentristo kaj poeto
- 1958: Prince, usona muzikisto, komponisto, kantoverkisto (m. 2016)
- 1959: Mike Pence, usona advokato kaj politikisto, ŝtatestro de Indianao, membro de Usona Domo de Reprezentantoj, vicprezidento de Usono
- 1964: Attila Balázs-Bécsi, rumania hungara historiisto
- 1965: Damien Hirst, angla artisto kaj kuratoro de ekspozicioj
- 1966: Ulrich Matthias, germana asekura matematikisto, aŭtoro de esperantlingva romano Fajron sentas mi interne kaj la verko Esperanto – la nova latino de la Eklezio, tradukita en ses lingvojn, dumviva ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino, vicprezidanto de Europa - Demokratie - Esperanto en Germanio, iniciatinto de la fondo de tutmonda esperantista partio UNU MONDO, edzo de Nan Matthias-Wang
- 1967: László Kubanek, rumania hungara skulptisto, pentristo
- 1970: Cafu, brazila futbalisto, membro de brazila nacia teamo de futbalo
- 1974: Bear Grylls, brita esploristo, konata de televidprogramo Homo kaj Naturo
- 1981: Anna Kurnikova, rusa tenis-ludistino
- 1987: Csongor Kőmíves, rumania hungara aktoro
MortojRedakti
- 555: Vigilio, papo, dum kies pontifiko aperis Kodo de Justiniano
- 1329: Roberto Bruso, reĝo de Skotlando keltdevena, ekskomunikita de la katolika eklezio (n. 1274)
- 1492: Kazimiro la 4-a, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, pli juna filo de Ladislao la 2-a Jogajlo (n. 1427)
- 1492: Elizabeth Woodville, reĝino de Anglio, edzino de Eduardo la 4-a kaj patrino de Eduardo la 5-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1437)
- 1607: Johannes Matelart, flandra komponisto aktivanta en Flandrio, Bonno kaj Romo (naskiĝis ĉirkaŭ 1530)
- 1660: György Rákóczi la 2-a, reganto de Transilvanio (n. 1621)
- 1697: John Aubrey, angla verkisto kaj antikvisto (n. 1626)
- 1710: Louise de La Vallière, amantino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1644)
- 1788: Christian Friedrich Timme, germana verkisto de malfrua raciismo (n. 1752)
- 1826: Joseph von Fraunhofer, germana astronomo, malkovrinto de la linioj de Fraunhofer (n. 1787)
- 1840: Frederiko Vilhelmo la 3-a, reĝo de Prusio el dinastio Hohencolernoj (n. 1770)
- 1843: Friedrich Hölderlin, germana poeto, reprezentanto de la germanlingva literaturo; esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1770)
- 1847: Šebestián Hněvkovský, ĉeĥa verkisto kaj poeto (n. 1770)
- 1866: Ĉefo Seattle, indiana gvidanto, ĉefo de la Suquamp-indianoj kaj aliancaj triboj (naskiĝis ĉirkaŭ 1780)
- 1905: Adolfo Mussafia, kroata filologo pri latinida lingvaro (n. 1835)
- 1928: Aurél Hofbauer, hungara ĵurnalisto, politikisto (n. 1867)
- 1932: Lajos Petrik, hungara montgrimpisto en Tatroj, fotisto, kemiisto, profesoro (n. 1851)
- 1938: Mikola Voronij, ukraina verkisto, tradukisto, teatrologo amikiĝinta kun polaj poetoj, viktimo de la soveta Granda Teroro kiel "spiono" de Pollando, enestanta en esperantlingva "Ukraina Stelo" (n. 1871)
- 1938: Jenő Dsida, rumania hungara poeto, tradukisto, ĵurnalisto (n. 1907)
- 1945: Oskar Dirlewanger, germana sadisto, SS-oficiro, militkrimulo, respondeca pri kruela murdo de pli ol 60 mil civiluloj plejparte en Pollando, Belorusio kaj Slovakio (n. 1895)
- 1954: Alan Turing, brita matematikisto kaj kriptologo, unu el fondintoj de komputiko (n. 1912)
- 1966: Jean Arp, franca-germana artisto kontribuinta al dadaismo (n. 1886)
- 1967: Dorothy Parker, usona ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1893)
- 1970: E. M. Forster, angla verkisto, aŭtoro de la romano Veturo al Hindio (n. 1879)
- 1974: Lajos Lévai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1894)
- 1980: Elizabeth Craig, brita kuiristino verkinta pli ol 50 librojn pri receptoj (n. 1883)
- 2006: Abu Musab az-Zarqawi, jordaniana teroristo, gvidanto de la iraka Al-Kaido (n. 1966)
- 2008: Dino Risi, itala scenaristo kaj film-reĝisoro (n. 1916)
- 2009: Elek Tőkés, rumania hungara instruisto, politikisto, libroeldonisto (n. 1955)
- 2011: Józef Obrembski, pola katolika kleriko, prelato aganta en Vilno-regiono, unua ricevinto de la Karto de polo en Litovio (n. 1906)
- 2011: Jorge Semprún, hispana verkisto ĉefe pri koncentrejaj travivaĵoj, aktivulo de franca rezistado, filozofo kaj komunista politikisto, laŭreato de la Pacpremio de la germana librokomerco (n. 1923)
- 2011: Éva Debreceni, rumania hungara verkistino, poetino (n. 1957)
- 2013: Pierre Mauroy, ĉefministro de Francio, membro de Socialista Partio (n. 1928)
- 2015: Christopher Lee, angla aktoro enirinta Guinness-libron de rekordoj pro nombro de filmaj roloj (n. 1922)
- 2018: Barbara Wachowicz, pola verkistino, aŭtorino de biografioj pri grandaj poloj, konata de promocio de la pola patriotismo kaj honoro (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago en Malto, Sette Giugno, laborista ribelo (1919); aliaj tagoj estas la 31-a de marto, la 8-a de septembro, la 21-a de septembro kaj la 13-a de decembro.
Tagoj de semajnoRedakti
La 7-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.