72-a SAT-Kongreso 1999

La 72-a Kongreso de SAT okazis en Karlovaro inter la 24-a kaj la 31-a de julio 1999. Tiam estis Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Yves Peyraut kaj estris la organizan skipon Petro Chrdle.

72-a SAT-Kongreso 1999
Loko Karlovy Vary
Ekde 24-a de julio 1999
Ĝis 31-a de julio 1999
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT
emblemo de SAT

Laborkunsidoj redakti

Dum la laborkunsidoj oni pritraktis diversajn temojn, nome kazo de mortokomdamnito Waldon en Usono kaj ERA (1-a laborkunsido), la ŝtato de la financoj de la organizo kaj gazeto Sennaciulo (2-a laborkunsido), eldonagado, PIV, interreto, plenumkomitato kaj estontaj kongresoj (3-a laborkunsido). Unu el la plej gravaj decidoj de la kongreso rilatis al propono de Esperanta Civito ke ĉu SAT ĉu Sennaciulo aliĝu al tiu organizo, kio estis tute malaprobita de la kongreso.

Programeroj redakti

Same okazis diversaj interesaj prelegoj kiaj "Agado de la sindikatoj en Ĉeĥio" zorge de Pavel Rucizka, "Banloka tradicio en Karlovy Vary" zorge de Stanjo Chrdlova, "Homoj mense handikapitaj en socio je la fino de 20-a jarcento", zorge de Lucie Kareŝova, "La longa lukto de sendokumentuloj en Francio" zorge de Ivo Peyraut, "Aktualaj faktoj el ekonomikaj kaj socipolitikaj karakteroj" fare de Gilbert Ledon, "La okcitana lingvo: la trobadoroj" zorge de Johano-Luko Tortel, pri Eroŝenko fare de Aleks Ĥarkovski, pri mortopuno fare de Kep Enderby.

Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj okazis kulturaj programeroj, kiaj muzikaj ekzemple kaj ekskursoj el kiu la plej multnombra al Prago, dum la ekskursa tago nome merkrede.

Eksteraj ligiloj redakti